Friday 28 November 2014

Tempovajaĝo reen al la jaro 1930




Hodiaŭ mi entreprenis tempovojaĝon al la jaro 1930 pere de oksforda jurnalo “The Oxford Times”. La eldono de la 15a aŭgusto enhavas artikolon pri la 22a Universala Esperanto Kongreso en nia urbo.
Estis tempo en kiu Esperanto ankoraŭ impresis la ĝeneralan publikon. La universitataj profesoroj, kiel ekzemple J.R.R Tolkien, traktis ĝin kiel nepre grava afero. La angla ankoraŭ ne sufiĉis por la internacia komunikado, la Serveca Monda Klubo Rotario serioze pripensis la tutmondan enkonduton de Esperanto kiel kluba komunikilo, kaj gravuloj pri internaciaj kongresoj jam preskaŭ akceptis Esperanton kiel diskutlingvo ĉe renkontiĝoj.
La urbestro kaj la universitato grandgeste bonvenigis la internaciajn gastojn.

En la artikolo aparte unu aĵo kaptis mian atenton. Mi legis pri 12 jara knabo, kiu ŝajne estis tiutempe la plej juna Esperanto- parolanto tutmonde. Vernon Creigh Saunders hazarde malkovris en iu semajna ĵurnalo bazan Esperanto- kurson, kaj iom poste ĉeestinta en publika kurso li miris, ke li jam kapablis preskaŭ kompreni ĉion. Kiam li eksciis pri la internacia kongreso en Oksfordo li tuj iris al la urbodomo pro proponi siajn servicojn. Li tre ĝojis kiam lia helpo estas akceptita por diversaj malgrandaj aferoj. Do li bonvenigis la internaciajn gastojn ĉe la stacidomo aŭ direktis ilin al la hotelo aŭ akompaniis ilin ĉe la semajna programero. La plej granda ĝojo por Vernon estis, ke li renkontis la faman hungaran Esperanto- instruiston Andreo Cseh, kiu pro sia Rekta Metodo konatiĝis, kaj forte engaĝiĝis pri la enkonduto de Esperanto en lernejoj.

Hodiaŭ la ĝenerala sinteno al Esperanto iom ŝanĝiĝis, malvarmetiĝis. Tamen Esperanto vigle vivas tutmonde, kvankam minoritate. Vernon estus nuntempe ne plu rimarkinda apero inter centoj da denaskulaj esperantistoj.
En Britio Esperanto nun estas enkondukita kiel pilota projekto en multaj lernejoj kaj ĝia propedeŭtika valuo ĉe la lernado de fremdlingvoj ja estas ege ŝatata.

Nuntempe la avantaĝo de multlingvismo en la infana mensa evoluo estas pli kaj pli rekonata.

Wednesday 19 November 2014

Biciklado en la urbo


Unu el multaj kialoj kial mi venis al Oksfordo estas, ke oni ĉi tie povas moviĝi senhelpe kaj rapide, nome bicikle. Biciklado estas ja universala kaj demokrata formo de transporto, almenaŭ teorie, kaj krom la irado kompreneble la plej ekologia.
Oksfordo jam tre frue estis konata pro sia studenta biciklado. En la jaro 1873 fondiĝis la universitata biciklada klubo, unu el la plej fruaj en Britio. La universitato eĉ dungis mekaniston, kiu prizorgis la tiutempe ankoraŭ multekostajn studentajn “maŝinojn”. Hodiaŭ la studentaj biciklistoj, kaj ne sole la sportajn, dominas la urbajn stratojn.

Unu persono, kiu jam frue entreprene komprenis la studentan inklinon bicikli, estis William Morris (poste Lordo Nuffield). Dekses- jare li komencis en sia eta hejma metiejo repari studentajn biciklojn kaj poste ankaŭ konstrui novajn. Post unu jaro, 1894 li jam vendis 50 de tiuj kaj povis malfermi en la urba centro sian propran vendejon. La entrepreno ege sukcesis. Nu, de tie estis nur mallonga vojo al la plej mondgranda aŭtofabrikisto. Sed tio estas alia historio. Antaŭe li plufoje gajnis per sia propra modelo ĉampionan titolon en biciklada konkuro kaj labore suportis forte la evoluon de biciklado en Oksfordo.

En la fruaj jaroj de 20a jarcento la kreskanta laborista loĝantaro en la oksfordaj antaŭurboj estis la plej gravaj aĉetantoj de bicikloj. Tamen aŭtoj pli kaj pli aperis sur la stratoj. Nur en finance krizaj situacioj la loĝantaro denove pli biciklis. Hodiaŭ unu oficiala termino por Oksfordo estas biciklourbo. Vere ĉi tie multaj homoj biciklas, sed laŭ mi kaj multaj aliaj, tio ne estas vera biciklo- urbo, kompare kun multaj urboj en Skandinavio, Germanio, Nederlando. Mankas tute bona infrastrukturo por bona biciklado. Jes, la enurbaj distancoj estas mallongaj kaj ni havas ian biciklan kulturon; diversajn bicikladajn klubojn, suportajn iniciativojn, komunumajn metiejojn kaj multaj tre bonajn vendejojn por biciklistoj. Ĉio tio ne sufiĉas. Kial precipe nur junuloj biciklas ĉi tie? Ĉar por la aliaj la biciklado estas tro streĉa kaj danĝera! Mankas vojoj faritaj nur por biciklistoj. Busoj kaj grandaj kamionoj estas la plej grandaj obstakloj kaj mortiga kaŭzo por biciklistoj.
La urba administrejo ĉiam promesas plibonigon kaj efektive jam investis ion en la trafika infrastrukturo. Tamen ne rajtas diri, ke Oksfordo estas biciklourbo antaŭ ol oni komforte kaj memdetermine povas bicikli sur urbaj vojoj.


Monday 10 November 2014

Enurba naturo



Ĉi- jare ni ĝuas longdaŭran varman aŭtunon (ĉu jam klimata ŝanĝo?). Kia bonvena okazo viziti naturan lokon en la urbo kiel ekzemple la Magdalen College, unu el 38 universitataj kolegioj ĉi tie. Ĝi estas fondita en la jaro 1448 kaj allogas vizitantojn ne nur pro la belegaj konstruaĵoj sed precipe pro sia verda sovaĝviva spaco. La kolegio troviĝas ene de 100 akreoj da forestetoj kaj parkoj gaje trafluantaj de riveretoj. Ducentjaraj arboj majeste kreskas apud belaj promenad- kaj rivervojoj. Tie ankaŭ troviĝas granda cervoparko kreita en la 16 a jarcento, kie oni povas bone observi gregon da kapreoloj kaj cervoj. Hodiaŭ vivas kelkaj dekduoj damaoj (latine Dama dama) en la parko. La virbestoj kun grandaj plataj kornaroj impone marŝas, forpelante la konkurantojn en la aŭtuna pariga sezono. Tiuj bestoj jam en la unua jarcento estis enkondukitaj de la romananoj en suda anglio. Alia cervo kunvivas ĉi tie. Estas la pli malgranda muntjako (latine Muntiacus ), kiu portas nur kornaretojn, sed estas iom aparta, ĉar li evoluas longigitaj kaninoj en la supra makzelo. La muntjako estis ĉi tie enkondukita el Ĉinio en la 19 a jarcento.
Inter la bestoj oni ankaŭ povas ofte vidi la vulpon aŭ la belan fasanon.
Post tre agrablaj horoj en la parko oni emas poete elkrii per la vortoj de la germana J.W. Goethe: Zum Augenblicke dürft' ich sagen: Verweile doch, du bist so schön !(Por la momento mi dirus: Sed restu, vi estas tiel bela!)



Saturday 8 November 2014

Novembra pensado


En multaj eŭropaj landoj la malluma novembro estas aparta tempo por rememori la mortintojn, familiajn aŭ aliajn. Ĉi- jare la rememero de falintaj soldatoj de la una mondmilito estas ĝenerala stata temo.

En nia urbo okazas alia tema semajno pri la morto, organizita de diversaj komunumaj asocioj, artaj, terapiaj aŭ funebraj, kiuj volas atentigi pri tiu iom tikla kaj ofte evitita afero. Pere de pli ol 40 eventoj en teatroj, museoj, kluboj kaj preĝeĵoj kreativa diskutado estas instigita interalie pri demenco, organa donaco, hejma enterigo aŭ funebraj ceromonioj. Ankaŭ ne mankas majosaj kaj seriozaj eventoj por infanoj kaj gejunuloj.

Mi mem pensas en tiuj tagoj pri loka junulo, kies tera vivo tragike finiĝis en la rivero Temizo. Sub la Donnington- ponto murbildo de liaj amikoj kore rememoras lin.

La 26 de majo 2012 dekkvin jara Hussain Mohammed kun sia lerneja amikino Megan promenadis vespere super la ponto. En ia iom freneza juna humoro ili subite decidis senhezite salti mano en mano de la ponto en la riveron. Sed Hussain neniam kapablis naĝi. Kiam Megan komprenis tion, ŝi provis savi lin, sed vane. Fine ŝi naĝis al la riverbordo, tute ŝokita. Aliaj personoj ankaŭ vane provis savi lin. Post du horoj polica teamo trovis la malvivulon.

Lia familio ne povis kompreni, kial Hussain, kiu kutime ĉiam evitis eĉ la proksimon de akvo, saltis en la riveron. Li estis tiel inteligenta knabo, kiu estis tre ŝatata de liaj lernejaj kameradoj kaj de la  amikoj de lia islama komunumo. Li ĵus antaŭĝojis pri la ebleco partopreni inĝenieran kurson.

Je la naskiĝtago de Hussain multaj floroj estas ligitaj al la ponta balustrado.
La morto estas necesa parto de nia vivo, tamen ni ĉiuj prefere rigardi la vivan flankon.

Friday 7 November 2014

Yeshi sur la merkato


Sur la placo Gloucester Green en la urba centro tri tagojn semajne okazas subĉiela merkato por nutraĵo kaj manĝaĵo. Oni povas aĉeti fruktojn, legomojn, freŝan panon, laktajn kaj marajn produktojn kaj, kiam vi ŝatas, viandajn. Sed oni povas ankaŭ ĝui diversajn manĝaĵojn internaciajn kaj tipe anglajn, loke freŝe preparitajn.
Unu el la kuiristo kiu kreas bongustajn manĝojn estas mia amiko Yeshi Jampa.
Li kreskis kune kun tri fratoj kaj tri fratinoj en malgranda tibeta vilaĝo en Ĉinio, kie sia familio vivtenis sin kiel agrikulturistoj. Kiel junulo li kaj unu frato sukcesis forlasi la landon, fuĝi la ĉinan politikon supremantan la etne minoritata popolo. Unue li vivis en Barato, sed post kiam li renkontis sian futuran edzinon, iun britan pri ĉina lingvistikon, li decidis movi al Britio. Hodiaŭ li vivas kun ŝi kaj iliaj du komunaj infanetoj en Oksfordo.
Yeshi ŝatas la vivon ĉi tie, precipe la internacian komunumon kaj ĝenerale la britan socion, kiun laŭ li nur povas aprezi, kiu devenas el malpli evoluita lando aŭ diktaturo. Li ŝatas la edukadan nivelon kaj la oficialan malsanprizorgadon. Kompreneble li ankaŭ vidas la ombrajn flankojn de la kapitalista sistemo kaj kulturo kiel ekzemple la junaĝan fiuzadon de drogoj aŭ la malbonajn manĝajn kutimojn de la popolo.
Yeshi ĉiam ŝatis kuiri. En sia socio ankaŭ viroj faras tion volonte.
Jen sur la merkato li ofertas bongustan manĝaĵon, preparitan en grandaj gasvarmitaj potoj. Oni povas elekti inter vegetaraj aŭ ne vegetaraj. La plifortiganta Hordeo Supo kun maizo estas tradicia hejma nutraĵo por ĉiuj. Alia hejma manĝaĵo estas la spica Vilaĝa Leguma Kareo. De sia hinda tempo li preservis bongustan Lento- dalon. Li ankaŭ ofertas Himalajan Kukinan Kareon, kiu ĉiam bone vendas. Aldone li donas membakitan platpanon. En la malvarma sezono la homoj ankaŭ tre ŝatas lian spican laktan teon.

Venu kaj provu tion; ĝuu la ridado de Yeshi !

Sunday 2 November 2014

Bela vojo laŭ la rivero

....

La vivo en Oksfordo estas aparte agrabla interalie pro la multaj verdaj spacoj en ĝi. Pli ol 30 parkojn aŭ aliajn verdajn lokojn la urba administrejo prizorgas. Du riveroj kaj diversaj kanaloj trafluas la urbon. Do ne mankas kontakto kun la naturo.
Unu el miaj plej ŝatataj vojoj estas laŭ la rivero Temizo. Preskaŭ ĉiutage mi tie troviĝas piede aŭ bicikle. Aparte bela streko de rivervojo komenciĝas jam baldaŭ post la ponto de strato Botley Road, kiu gvidas al la malgranda Port Maedow- haveno por sportaj kaj libertempaj boatoj. Kaj plue norden al la vilaĝo Wolvercote. En tiu parto oni jam troviaĝas en vasta malferma pejzaĵo.
Ĉe la rivera bordo staras grandaj maljunaj poploj kaj salikoj, sovaĝberaj arbustoj abundas. La tuta ĉirkaŭo belas kaj la okuloj povas naĝi en la malproksima monteta pejzaĵo je unu flanko kaj rigardi la vastajn riverajn herbejojn je la alia flanko. Tie sur la suke verda grundo bovoj kaj dekoj da ĉevaloj libere paŝtiĝas, kaj inter ili sovaĝaj anseroj. De la vojo oni ankaŭ povas aliri en kelkajn minutojn la tradician restoracion Perch Inn, kiu estas tre konata pro sia bongusta manĝaĵo.
Marŝante laŭvoje oni ofte renkontas homojn, ĉu promenadantojn, kurantojn, naturobservantojn, aŭ rivere la studentajn boatamantojn. Oni povas ankaŭ vidi lignajn benkojn, kaj kelkaj inter ili estas donitaj. En la dorsapogilo de ili estas entranŝita datumo, la nomo de doninto, kaj iu mallonga frazo pri ties aparta rilato al tiu ĉi loko.
Donita benko! Kia bela kaj utila ideo, kiu ne nur atestas malavaron, sed invitas nin halti kaj ripozi iom kaj ĝui la agrablan vidaĵon ĉe la rivero. Kaj ne malpli grava, tia afero ofertas ŝancon por ĉarpentistoj daŭrigi sian tradician metion. Kiu ne volonte sidiĝas tie.