Monday 23 February 2015

Nazosako- bona manĝloko

Hodiaŭ mi skribas pri unu el miaj plej preferataj restoracioj mezurbaj. Estas iom nespeciala kaj ne tre moda loko, kvankam ĝi troviĝas nur kelkajn paŝojn for de la plej frekventa aĉetadostrato Cornmarket Street. La restoracio The Nosebag estas delonge konata kaj ege ŝatata de l' oksforda loĝantaro. Mia kolego iam diris al mi, ke li jam antaŭ 25 jaroj kutime vizitis ĝin. Estas loko, kie ciam estas malavare servata bona kaj sana manĝaĵo preparita el freŝaj ingrediencoj je modestaj prezoj.

Por eniri la restoracion en la malnova konstruaĝo oni devas grimpi al la unua etaĝo kaj tuj troviĝas en ĉambro kun malfermita kuirejo, kie estas videblaj la plej bongustaj pladoj kaj frandaĵoj. Sur grandaj tabuloj, iom kantinece, oni povas legi la aktualajn ofertojn de la tago.


Per rekta kontakto kun la kuiristo kaj la manĝaĵoj la decido, kion preni estas rapide farita. Ĉar ni estas vegetaranoj tiu loko estas la ĝusta elekto por mia familio. Abundas ja ankaŭ multaj diversaj senviandaj pladoj, supoj kaj salatoj.
Ne longe kaj ni sidas je la tablo, kiu jam akvo estas provizita kaj ĉiam freŝaj floroj belas. Kompreneble, ke la manĝaĵo bongustas.
Eble ĉi tie ja estas iom speciala. La vazaro konsistas el manfarita verda ceramiko, kiu bone harmonias kun la nature ligna meblaro.
Ne gravas kiam vi vizitas la restoracion, ĉu por tagmanĝo, vespermanĝo aŭ nur por mallonga restado kun kafeo kaj kuketo- ĉiam vi estas tre bonvena kaj bone satigita en agrabla ĉirkaŭo.
 

Saturday 21 February 2015

Ceramiko, sed ne nur

En la urboparto Jericho, en la Walton- strato troviĝas ekde 2013 malgranda galerio. La Oxford Ceramics en iom modesta domo estas nun bone establita en la urba arta sceno. Verkoj de la plej bonaj artistoj kaj metiistoj estas ekspoziciataj, ĉefe ceramikaj, sed ne nur. Videblaj estas ankaŭ juveloj, korboj aŭ lignaj objektoj. La galeriisto havas bonan konekton al asiaj ceramikistoj. Jam potoj de la fama japana artisto Shoji Hamada estis en lia galerio. Ankaŭ la plej konataj britaj ceramikistoj ekspoziciis ĉi tie. Kiel ekzemple Michael Cardew aŭ la tre ŝatata mastro Bernard Leach, kies potoj estis forte influitaj de asia ceramikado.



Ĉi-foje mia atento estis kaptita ne de ceramiko, sed de verkoj faritaj sole el ne traktitaj naturaj materialoj. La irlandano Joe Hogan estas tradicia korbplektisto, tamen en tiu ekspozicio liaj pli artistaj verkoj estas montrataj. Ili estas pruvo de solida metia scipovo kaj esprimo de artista kreemo. Li faras tri- dimensiajn objektojn, plejparte plektitaj el vergetoj de saliko. Por aliaj li uzis branĉetojn de lariko, eĉ kun ĝiaj fruktoj. La beleco de liaj objektoj estiĝas per la kontrasto de glataj, malfaste kaj akurate plektitaj surfacoj kaj de pli grandaj pecoj, ekz de kruda ligno. Kelkaj objektoj ŝajnas kiel jŭs prenitaj el la arbaro, kiel ekz. diversaj plektitaj nestoj. Ankaŭ branĉaj ŝeloj estas prilaboritaj. Liaj kreaĵoj estas tre inspiraj; mi povas senti lian ludeman sintenon. Tiuj objektoj ne plu celas al uzebleco, ili estas transformitaj al mensaj aĵoj; kelkfoje poezio kaj magio estiĝas.

Ĉu eble la feinoj kaj troletoj de lia irlanda verda heredaĵo helpis krei la objektojn?

Kompreneble ankaŭ en tiu ekspozicio troviĝas ceramiko, kaj denove de asia artisto. La potoj kaj aliaj objektoj de Akiko Hirai tre kontrastas la naturproksimajn kreaĵojn de Joe Hogan. La kontraŭo de ambaŭ emfazas ilian unikecon.


 

Thursday 5 February 2015

Libereco de parolo en la Oksforda Unio



 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Protestantoj je la kvina antaŭ la Oksforda Unio
 
Post la malĝoja okazaĵo en Francio, kie teroristoj murdatakis ĵurnalistojn pro iliaj artikoloj kaj karikaturoj, la termino Libereco de parolo estas refoje defiita.
 
La Oksforda Unio hodiaŭ estas loko, kie la toleremo de socio estos reviziita.
Por kelkaj nuntempuloj la societo, fondita kiel nedependa debato- societo en 1823, estas la lasta bastiono en Okcidento por la libereco de parolo, kiu ebligas liberan debaton ankaŭ pri tre kontroversaj temoj. Se oni ne interkonsentas kun la parolanto, oni mem ja havu la ŝancon defii lin. Tiumaniere la societo estiĝis loko, kie estontaj politikistoj jam frue eklernis la artojn de parolado kaj debato.

Ekde de la komenco tie aperis la plej gravaj intelektuloj el la tutmonda politiko, scienco, arto aŭ religio kaj filozofio. De Robert Kennedy, Albert Einstein, Stephen Hawking, la Dalai Lama ĝis Jonny Depp, nur por mencii kelkajn.
 
La hodiaŭa parolgasto estos Marine le Pen, prezidantino de la Front National, dekstraflanka partio, kiu estas la tria plej forta en Francio kaj la plej forta franca en la Eŭropa Parlamento- do ne malgrava publika persono.
 
Jam je la anonco de ŝia vizito en Oksfordo tre multaj homoj koleriĝis pro tio kaj tuj ekorganizis proteston kaj interrete kaj surstrate per informstandoj ktp. La urba adminstracio kaj multaj universitaj membroj partoprenas en la protesto.
Kontraŭfaŝistaj grupoj kondamnas ŝiajn racistajn kaj Islamo- fobiajn agadojn, kiuj kondukas al faŝistaj strukturoj. Laŭ ili la tempo de ŝia parolado ne povus esti pli malfavora, nur unu semajnon post la oficiala memorigo pri la viktimoj de la eksterminejo en Aŭŝvico.
 
Le Pen ne estas la unua persono, kiun konfrontis forta rezisto. Okazas ne ofte, ke foje donita parolinvito estas retirita. Ekzemple kiam la ĉefo de la brita dekstra partio BNP John Tyndall en 1998   volis paroli, aŭ la brita aŭtoro kaj holokaŭsto- malkonfesanto David Irving en 2001, la eventoj devis esti nuligitaj. Kaj kiam la lasta fine venis al la Oksforda Unio en 2007 la protestantoj interrompegis la prelegon.
 
Le Pen ne estis malinvitita, do oni lasos ŝin paroli. Kaj espereble kontraŭuloj kontribuos al bona disputo.
.








 

Sunday 1 February 2015

Roger Bannister kaj lia majlo

Je la Iffley Road en la orienta parto de Oksfordo troviĝas la universitata kuradstreko kies nomo memorigas Roger Bannister.
La 6-a de majo de la pasinta jaro ĉi tie oni memoris apartan eventon okazintan antaŭ 60 jaroj.
Temas pri la sporta mondrekordo en la jaro 1954 de Roger Bannister, kiu kuregis unuafoje en la sporthistorio unu mejlon (1609,3 metroj) en malpli ol 4 minutoj!

Jam ekde la 19-a jarcento atletoj sensukcese provadis atingi tiun ĉi magian tempomarkon. Ŝajne tio ne estis ebla. Kelkaj sciencistoj eĉ asertis, ke la homa naturo ne povas plenumi ĝin, ke la korpo eble iel eksplodus.

Tiam, sur la simpla
kuradstreko de universitato ĉe malbona vetero la 25- jaraĝa medicina studento Roger Bannister kuradis kun la tempo de 3/59/40 la novan mondrekordon kaj denove pruvis, kion dediĉita homo povas atingi.

La nova rekordo jam post unu monato estis rompita de aŭstralia atleto John Landy, kiu preskaŭ 2 sekundoj pli rapide kuradis. Ĝis hodiaŭ ĉirkaŭ mil atletoj atingis tempon sub 4 minutoj.

Malgraŭ tio ni admiras la penadon kaj sukzeson de Bannister. Se oni pripensas, ke tion okazis en tempo sen dopado- skandaloj kaj altprofesia ekzercado. Dediĉitaj amatoroj ekpaŝis al la ĉampionado en la plej bona olimpia senco !


Finfine el la medicinstudento estiĝis konata neŭrologo kaj familia patro kiu plue emis kuri.
Tamen ĉirkaŭ 21 jaroj post la rekordo li devis rezigni la kuradon, ĉar fremdkaŭzata aŭtomobila akcidento domaĝis liajn krurojn. De tiam, postvivita kaj optimisma, li engaĝiĝis en loka iradgrupo kaj fervore subtenis amatorsporton en prezidantpozicio.
Nur post pluaj 33 jaroj, nun preskaŭ 80 jaraĝa, li hazarde trovis en iu vendejo ĝuste la ŝuojn, kiujn li bezonis: tradiciaj kuradŝuoj de Kenio. Tiuj ĉi iom strange aspektantaj, de aŭtomobilpneŭoj faritaj ŝuoj ebligis lin provi kurteknikon, per tiu li denove senprobleme povis kuri- almenaŭ prove.

En 1973 Britio honoris lin per la titolo Sinjoro pro liaj sportaj, profesiaj kaj filantropaj atingoj.          

Banister 2012 en Oksfordo