Friday 30 January 2015

La Rakonto Muzeo

 
 
Probable la plej multaj el ni ankoraŭ memoras la tempon, kiam ni atentege sekvis la antaŭlegatajn infanrakontojn de iu familia membro. Ĉu la fabeloj de Anderson aŭ de la Gefratoj Grimm, aŭ la kuraĝaj aventuroj de Pinokjo- ĉiam ni estis tute absorbitaj de la rakonto. Ni povis esplori aliajn mondojn, identiĝi kun fremdaj personoj, eĉ herooj, kaj per tio ankaŭ iom eskapi la realon.
 
Ekde pasinta jaro en nia urbo troviĝas loko, kiu estas hejmo por tiaj mirindaj vojaĝoj libraj. La Rakonto Muzeo estas entrepreno de karitata organizaĵo, kiu celas al rakontriĉa socio pere de diversaj agadoj rilate al infana literaturo.
 
Per granda anonima donaco de 2,5 milionoj da britaj pundoj la iniciatoroj povis aĉeti tri konstruaĵojn en la strato Pembroke Street, proksime de la Christ Church College, por ekrealigi sian vizion. Kelkaj partoj jam estas alireblaj kaj la vizitantoj povas vidi ekzemple la ekspozicio “26 karakteroj”, en kiu troviĝas fotoj de konataj aŭtoroj. Ili montras sin en kostumoj de sia plej ŝatata infaneca rakontkaraktero.
 
Jam antaŭtagmezo la muzeo estas plenigita per gajaj infanoj, tutaj lernejklasoj esplorante la diversajn temĉambrojn en ĉiuj etaĝoj. Ili vestas sin mem per fantaziaj kostumoj, aŭskultas rakontojn elbuŝe aŭ laŭtile, kaj ili mem skribas aŭ desegnas rakontojn.
En kelkaj ĉambroj la malluma flanko de la vivo regas kaj fantomoj kaj skeletoj vekigas la infanan fantazion kaj en aliaj invitas vin bonaj serĉistinoj kaj belaj feinoj.
 
La muzeo ofertas multfacetajn programojn por infanoj kaj adoltoj, kiuj rilatas al infana literaturo, kiel renkontiĝojn kun verkistoj, ilustriistoj kaj muzikistoj aŭ ankaŭ rakontistoj. Oni ekzemple povas partopreni en kuirkurso aŭ provi presaĵon, aŭ eĉ joge senstreĉiĝi.
Kaj kiam la tuta familio ĉeestas, bonvenas la ĵus malfermita kafejo per bongustaj frandaĵoj.
 
La muzeo tutjare invitas vin kaj en la ferioj apartaj programoj estas ofertitaj.

Oksfordoj multnombraj



Nomen est omen

Nia Oksfordo ne estas la unusola tutmonde. En Usono ekzemple jam ekzistas 28 lokoj nomataj Oxford.

Eble la plej bone konata troviĝas en la ŝtato Masaĉuseco, sed estas ankaŭ Oksfordoj en la ŝtatoj Alabamo, Arkansaso, Konektikuto, Florido kaj en multaj aliaj.
Kaj kelkaj troviĝas en Kanado kaj Nov- Zelando.

Kial ekzistas tiom multe da Oksfordoj transe de la oceano?

Antaŭ cento da jaroj multaj eŭropanoj revis pri la nova mondo, kiun la esploristoj kaj kolonianoj plaĉmontris al ili. Ne por ĉiuj elmigrantoj la revo fariĝis plezura realo. Tre multaj el la unua kolonia generacio spertis tre malfacilajn vivkondiĉojn, kaj multaj jam pereis ĉe la marvojaĝo.

Ekzistas ankaŭ aliaj fremdaj loknomoj en la novaj landoj. Eble la elmigrantoj kunprenis tiujn kun si, por ke ili havu ion ŝatatan, amatan por certigi al si la hejman konekton.

Kelkfoje iu loko estis nomata Oksfordo ĉar la fondintoj esperis establi lertan lokon kiel la originalan. Ekzemple en Oksfordo/ Misisipio tiu revo plenumiĝis. La urbo (fondita en 1837) kun hodiaŭ ĉirkaŭ 20 mil loĝantoj havas tre konatan universitaton kaj ĝiaj kolegioj rangas tutnacie inter la plej bonaj.
Same la Universitato de Oksfordo en la ŝtato Ohio. Tiun urban fondon George Washington mem instigis per ordo establigi universitaton tie. Ĝi estas nun unu el la elstaraj edukadaj lokoj en Usono.
Ankaŭ la Oksfordo en Georgio ricevis la nomon memore de la brita universitato kaj ankoraŭ hodiaŭ fieras pro ĝia propra universitato.

Aliflanke ekzistas lokoj, kiuj ricevis tiun nomon de jam ekzistaj usonaj Oksfordoj. La Oksfordo en Nov-Jorkio nomiĝas tiel ekde 1793. Jen Entreprenisto el la Oksfordo en Masaĉuseco aĉetis indianan teritorion por koloniado. La unuaj homoj komencis loĝi en krudaj lignaj kabanoj kaj vivtenis sin kiel bienistoj. Hodiaŭ preskaŭ 4 mil homoj loĝas tie. De tiu loko ankoraŭ plua Oksfordo prenis sian nomon.  Tiu eta Oksfordo en la ŝtato Iovao havas ĉirkaŭ 800 loĝantojn, kiuj eble neniam revis pri propra universitato.

La Oksfordo en Alabamo (fondita en 1850) kun hodiaŭ 21 mil loĝantoj ricevis la nomon pro ĝia propra geografika situo. Same kiel en nia urbo, bovoj iam tie trapasis riveron, nome la Choccolocco Creek.

Ĉiu el tiuj multaj Oksfordoj havas sian propran historion, kiu certe meritas esti plene rakontata.

Monday 19 January 2015

Moderna Arto



En nia urbo abundas arto, maljuna kaj nuntempa, ekspoziciata en diversaj muzeoj kaj galerioj. Unu el la pli junaj lokoj por ĝi estas la Modern Art Oxford, kuj establiĝis kiel muzeo de moderna arto (MoMA) en la jaro 1965, inspirita de la konata novjorka muzeo. Efektive ne temas pri muzeo, ĉar la ekspozicio daure ŝanĝiĝas, tamen la artaĵoj estas ne komerceblaj. La iom sobra konstruaĵo troviĝas ĝuste en la urbocentro.

La galerio kutime montras verkojn de nuntempaj artistoj. Ofte ili bezonas multe da eksplikado, alie oni sentiĝos perpleksa aŭ eĉ iom trompita. Estas, kvazaŭ la hodiaŭaj artistoj sentas nur per la kapo kaj ne plu ekzistas la kvin sentumoj. Do la rezulto de tio estas, ke la vizitantoj pli ofte staras antaŭ longaj poreksplikaj tekstoj ol antaŭ la ekspoziciaĵo mem.

Nu, ĵus alia ekspozicio kun la temo “Sufiĉas amo”* malfermis la pordojn, kiu prezentas verkojn de brita William Morris (1834- 1896) kaj la usona Andy Warhol (1928- 1987). Ambaŭ artistoj estis multfacetaj homoj. Jen la tradicia diversflanka metiisto, poeto kaj socia reformisto, radikita en la kampara Anglio, kaj jen la monduma Pop- artisto, la ega admiranto de brila Holivudo.

Ambaŭ estis tre sociaj homoj, ambaŭ uzadis gravuraĵon kaj ambaŭ estis entreprenistoj, kiuj popularigis la amasproduktadon por siaj artaĵoj. Kaj ambaŭ tre pripensis la sociajn problemojn de sia tempo. Ilia agado ĝis nun influis kaj ankoraŭ hodiaŭ inspiras tre multajn homojn tutmonde.

Sur du etaĝoj la vizitanto renkontas desegnitajn kaj skribitajn verkojn de la artistoj. La plej elstara objekto de W. Morris estas la larĝa (aprox. 2,50 x 7m) teksita Sankta Gralo- murtapiŝo, kiu temas pri la legendo de la Reĝo Arturo. Ankaŭ de A. Warhol troviĝas tapiŝo tie. Tiu montras portreton de mondfama aktorino Marilyn Monroe.

Ne nur larĝaj verkoj estas ekspoziciataj, oni povas ankaŭ vidi multajn malgrandajn desegnaĵojn, presaĵojn kaj magazinojn aŭ librojn. Morris ofte uzis ksilografion, kaj Warhol prefere laboris per fotografaj teknikoj. De ambaŭ artistoj estas montritaj belaj desegnitaj portretoj, sorĉa pro sia simpleco estas unu de Warhol.

Morris iam diris, ke li ne plu volis arton nur por malmultaj homoj, same kiel edukadon kaj liberecon. Sur longa tablo oni povas vidi de li tiaman modernan tapeton kun granda flora motivo, kiel ĝi estas paŝo post paŝo evoluita.

Parto de ekspozicio temas pri nuntempa agado. En subtera etaĝo laboras juna artisto per komputilo kaj filmoj inspiritaj de ambaŭ grandaj artistoj, kaj en la enirhalo dum malfermaj horoj diversaj metiistoj montras siajn metiojn, kiel ekzemple teksiistoj, ceramikisto aŭ ŝtonmuro- konstruistoj.

Tiu ekspozicio, kiu ĝojigas la okulojn kaj la kapon samgrade, certe alogos multajn vizitantojn ĝis la komenciĝo de marto.

(*Titolo de libro de William Morris)

 

Wednesday 14 January 2015

La novigita Nova Biblioteko

 

 
Antaŭhistorio

Meze de la urba centro troviĝas aro da imponaj konstruaĵoj, ŝatataj arkitektonaj vidindaĵoj, kiuj apartenas al la universitato de Oksfordo. Ili estas hejmo de la universitata biblioteko, la Bodleian Library. Ĝi konsistas el pli ol 50 librejoj kaj estas unu el la plej elstaraj bibliotekoj tutmonde kun siaj pli ol 11 milionoj da libroj, manuskriptoj kaj abundaj elektronikaj revuoj.

Komenciĝas ĝia historio jam en la mezepoko, kiam ĉiu kolegio havis sian propran librejon. En 1320 estis fondita la unua universitata biblioteko. Oksfordo, ofte favorita loko por la potenculoj, ricevis jam frue gravajn kolektojn da libroj kaj raraj manuskriptoj sed ne ĉiam bonŝanco trafis la universitaton. Do je la fino de la 16a jarcento la bibliotka afero ne bonfartis. Nur kiam Sir Thomas Bodley (1545- 1613) aperis kaj prizorgis tiun aferon la sorto de la biblioteko ŝanĝiĝis. Li mem estis iam studento de la kolegio Merton kaj poste multe vojaĝis kiel diplomato de reĝino Elizabeth. Kiam li, nun sufiĉe riĉa, emeritis li prizorgis la renovigon de la maljuna libreja domo, kiu poste malfermis la pordon por erudiciuloj en 1602. Li donacis proksime 2500 librojn por la nova institucio. La libroj ne estis deprunteblaj.

En la jaro 1610 Bodley faris kontrakton kun londona entreprenisto, ke unu ekzemplo de ĉiu freŝeldonita anglalingva libro estu metita en la universitata biblioteko. Jam baldaŭ stoka spaco mankis, do la olda konstruaĵo estis pligrandigita kaj novaj konstruitaj, kiel ekzemple la fama Radcliffe Camera (1737-1749), en la centro de la Radcliffe- placo.

Tamen pro la plia universitata kreskado tio ne sufiĉis, do en la komenco de la 20a jarcento subtera stokejo por libroj, la plej granda tutmonde, estis konstruita. En la jaro 1914 la biblioteko posedis 1 miliono da libroj. Tia fama kaj bone stokita biblioteko kompreneble allogis pli kaj pli eksteroksfordajn erudiciulojn kaj universitatajn esploristojn. Jam post kelkaj jaroj oni komprenis ke nova konstruaĵo necesu. De 1937- 1940 nova domo, la New Bodleian Library estis konstruita, kiu provizis spacon por studado kaj 5 milionoj da libroj. Tiu nova konstruaĵo spegulas la tiaman modernan arkitekturon, kontraste al la maljuna kolegio- stilo de urbo.
Tiu estis la lasta ĉapitro pri konstruaĵoj de la universitata biblioteko ĝis,,,

Biblioteko Weston

Intertempe la tutmonda libra publikigado multnombriĝis, kaj kompreneble ankaŭ la libreja servico. Kvankam oni prognozis la morton de libro en la nova, virtuala 21a jarcento, okasis explodo da informoj kaj plia eldonado de libroj. La iam nova biblioteko ankaŭ ne plu plenumis la standarton de la 21 jarcento.
Do oni decidis unue starigi ĉe Swindon sude de Oksfordo novan modernan librostokejon kun pli ol 150 mejlojn da librobretoj kaj sufiĉe da spaco por estonta pligrandigo de stokejo (la biblioteko ricevas ĉiun labortagon ĉirka mil libroj). Due oni decidis tute renovigi la New Bodleian Library.

La renovigo de la konstruaĵo de 2011- 2014 estis tre profunda afero. En la plana fazo oni publike exc pridiskutis la tutan detruon de la konstruaĵo, kiu estis taksita de multaj kiel plej malbela publika konstruaĵo en la urbocentro inter la multaj maljunaj klasikaj domoj.
Sed fine oni lasis stari la fasadon kaj detruis grandan parton de la interno de ĝi. La rekonstruo ŝanĝis preskaŭ ĉion.

La nova biblioteko nun enhavas 11 ĉefstokejojn, 3 subterajn sekurecajn stokejojn, 3 novajn studĉambrojn, spacon por prelegoj, ankaŭ spaco por konserva kaj digitala laboro. Kiam la biblioteko oficiale malfermiĝas en kelkajn semajnojn, ĝi estos alirebla ankaŭ por oksfordaj civitanoj kaj vizitantoj, kiu povas konatiĝi kun la plej valoraj universitataj trezoroj kaj esplora aktivado.
Krom la ekspozicia spaco troviĝas ankaŭ spaco por plurmedia aktivado, kaj kafejo. Kaj la biblioteko nun estas ankaŭ virtuale alirebla pere de interreto.

Kiel unu ekzemplo el multaj novaj, kiu estas rimarkinda en la nova domo, staras kutima seĝo. Ĉar oni pasas multe da tempo je legado oni deziras sidi kompreneble komforte. Ĝuste tion oni povas sur la novaj kverklignaj seĝoj en la studĉambroj. Tiuj estis dizajnitaj de la internacie konataj britoj E. Barber kaj J. Ogersby.

La tuta entrepreno de la rekonstruo kompreneble englutis enormajn sumojn da mono, nome 80 milionoj da pundoj. La universitato dependis ĉiukaze de donacoj. La plej granda venis de la filantropa familia entrepreno Garfield Weston Foundation, kiu sindone donacis 25 milionoj da pundoj. Pro tio agado la Bodleian Biblioteko estis renomita al Weston.



                                                                                              

Vivo en diverseco


Kion mi ŝatas en Oksfordo estas la multvizaĝa loĝantaro. Ĉar mia familio mem estas multnacia, mi kompreneble interesiĝas ne nur pri miaj koloraj najbaroj sed ankaŭ pri la tuta bildo de etna diverseco ĉi tie.

Laŭ la lasta urbadministra censado (de 2011) Oksfordo estas deklarita kiel diversetna urbo. 22% de la loĝantaro konsistas el nigraj aŭ minoritataj grupoj, krome 14% de blankaj grupoj, sed sen brita etno- fono (En tuta Britio estas 13%).

De 2000- 2011 la nombroj de tiuj grupoj pliiĝis, sed ne de la brita kaj irlanda .

La plej grandaj etnaj grupoj konsistas el pakistanoj, hindoj, nigraj afrikanoj kaj aliaj asiaj kaj ĉinaj etnaj grupoj.

La infanloĝantaro estas konsiderinde pli granda ol la maljuna, kaj tio montras al ni iun pli diversetnan popolon estontan.


Mi ŝategus promeni kun Zamenhof tra nia urbo kaj babili pri tiu ja pli malpli harmonia afero ĉi tie. Mi montrus al li la lernejon de mia filo, en kiu 23% de la lernantoj parolas krom la angla almenaŭ unu alian lingvon. La lernejestrino iom fieras pro la multlingveco en sia lernejo. 25 lingvoj estas parolataj hejme. La angla ne plu estas vidata kiel la dominanta lingvo, kies lernado postulas la rezignon de la gepatra lingvo. Parto de la lernejpolitiko estas konfirmo, ke prosperu ĉiuj minoritataj etnaj grupoj inkluzive fuĝiantoj, vojaĝantoj kaj aziloserĉantoj.


Sed mi atentigus Zamenhof-on ankaŭ pri la loĝaj problemoj de tiuj grupoj, en urbo kun la plej multekostaj loĝkostoj en Britio.