Tuesday 26 May 2015

Blavatnik konstruaĵo



Dum kelka tempo mi observadis en la Walton Strato vidalvide de la fama eldonejo Oxford University Press viglan konstruejon. Nun, oni jam povas vidi novan nekutiman konstruaĵon, kiu faras min scivola.
Jen la plej juna ido de la Oksfordo Universitato: la nova hejmo de la Blavatnik School of Government (Blavatnik Lernejo pri Regado), loko, kie multnacia kapitalisma agado, filantropa bonkoreco kaj akademia studado kunfandiĝas.

Tiu fakejo estas fondita en la jaro 2010 kiel mondklasa akademia institucio, kiu celas al mondo pli bone gvidata, pli bone servata kaj mondo pli bone regata. Laŭ universitata aserto la absolventoj (38 en 2012, 120 en 2015) plibonigos la kvaliton de registaroj tutmondaj ka la publikan politikagadon pere de instruado, eksplorado kaj partoprenado.

Tio ĉio eblas per sindona donaco de Leonard Blavatnik, usona entreprenisto kaj filantropo, kiu mem studadis je la Universitatoj Harvardo kaj Kolombio. Sian monon li akiris per tutmondaj industrioj en naturaj rimedoj, kemiaĵoj, telekomunikado kaj propraĵoj.
Lia kontribuo al la nova lernejo estas 75 milionoj da pundoj.

Ĝis nun la fakejo okupis tri diversajn lokojn. La nova konstruaĵo, kiu malfermos ĉi-aŭtune, estos hejmo por la tuta fakejo. Ĝi estas dezajnita de la mondfama arkitekturejo Herzog & de Meuron, kiu famiĝis interalie per la dezajno por la pekinga sportstadiono en 2008.

La impresa konstruaĵo estas speciale dezajnita por ebligi malferman diskutadon, interagadon kaj kunlaboradon. Ĝi enhavos grandan prelegoteatron, diversgrandajn instruadĉambrojn, ekipitajn per plej modernaj teknikaĵoj.
Malferma forumo aparte invitos pro la abunda natura lumo. Ĉi tie estos spaco por ekspozicioj, diskutoj kaj prezentoj.
La tuta entrepreno meritas atenton pro ĝiaj ekologiaj ideoj. La hejtado kaj freŝaerprovizo funkcias plej energisparema. Solarpaneloj kaj geotermia energipumpilo estos uzataj. La pluvakvo estos kolektata.

Jen alia lumturo en la universitata edukadpejzaĝo.

Monday 18 May 2015

Pro la liberaj vortoj

Tiu ĉi blogo ja estas loka verkaĵo, tamen ekzistas ankaŭ temoj, kiuj valoras tutmonde.

Hodiaŭ mi eksciis pri la kruela murdo antaŭ kelkaj tagoj en Bangladeŝo. La bloganto Ananta Bijoy Das estis masakrita per maĉeto de maskitaj, verŝajne ekstremaj islamistoj.
Li jam de kelka tempo estis sur la mortolisto de fanatikuloj. Li estas la tria viktimo de blogantaj homoj en Bangladeŝo. La bloganto verkis artikolojn por la blogo Mukto-Simiino (Libera Menso), kiu temas pri libera pensado kaj aparte koncernas fundamentisman agadon religian. 
Antaŭ kelkaj jaroj islamistoj postulis blasfemo- leĝon por haltigi blogistojn, kiujn ili perceptis verkantajn kontraŭislamajn. 

Laikaj fortoj en Bangladeŝo diras, ke iliaj opinioj estas sub minaco malgraŭ de la sekulara ŝtato. Maltoleremo kreskas en la landa politiko kaj la socia etoso forte polusiĝas. Ĝis nun la murdistoj de aliaj viktimoj ankoraŭ ne estas persekutitaj.

Estas feliĉo vivi en lando, kie libera pensado kaj esprimo eblas. Tion
ni ĉiam tenis kiel kompreneblan komunna trajton.




Granda ĝojo por malgranduloj kaj plenkreskuloj



En la plej norda parto de Oksfordo troviĝas la Cutterslowe parko, la plej granda enurbe, kiu ekde 1935 servas tutjare la loĝantaron por plezuro kaj ripozo. Ĝi lokas en bela monteta pejzaĝo kun abunda verdaĵo. En ĝi troviĝas du ludilejoj, diversaj lokoj por sportumi, tropika birdkaĝo, kiosko kaj kiel aparta altiraĵo, miniatura fervojo. Jen loko, kie revoj estiĝas realo.

La Oksforda Asocio de Modelo- enĝenieroj entreprenas ĉi tie de aprilo ĝis oktobro sur du strekoj veturan aventureton. Voluntulaj inĝenieroj pensiulaj kaj amikoj ebligas al la gastoj malmultekostan veturadon je la semajnfinoj. La lokomotivoj, kopioj de originalaj, estas memkonstruitaj kaj ĝiaj maŝinoj efektive funkcias per karbo, elektro aŭ dizela brulaĵo. La lokomotivoj, kiuj estas kopioj de originalaj, tiras unu ĉaron aŭ pliajn, kie infanoj kaj eĉ iliaj gepatroj povas vice sidi.

Aparte alogas la vaporlokomotivoj per ĝiaj impresaj spirego kaj fajfado. Kiam ili fine ekveturas, la ekcito de pasaĝeroj ne plu estas haltigebla. La veturo gvidas tra pejzaĝeto sub vera malgranda fervoja ponto, preter signaloj kaj aliaj trajnoj ĝis la fino de la rundo. Ĉe la haltejo kelkaj uniformitaj enĝenieroj ĉiam muntas kaj reparas ion. Estas plezuro alrigardi ilin. Ŝajne ili neniam ĉesis esti infanaj esploristoj kaj teknikaj frenezuloj. Ilia ĉelabora ĝojo vere infektas.

Post gaja veturado la tuta familio povas pikniki ie sub flora arbo, amikumi aŭ ludi kiom longe, tiom plaĉas al ĉiuj.

Sunday 10 May 2015

Artsemajnoj






Ĉi-jare en majo la 33-an fojon Artsemajnoj invitas vizitantojn en privatajn atelierojn, galeriojn aŭ aliajn publikajn lokojn rigardi al artaĵoj kaj artaj metiaĵoj, kaj renkonti ĝiajn kreantojn.
Kiel kutime oni povas per libreto antaŭinformiĝi pri centoj de artistoj, ĉu hobiaj aŭ profesiaj kaj ilia vivloko en la urbo aŭ en proksima ĉirkaŭo. Surstrate blu-flavaj ŝildoj montras la vojon al ili.
Kia amaso da talentaj homoj en nia urbo kaj kia diversaj artaj objektoj!
De pentraĵo, ceramiko, meblo, dezajnoj ĝis garnaĵo aŭ teksaĵo- por ĉiu gusto io.
Oni ankaŭ estas invitata al diversaj tiurelataj programoj en kiuj infanoj kaj plenkreskuloj povas mem partopreni, mem provi malsamajn artajn teknikojn.

Nur por doni unu ekzemplon, kiu min allogis, mi elektas malfermitan atelieron surriveran. Temas pri tradicia barĝo, ŝarĝboato, kiu veturis iam sur Temizo. La Corpus Christi Barge, kiu fine de la 19-a jarcento estis transformita al klubŝipo por iu universitata remilklubo nun servas kiel hejmo por Claire Acworth kaj ŝia familio. Varme ŝi bonvenas la vizitantojn surboate ĉe la ponto Donnington Bridge..

 Ĉi tie en granda salono (loĝkuirejo), kie ankaŭ troviĝas ŝia artlabora tablo, ŝiaj arĝentaj juveloj estas ekspoziciataj. Fajnaj verkaĵoj kun naturinspiritaj formoj kaptas mian atenton. Kiam mi rigardas tra ovala fenestro al la riverborda verdaĵo kaj la suntrembrila akvo, mi komprenas tiun formesprimon. Claire uzas ankaŭ duongemajn ŝtonojn, de la maro ŝlifitajn vitropecojn aŭ simple belajn plaĝajn ŝtonojn. Kelkaj vizitantoj aĉetas ion, la plej multaj admiras la juvelojn. La tuta aranĝo en la ĉambro tre plaĉas al mi. Aparte altiras min lignaj seĝoj, evidente manfaritaj. Neniu peco da metalo en ĝi, eĉ la sidareo konsistas el arba materialo. Je oportuna momento mi demandas al ŝi, kiu faris la seĝojn, kaj mi iom surpriziĝas aŭdi, ke ŝi mem ĝin faris. Claire, kiu profesie laboras kiel helpanto por senkapabliguloj ŝajne estas talenta multkompetenta virino.

Abundas malfermitaj atelieroj ĉi-maje. Bonvenon!






Thursday 7 May 2015

Matematika Ponto



Tre aparte bela loko en Oksfordo estas Iffley Village, iom vilaĝeca parto de urbo kun malnovaj ŝtonaj konstruaĵoj kaj agrabla pozicio en verda ĉirkaŭo ĉe la rivero Temizo. Tiu loko tutjare allogas multe da vizitantoj. Nur kelkaj paŝoj for de la rivera kluzo troviĝas interesa ligna konstruo, la tiel nomata Matematika Ponto de la jaro 1923. Kvankam ĝi aperas kiel arko, ĝi estas efektive konstruita sole el tute rektaj traboj kaj fostoj.
Tiu ĉi inĝeniera atingo estas kopio de ponto en Kembriĝo, kiun projektis William Etheridge kaj konstruis James Essex en la jaro 1749.

La dezajno estas tre simpla, tamen lerte elpensita. Je ambaŭ longaj flankoj de la ponto estas lignaj traboj (tangentoj), kiuj sekvas la kurvon de pontarko, kaj fostoj (radialoj), kiuj faras la ponton sufiĉe rigida kaj memsuporta. Tia strukturo havas tre malgrandan fleksi- ŝarĝon.
La ponto ne nur estas bona konstruo, ĝi ankaŭ estas tre bela, kaj ebligas trankvilan rigardadon al la boata vivo sur la rivero.
Denove nur kelkaj paŝoj for de tiu ponto troviĝas alia, maljuna ŝtona ponto, kiu ankaŭ estas rimarkinda pro ĝia malrekta konstruo. Sed tio ja estas jam alia rakonto.


La matematika ideo bone videblas je la ponto en Kembriĝo

Eble pli bone konata ol la ponto de Kembriĝo estas la londona matematika briĝo, ankaŭ konstruita de William Etheridge en la sama jaro. Tiu pli granda ponto estis lia unua konstruaĵo, sed bedaŭrinde nur staris 33 jarojn, ĉar neniu vere zorgadis pri ĝia bontenado. Kiam la fama itala pentristo Canaleto restis en Anglujo, le estis tre facinita de la konstruaĵo kaj kreis en 1754 majstran verkon kaj ateston por la posteuloj.









Friday 1 May 2015

Ho, amata majo venu


La unua de majo en Britio kutime estas senlabora publika tago, je kiu la homoj bonvenas la printempon. Estas rito de antaŭ miloj da jaroj kaj la paganismaj tradicioj travivis ĝis hodiaŭ eĉ en la plej parte kristana socio. Ankaŭ en Oksfordo oni festas.



Jam en la fruaj horoj de la tago, je sunleviĝo, eble pli ol mil homoj amasiĝas ĉe la ponto Magdalen Bridge por kune komenci la ĝojan tagon. La plejmulto el ili venis por aŭskulti la kantistojn sur la apuda kolegia turo. Oni tie kantas ekde la mezepoko tradiciajn kristanajn himnojn. Sed hodiaŭ homoj ankaŭ venis por rigardi, je bonŝanco, studentojn kuraĝe salti de la ponto en la riveron. Temas pri iu studenta tradicio. Ĝi estas malpermesita de urba administrantaro pro danĝeraj konsekvencoj. Tamen kelkaj junuloj ĉiam provas tion, riskas sian sanon aŭ eĉ sian vivon. Aparte, kiam ili ankoraŭ estas iom ebriaj de la pasinta nokto (tago de universitataj baloj). Multaj trinkejoj malfermis la pordojn hodiaŭ jam tre frue, kaj soifaj homoj abundas.

En diversaj lokoj de la urba centro okazas surstrataj muzikaj eventoj. De blovmuzika bando, Samba aŭ tradicia angla popola muziko ĝis Morris- Dancado kaj paganisma ensemblo, ĉiuj ajn grupoj vigle performas por la multnombraj pasantoj. Iu marŝbando kun koloraj dancistinoj iom donis varman karnevalan etoson al la malvarmeta mateno. En multaj lernejoj de urbo la infanoj kostume dancas kaj ĝojas pri la bonvena distrado.