Sunday 11 October 2015

Aŭtuna tempo- kolekt-tempo

Ho kiel mi amas tiun sezonon de la jaro! Eĉ se mi iom malĝoje notas, ke la varmaj someraj tagoj rimarkinde mallongiĝas kaj la fruaj matenoj estas jam malvarmetaj. Sed por fervora kolektanto de sovaĝaj fruktoj kiel mi, granda tempo komenciĝas. Denove ci-jare abundas sovaĝaj fruktoj. Eble plej multe kreskas en nia regiono la rubuso. Estas planto, kiun multaj homoj vidas kiel fiverdaĵon; ĉie ĝi gaje elkreskas, supergrimpas per sia dorna arbustaĵo tutajn pejzaĝojn, se ne rigore haltigita. Sed ĝiajn abundajn nigrajn berojn, oni vere ne rezistu por tuja ĝuo aŭ en posta konfitaĵo. Same la bluanigraj beroj de la sambuko aŭ la brile ruĝaj beroj de la birdsorbuso instigas nin fari ion por la venontaj malpli agrablaj tagoj de la jaro.
Jam sole la kolektado de fruktoj! Tiu agado je la freŝa aero donas tiom da sufiĉan plezuron. La manoj estas vigle okupitaj en memfiksita rapideco; kaj la sensoj ege atentas kaj ĝuas la proksiman medion. 




Multdiversaj fruktoj ekzistas en la pejzaĝo, sed hodiaŭ mia atento koncernas la rozberon, tiun fortan kaj belegan frukton. Ĉiujare mi kolektas tiujn berojn, kaj ofte homoj vidante min, demandas, kion mi faras kun ili. Ŝajne la homoj konas la rozberon nur kiel antaŭpreparitan teon, aĉeteblan en la butiko. La plej multaj beroj brilas ĉi tie malplukitaj de la arbustoj. Sed la bero pro sia enhavo estas ŝatata de pratempo kaj plaĉe uzata en kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelaĵo. En Svedio dolĉa berosupo ege bongustas.
Ĉefe pro sia vitamino C, sed ankaŭ A, B1 kaj B2 ĝi tiom validas. Dum la dua mondmilito, lernantoj en Britio kolektis rozberojn por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importon de oranĝoj. Nur lastatempe danlandaj sciencistoj eltrovis, ke ĝi enhavas la ĥemian substancon Galaktolipido, kiu tre bone uziĝas kiel drogo kontraŭ atrozo.

Mi mem faras ĉiutagan matenan teon el la beroj, kiujn mi ĉiam sufiĉe provizas por la tuta jaro. Post la kolekto de la ankoraŭ malmolaj beroj mi fortranĉas la malgrandan pinton kaj duonigas la berojn per tranĉilo. Tiam mi metas ilin por kelktagaj sekigado sur iu teleron. La beroj ŝrumpas kaj ilia varma ruĝo iĝas malhele bruna.

Por la tea enfuzaĵo mi uzas duonplena mano de ili po 1 litero kaj kutime mi jam je la antaŭa nokto ili enigas en malvarman akvon. Je la venonta mateno la enfuzaĵo estas hele oranĝkolora. Se ĝi estas malvarma trinkata, ĉiuj fortajn sanigajn ecojn plejefektiviĝas. Sed ankaŭ nur mallonga bolita ĝi estas tre tauga kaj bongusta teo, kiu provizas sufiĉe da vitaminoj por la tuta familio. Sed ne supozu, ke ĝi aspektas malhele violkolora kiel la aĉetata teo, ĉar tiu estas kolorigita per la floroj de malvo.

Ĉi-jare mi eĉ aldonis iom da sekigita tranŝita cidonio.

Rozberoj 

Pri aliaj eblaj uzadoj de tiu bela frukto vi estu invitita memprovi...


Tuesday 6 October 2015

Surprizo en la parko

Vagante iom en la orientoksforda Florence-parko mi ĵus malkovris novaĵon, ne speciale eksterordinaran, tamen rimarkeblan kaj ĝojigan.
La parko estas unu el la pli ol 30 verdaj enurbaj komunumaj spacoj kaj tre ŝatata en la najbaraĵo. Hundoposedantoj, tenisludantoj, floramantoj kaj ripozuloj aŭ ĉiam moviĝemaj infanoj aprezas tiun lokon.
Ĉi-jare malgranda peco da iama florbedo estis ŝanĝita al komunuma ĝardeneto. Kiam en printempo aperis la unuaj verdaj folioj ĉio aspektis iom stranga. Ne estis klare, kiaj plantoj kreskas tie. Ĉu eble la ĝardenistoj forgesis prizorgi tiun lokon? Sed somere oni ja povis bone rekoni diversajn herbojn.
Kaj nun en la aŭtuno- tempo por rikolto- oni metis en la bedon bele dizajnitajn ŝildojn kun nomoj kaj kelkaj klarigoj koncerne tiujn herbojn. Temas pri herboj kiel ekz. salivio, majorano. timiano aŭ ŝenoprazo ktp. Multaj el ili ja estas tre konataj plantoj, tamen en la parka najbaraĵo loĝas ankaŭ granda kvanto da enmigrintoj, kiuj tiumaniere povas konatiĝi kun ili.
Kaj ne mankas rimarko je ŝildo por ke oni konatiĝu kun la plantoj kaj ties kuira uzado aŭ resaniga efiko, sed ankaŭ troviĝas indiko, ke oni hejmenprenu iom de ili por propra uzado.

Jen la moto de la iniciatuloj de la parka herbejo: "Fari Oksfordon pli manĝebla- kulturi manĝeblaĵon en la urbo por ĉiu memservi sin, ekscii pri la plantoj kaj fine por partopreni".

Ideo elpensita de la asocieto Incredible Edible Oxford (Nekredeble manĝebla Oksfordo)