Friday 20 March 2015

Ne nur komenco de printempo

High Street

Laŭplane printempo alvenis en Oksfordo hodiaŭ la 20-an de marto. Jam ekde multaj tagoj ĉie oni povis vidi belegajn florojn kaj arbajn floraĵojn, tamen nur hodiaŭ la suno brilis daŭre kaj la temperaturoj estiĝis vere agrablaj. Ankoraŭ hieraŭ estis kovrita la ĉielo kaj malvarma vento blovis. Multaj homoj ne plu kredis, ke la suno estus videbla hodiaŭ por la granda ĉiela spektaklo, la suna eklipso.
Ni estis bonŝanca, la suno aperis kaj la natura evento fine estiĝis publika afero. La infanoj en la lernejoj surhavis specialajn okulvitrojn por kune rigardi al la suno...Tia feliĉo!

Feliĉo ja estas nekutima afero. Ĉiuj aprezas ĝin. Do ne surprizas ke eĉ UNO en 2012 kreis Internacian tagon de feliĉo, kies datreveno estas ĝuste hodiaŭ.

Friday 13 March 2015

Protekto kontraŭ la malbona rigardo



Nia urbo ja konsistas el multfaceta loĝantaro, do ne mirigas, ke sur la stratoj eblas vidi ĉiujn ajn vestaĵojn diversnaciajn. Kelkfoje mia toleremo estas defiita, nome kiam mi renkontas la nigrajn virinojn. Ne temas pri afrikaninoj aŭ aliaj malhelhaŭtuloj. Ĉiam kiam mi vidas virinojn havantaj nigrajn vestaĵojn, kiuj kovras la tutan korpon inkluzive la vizaĝon, mi iom sentiĝas konfuza kaj ribela sinteno estiĝas.
Jen kelkaj vortoj pri tiu vestaĵa fenomeno, nomata nikabo.

Jam en antaŭislama tempo la nikabo estis parto de beduina kulturo sur la araba duoninsulo. La beduinoj kovris la tutan korpon por protekti sin kontraŭ forta suna radio kaj dezerta sablo. Poste tiu praktika tradicio estiĝis parto de religia kutimo de la islamo.

En la Korano troviĝas verso:

"Kaj diru al la kredantinoj, ke ili mallevu sian rigardon, kaj gardu sian ĉastecon, kaj ke ili ne montru siajn ĉarmojn, krom tio, kio devas esti videbla, kaj ke ili kovru per siaj vestaĵoj la bruston."

Tiujn vortojn fundamentaj islamanoj prenis por preskribi al la virinoj siajn striktajn vestaĵordonojn dum moderataj islamanoj nur postulis vualon sen kovri la vizaĝon.

Hodiaŭ la nikabo estas kutima plejparte en Sauda Arabujo kaj Jemeno, sed ankaŭ en Sirio aŭ Irako. En Eŭropo oni povas vidi ĝin surtrate, kvazaŭ en multaj landoj publika diskuto estiĝis pro tiu afero kaj en kelkaj la nikabo estas malpermesita. Ekz en Belgio, Nederlando aŭ Hispanio la virinoj ne rajtas surhavi ĝin en lernejoj, malsanulejoj aŭ aliaj publikaj institucioj. Ĉi tie en Britio tio valoras ekde 2011. En Francio oni agis plej rigore kontraŭ la nikabo. Tie ne estas permesita surhavi ĝin ie ajn en publika loko ekde 2010. Tiu leĝo estis konformita de la plej alta juĝeja instanco eŭropa en Bruselo en 2014.

En Italio jam en la 70a jaroj oni malpermesis inter aliaj tiun vestaĵon per Kontraŭ-teroro-leĝo. Kaj en Germanio ekzistas tielnomata Vermummungsverbot, kiu malpermesas al demonstraciantoj kovri sian vizaĝon por ke ili estu identigeblaj. Jen kovri la vizaĝon estas taksata kiel krimo.
Tiaj homoj aŭ ekz bankrobistoj estus la ekvivalento de nikabuloj, kiam oni tiun aferon pririgardas nur eksteraĵe. Tion ja faras infanoj aŭ homoj kiuj ne interesiĝas pri aliaj tradicioj aŭ religioj.

Kiel trakti tiun aferon en sekulara Eŭropo kun sia ĝenerala malfermita-vizaĝo- kulturo? Eble kiel afero de rajtoj por minoritatoj? Sed estas ja ne nur, ke tiuj kamuflitaj personoj volas protekti sin. La kaŭzo de ilia timo estas realaj homoj, kaj ĉi-kaze la plejmulto de socio.

Sunday 8 March 2015

Surrivere




Rivero en la urbo donas ĉiam specialan etoson al ĝi, ĉu pro ĝia natura beleco aŭ pro la vigla homa movado sur ĝi.
Mi vizitas la Tamizon tiom ofte kiel eblas al mi. Aparte mi ŝatas la boatan vivon sur la rivero.
Proksime de la urba centro oni povas vidi la rektangulajn platajn puntojn (angla: punts) en kiuj la someraj turistoj aŭ senokupitaj studentoj serene pasigas sian tempon, unu el ili stirante per longa stango. Tiuj pontono- similaj veturiloj kutime servis ĝis meze de la 19a jarcento, tiam diversgrandaj, kiel transportilo por ĉiuj ajn taskoj, de delivero ĝis transriverigo de homoj.

Sed plejparte la studentaj kaj komunumaj sportboatoj, remilaj aŭ kanuaj dominas la riveron, kaj iliaj sportistoj disvastigas apartan kaj energian etoson instigan, kiun mi preskaŭ eblas rezisti.

Jam en 1839 fondiĝis la universitata remila klubo. Remilado estas nuntage la plej populara sporta aktivado de studentoj, kaj granda parto de la sportistoj estas studentinoj. En Kembriĝo jam iom frue estis fondita remila klubo. Ambaŭ universitataj kluboj konkuras ĉiujare en grandspektakla kurado en Londono.

Ĉi tie en Oksfordo du remilkuradoj aparte aligas sportumajn homojn, Torpids en printempo kaj Eights en somero. Ambaŭ estas tielnomataj karambolaj kuradoj. En tiu speciala kurado samtempe startas la longaj remilboatoj (8 remilistoj plus 1 stirilisto) en kordono kun distanco de unu kaj duona boata longeco inter si. La rivero ĉi tie ne estas sufiĉe larĝa por starti unu apud la alia. Do unue oni provas tuŝi la antaŭan boaton, kiu perdas tiamaniere poentojn, sed la ultima celo estas atingi la finon de la streko, kaj tiel estiĝi la Kapo de la rivero (tiu titolo donis la nomon al la konata restoracio Head of the River ĉe la ponto).
En la alia karambola remilkurado en somero la tuŝitaj boatoj ne devas kontinui la konkuron.

Ĵus okazis la kvartagaj Torpids, kaj la vetero montriĝis de ĝia plej bona flanko. Ofte la studentoj ekzercas sin en tre malagrabla vetero, malseka kaj malvarmega.
Kaj tiom multe da horoj! Ofte mi demandas al mi, kiel ili povas atingi altkvalitajn studrezultatojn, kiam ili foruzadas la tempon por sporta aktivado? Aliflanke tio povas esti bona kompenso por la sidanta laboro super la libroj aŭ antaŭ la komputilo.

Monday 2 March 2015

Ĉielarka flago


De kelkaj tagoj en la urbo videblas ĉielarkaj flagoj, ĉu el la fenestroj aŭ super la kolegiaj tegmentoj, ili gaje salutas nin per la flagraj koloroj de diverseco. Ĉi-tage tiu flago atentigas nin pri la aliaseksorientiĝo. Ĝi estas simbolo de Gay Pride (Geja Fiero)- movado. Temas pri digneco de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj, kiuj per specialaj evantoj publike atentigas nin pri siaj sentoj esti alia ol la tianomata normo. Tio okazas je apartaj tagoj, kiel ĵus je la tago de Sankta Davido. En junio Geja Fiero- festivalo okazos en la urba centro. Sur du scenejoj multfaceta programo estos oferta...