Saturday 20 June 2015

La pli juna fratino- Brookes University



Plej nova konstruaĵo John Brookes Building
Plej multaj da homoj, kiuj pensas pri la oksforda universitato havas antaŭ sia interna okulo ekz la belegajn tradiciajn konstruaĵojn en la urba centro aŭ la valoraj libroj kaj antikvaj dokumentoj. Tiu ĉio ja apartenas al la jam mezepoke fondita universitato, unu el la plej famaj kaj sukcesaj tutmonde kaj kiu estas la plej granda dunganto en la regiono.

Sed nuntage pli kaj pli konatiĝas laŭ siaj atingoj Brooks University, la dua, pli juna oksforda universitato. Ĉi- jare ĝi festas la 150-an datrevenon de sia fondiĝo.
Kion komencis en 1865 kiel malgranda entrepreno en luita instituta ĉambro disvolviĝis al internacie bone rekonata universitato kun pli ol 18 mil studentoj sur tri kampusoj.

Nur kvin jarojn post la fondiĝo kiel artlernejo la institucio kunfandiĝis kun scienca lernejo. Poste la institucion transprenis la urba administrejo. En 1928 John Henry Brookes la estro de la artlernejo estiĝis ĝia kapo. Jen la ĝusta persono en la ĝusta momento. Lia moto estis ebligi edukadon por ĉiuj. Dum pli ol 30 jaroj John Brookes gvidis kaj forte influis la institucion. Li preparis la vojon por la estiĝo de la universitato.

John Henry Brookes (1891- 1975) devenis el metiista familio kaj frue sentis sin allogita al arto. Li estiĝis talenta multdicipla artisto, forte influitaj de angla metio- kaj artmovado ĉirkaŭ William Morris kaj John Ruskin. Tiu elstara kompleza estro, instruisto kaj edukisto estis ankaŭ tre konata pro sia komunuma spirito.  Li engaĝiĝis en pli ol 30 asocioj. Kiel pacifisto li jam en la unua mondmilito estis konscienca milita rifuzanto. Sub lia estrado la institucio solidiĝis kaj forte pligrandiĝis. En 1956 aldone fondiĝis la kolegio pri teknologio.

Portala reliefo de J. Brookes je la eklezio St.Alban de 1933 en orienta Oksfordo

En 1992 la institucio estiĝis universitato kaj ricevis la nomon de sia honorinda spirita patro. Ekde tiam ĝi daŭre kreskis. Pasintan jaron la plej juna konstruaĵo, la John Henry Brookes Building, malfermis la pordojn. La ĉefa konstruaĵo de Headington kampuso estis multfoje premiita pro ĝia moderna kaj alternativa arkitekturo. Plia 130 milionoj da pundoj jam baldaŭ estos elspezataj por la plibonigo de unversitato.

Hodiaŭ kvar fakultatoj invitas studentojn:
- Mastrumado kaj komerco
- Sano kaj vivaj sciencoj
- Teknologio, dezajno kaj medio
- Homaraj kaj sociaj sciencoj

Por plentempa bakalaŭra studento la kotizo estas naŭ mil da pundoj kaj li povas loĝi por cent ĝis du cent da pundoj po semajno en universitata loĝejo.

Monday 15 June 2015

Teatro Sheldonian

Kuko de la bakejo en Covered Market



































 Unu el la plej ŝatataj lokoj en la urbo, kie oni povas ĝuji unuaklasan muzikon, ĉu klasikan aŭ nuntempan, prelege renkonti inspirajn intelektulojn aŭ renkontiĝi por solenaj okazaĵoj estas la maljuna Teatro Sheldonian en Broad Street. Ĝi estas la oficiala ceremonia ĉambrego de Okforda Universitato.
Fondita estis la teatro de Gilbert Sheldonian, estro de la All Souls Kolegio, la posta Ĉefepiskopo de Canterbury.
La konstruaĵo de 1664 estis la unua verko de la plej konata baroka arkitekto de Anglio Christopher Wren. En 2004 ĝi estis tute restaŭrita dum kelkaj jaroj. Nun la konstruaĵo denove aperas en la originala stato, kolore kaj konstrue. Aparte la plafonaj pentraĵoj allogas ĉiutage vizitantojn.

Mi mem bonŝance ĵus povis ĉi tie aŭskulti la faman English Chamber Orchestra-on, la plej surbendigitan orkestron tutmonde. La juna germana Christian von Goldbeck estis la konduktoro.
Energie kaj precize kaj eĉ sen notoj li majstre gvidis la muzikistojn tra la programo. Scenejiĝis verkoj de Haydn, Mendelssohn kaj Beethoven.

En la programpapero mi legis, ke Joseph Haydn mem en somero 1791 ricevis sian doktoran titolon en Oksfordo, en ĝuste tiu domo. Tiam ankaŭ li surhavis pro tio la ceremonian kostumon, kiun ni ĵuse tiel ofte povas vidi sur la oksfordaj stratoj.

Vivu la tradicioj !


Tuesday 9 June 2015

Ĝojante en Ekologia Parko


































 En la varmaj somermonatoj en Britio abundas subĉielaj festivaloj, festoj kaj piknikoj. Homoj ŝategas esti eksterdome.
Pasintan semajnfinon ni estis invititaj al publika pikniko en la Komunuma Ekologia Parko Hogacre. Estas areo de 14 akroj inter arbaretoj kaj kampoj en malseka fekunda pejzaĝo, nur unu mejlo for de la urba centro. Gis 2010 ĝi apartenis al la universitato kaj estis uzata kiel sporta tereno. Ĉar la universitato ne plu bezonis ĝin, oksforda pro- medio- grupo dankeme transprenis ĝin.

Hodiaŭ diversaj grupoj agadas tie. Parto de la tereno estas jam ŝanĝita al ĝardeno por ekologie kreskantaj legomoj. En la tiama sportkluba domo troviĝas kafejo, kiu ankaŭ ofertas bongustan vegetaran manĝaĵon, faritan de ĝardenaj fruktoj. Kelkajn paŝojn for de la kafejo staras nova ventoturbino kiel signo de alternativa agadmaniero.

Parto de arbareto estas uzata por infanoj de ĉirkaŭaj lernejoj. Jen specialaj eksterlernejaj lecionoj pri la naturvivo estas donataj. Alia parto de grundo estis transformita al fruktarboejo, kiu nun enhavas diversajn tradiciajn, pli kaj pli minacatajn sortojn, kiel ekz de pomon, pruno, moruso aŭ cidonio. Kaj kio ne devas manki tie? Kompreneble abeloj. Jen interesitaj homoj prizorgadas abelejon.

Alia grava decido estis, ŝanĝi parton de iom neglektita tereno al fekunda multdiversa herbejo. Kaj plia parto nun estas plantita kun avelujoj kiel provizado de nuksoj kaj renovigebla fajraĵo por la kafejo.
Aldone al la programo de kafejo, ĉiam io interesa naturrelata okazas, ĉu temas pri muziko, diskuto, kurso aŭ eksplorado de ĉirkaŭo. La oksforda Malalta Karbono Komunumo ankaŭ regule renkontiĝas en Hogacre.

Thursday 4 June 2015

Du tendencoj



Kio povas pli ĝojigi ol abunda freŝa verdaĵo kaj belaj floroj en printempo? Kiam la suno varme radias, la aero pleniĝas per dolĉa odoro kaj abeloj kaj aliaj malgrandaj insektoj zumadas ĉirkauen. Frumatene la birdoj kantadas. Vivanta en la urbo, tion mi ŝatas.

Ŝajnas al mi, ke du tendencoj nun videblas koncerne la valorigon de verdaĵo. Por iuj homoj la urba spaco devas esti praktika kaj ĉie atingebla aŭtomobile. Arboj kaj arbustoj por kelkaj signifas nur ĉagrenon, ĉar ili povas esti danĝeraj per falintaj branĉoj. La hedĝoj ĉiam devas estis tranŝitaj kaj la falintaj folioj aŭtunaj devas esti pene forigitaj. Por aliaj, tia “ĉagreno” apartenas al la ĝojo pri la naturo kaj ili koncentras sin sur la pozitiva flanko de ĝi.

De kelkaj jaroj mi povas observi en mia najbarejo, kiel aparte la malgrandaj antaŭĝardenoj en la stratoj ŝanĝiĝas. La regiono estas ĉirkaŭ 70 jara, kaj la domoj estis plejparte konstruitaj por la laboristoj, kiuj laboris en la tiama nova aŭtomobila fabriko. Al ĉiu domo apartenis malantaŭa sufiĉe granda ĝardeno por la provizado de loĝantoj je freŝaj fruktoj kaj legomoj. Multaj el tiuj ĝardenoj nun servas plejparte por plezura senokupeco, ĉar oni ja povas aĉeti ĉion malkoste kaj abunde en vendejegoj.

La antaŭgardenoj estis komence iom modesta, sed plej ofte ĝi estis loko por floroj kaj malgranda verdaĵo. Hodiaŭ oni povas vidi ambaŭ fenomenojn, unu apud la alian: la tute senĝardenan, betonitan spacon, kiu servas kiel parkejo por la aŭto, kaj la amante prizorgitan ĝardeneton.
Ne ĉie la ĝardenoj malaperas, kelkfoje jam detruita ĝardeno denove estas aranĝita, tamen mia impreso estas, ke pli malaperas ol estiĝas.

Monday 1 June 2015

Riverakvo bone uzata




En mia artikolo de la 2-a oktobro 2014 mi skribis pri renoviĝanta energio- projekto Osney Lock Hydro en nia urbo. Nur kelkajn paŝojn for de tiu komunuma instalaĵo troviĝas alia interesa projekto, kiu ankaŭ uzas la akvon de rivero Temizo, kvankam iom alimaniere.
Tiukaze temas pri privata entrepreno de familio en East Street numereo 34, kiu celas per propra kontribuo al plibonigo de nia ruinigita medio. Pli ĝuste, la familio bezonas por sia hejmo nur 38% de averaĝa brita energikonsumado kaj produktas per tio neniun karbondioxidon. Ĉiu necesa energio devenas el renoviĝantaj fontoj.

La malgranda du-dormĉambra domo por laboristoj de la 19-a jarcento estis malbone konstruita . La nunaj posedantoj aĉetis ĝin en 2000 kaj decidis plene renovigi la konstruaĵon kaj ankaŭ uzi la plej modernan instalaĵon por energia provizado haveblan.

La unua paŝo estis sufiĉe izoli la konstruaĵon kaj instali duonvitrajn fenestrojn.
Sekvis tiam solvon de la varmecoprovizado en la domo. Kia hejtilo plej bone servus? Por la spaco- kaj akvohejtado granda akvodeponujo estis instalita, kiu nun provizas varmegan akvon je 45˚C. Gi estas varmegita per 7,5 m2 solartermala panelo kaj hejtpumpilo (aparato, kiu uzas temperaturdiferencon por funkciado).
Jen la akvo de rivero estas uzata, kiu fluas per 35 literoj po minuto sub la strato al la 6 KW- hejtpumpilo malantaŭ la domo kaj plue tra la domo kaj tiam reen en la riveron.

Ankaŭ senhejtata spaco estas konstruita flanke de la domo, kiun la sunradioj varmigas kaj do kontribuas al la varmeco de la hejmo.
La posedantoj nun strebas plue malaltigi la energikonsumadon kaj -kostojn per aldona malgranda ventoturbino sur la tegmento.
Pro sia progresiva agado la urba adminstracio donis al la posedantoj de domo fasadan plakedon kun enskribo pri iliaj rezultoj.