Wednesday 23 September 2015

Pri la beleco de matematiko



Kiam mi antaŭ kelkaj tagoj venis al la Merton Kolegio mi rimarkis apud la pordistejo grandan belegan murotapiŝon, kiu kaptis mian atenton precipe pro ĝia bunta vegetaĵa ornamaĵo. Tiu same memorigis min je la flordesegnaj ŝtofoj de William Morris kaj je desegnoj en mezepokaj libroj. Ambaŭ plurfoje troveblaj en Oksfordo. Sed la artaĵo samtempe iel konfuzis min. Io en ĝi estis stranga; la tutaĵo aspektis, kvazaŭ mankis la plej grava, la esenco en la mezo de vegetala framo.
Kiam mi pli proksime rigardis la tapiŝon, mi ne nur ekvidis delikatajn silkofadenojn, mi ankaŭ rimarkis ĉie brodita en ĝia mezo horizontalajn trompitajn liniojn- iom kiel morsa kodo. Ŝajne ne nur temis pri okulkaptintaj dekoracio, sed pli pri sencoplena, iom kaŝita afero.

De la pordistino mi ricevis la informon, ke tiu tapiŝo estas artaĵo de la usona teksista artisto Terese Agnew, donacita je la 750-a datreveno de la fondiĝo de la kolegio. Ĝia titolo estas “Illumination” (Iluminado), kiu havas duoblan signifon. La unua rilatas al mezepokaj libroj lumigaditaj per buntaj kaj orumitaj bildoj. La alia gvidas nin al la esenca parto de tapiŝo, al la kodo. Kaj tiu rilatas al mensa lumigado en mensa spaco ĉe solvo de matematika problemo.

En la kodo kaŝas citaĵo de Sir Andrew Wiles koncerne lian sperton ĉe la eltrovado de la matematika pruvo por la tiel nomata Granda teoremo de Fermat.
Jen iama matematika profesoro de Merton klopodis ok jarojn solvi tute abstraktan fenomenon kaj fine faris tion.

Kiam la tapiŝo alvenis en la kolegio en la pasinta jaro, estis koverte transdonita la kodita citaĵo de Wiles. Estus defio por la studentoj, kiuj provu, ke ankoraŭ hodiaŭ en Merton Kolegio ekzistas kapablaj kaj scivolemaj pensuloj. Ĉar ankoraŭ en januaro 2015 neniam elpaŝis kun la solvo, oni donis kelkajn aludojn. Fine la juna matematika kaj filozofia studentino Alice Miller en marto eltrovis la solvon por la citaĵo de iama Merton- studento Wiles.

Restas la demando, ĉu Fermat vere havis la pruvon de la konjekto, kiel li asertis. Andrew Wiles bezonis 150 paĝojn por surskribi ĝin. Verŝajne Fermat ne povintus fari tion. Ankaŭ mankis al li la matematikajn teknikojn de la 20-a jarcento por la solvo de problemo. Ĉiukaze belas la rezultoj, la matematika kaj la arta.

Ĉu scivola? Bonvolu legi la tutan tre ekcitan artikolon jene:

http://www.ipernity.com/blog/187676/2141684

Friday 18 September 2015

Jacqueline du Pré



Se oni loĝas en Oksfordo oni iel emas paroli pri aferoj superlativece, ĉar tiom multe ĉi tie ja estas eksterordinara. Ekzemple, kiam oni mencias la nomon Jacqueline du Pré, kies 70-a naskiĝdatreveno estis ĉi-jare kaj kies datrevono de ŝia tro frua morto estas en oktobro.

Jacqueline du Pré estas valuata kiel unu el la plej bonaj muzikistoj de la 20-a jarcento kaj eble kiel la plej grava violonĉelistino tutmonde.

Jacqueline Mary du Pré naskiĝis en Oksfordo je la 26-a januaro 1945. Ŝi kreskis en muzikema familio kun ŝia fratino Hilary. Ŝia patrino Iris du Pré estis talenta pianisto kaj instruisto je la Reĝa Muzika Akademio en Londono.
Jam frue Jacqueline interesiĝis pri muziko; je la aĝo de kvin ŝi ludis violonĉelon kaj ricevis grandan suporton de la familio. Kiam ŝi estis dekjara, Jacqueline gajnis junularan muzikan premion, kiu ebligis al ŝi preni ĉelolecionojn ĉe William Pleeth. Grandpaŝe ŝi plibonigis sian muzikan interpretadon. Intertempe ŝi ricevis instruadon de tiaj konatuloj kiel la violonĉelistoj P. Casals kaj M. Rostopowitsch. En 1961 estis donacita al ŝi Stradivari Cello, pli ol 300 jaraĝa instrumento.

Jacqueline du Pré jam frue ricevis internacian rekonon. La registrado de la Violonĉelo-koncerto de Edward Elgar estis la unua majlŝtono al tio. Sekvis multaj nekompareblaj sondiskoj.

Dum tiu tempo Jacqueline konatiĝis kun multaj gravaj muzikistoj, kaj ne miras, ke en 1967 ŝi geedziĝis je la konata juna pianisto kaj dirigento Daniel Barenboim kaj konvertiĝis al Judaismo. Tamen ne estis lia nomo, kiu altiris ŝin. Ilia rilato baziĝis sur komuna pasio por muziko, kiu gvidis al fekunda kreativeco kaj sukceso, kiam ili publike ludis kune. Barenboim en malfrua intervjuo diris, ke Jacquelin estis la plej muzike talenta persono, kiun li iam renkontis. Homoj, kiuj konis ŝin, memoras, ke ŝia tuta personeco estis unuaeca kaj pozitiva, kaj ke ŝi transdonis la mirindaĵon, iun universalan, kiu troviĝas preter de la notoj.

En la fruaj 70-aj jaroj Jacqueline rimarkis malfunkcion de sentoj en siaj fingroj kaj piedoj. Tio ne estis kaŭzita de trolaborado, kiel unue supozita, sed estis la komenco de malsano ankoraŭ ne rekonita. Poste Multloka sklerozo estis diagnozita, kaj ŝi povis ludi nur malmulte. Ŝi ankoraŭ instruis muzikon, tamen la sanstato daŭre malpliboniĝis ĝis Jacqueline fine mortis en 1987 je 42 jaroj.

En Oksfordo ŝi estas aparte memorita. Ekz. en la universitata kolegio St. Hilda, kie ŝi estis honora universitata kompano.
Antaŭ 20 jaroj la unua moderna eksluzive koncerta domo estis konstruita en Oksfordo en tiu kolegio kaj ĝi ricevis la nomon de Jacqueline du Pré. Ĝi enhavas koncertan ĉambregon, lernej-kaj rekordĉambrojn.
Ankaŭ ĉi-rilate estu iom superlativece menciita, ke tiu muzikejo fariĝis unu el la plej bonaj kaj ekcitaj muzikaj spacoj en nia urbo, kiu brilas per diversaj altkvalitaj universitataj kaj komunumaj programoj. Krom la klasika koncertvico, la tiel nomataj Kusenoj Koncertoj por infanoj aŭ la Koncertoj Movantaj por demenco-pacientoj estas tre ŝatata.
En la jaro 2000 nova vestibulo estis alkonstruita je la domo, kiu nun pli bone servas je la komunumaj eventoj.

Pro la 20-a datreveno de la konstruaĵo-malfermo okazas en la kolegio multaj specialaj eventoj, kiuj certe same ravos muzikajn amantojn kiel siatempe Jacqueline du Pré.



Monday 14 September 2015

Muzikaj festivaloj



Kia belega malfrua somera posttagmezo! Ek al loka eta muzikfestivalo.
Post kelkaj iom malsekaj kaj jam malvarmetaj tagoj la vetero pliboniĝis kaj donis la ĝustan framon por la Rabbit Hole Festival (Kuniklo Truo Festivalo) en la suda parto de Oksfordo.

Kiam oni alvenas de Hinksey-parko, transiras ponton super lageto kaj fervoja linio oni troviĝas en vasta verda pejzaĝo kun paŝtejoj kaj abundaj arboj kaj arbustoj. Ne longe pluen kaj oni jam povas aŭdi la festivalajn sonojn, kiuj eliras el ĝardeno de la drinkejo The General Eliott.

Du scenejoj estis starigitaj kaj kelkaj budoj por provizi gastojn je manĝo kaj trinkaĵoj. Tabloj, benkoj kaj seĝoj abundas, kaj gajaj homoj; multaj familioj kun infanoj. La etoso estas tre agrabla kaj malstreĉa.
Kiam mi alvenas, la oksforda bando The Howling Taildraggers ludas sur la ĉefscenejo. Tri gitaristoj, iu kun saksofono kaj buŝharmoniko kaj drumisto alprenas plej aŭtentikan Ĉikago- Bluson. Eble la plej atendita bando estis la juna Ballon Ascents, laŭ BBC-radio la plej varmega bando de Oksfordo en 2015. The Epstein kun popol-popmuziko estas sur scenejo kaj aliaj junaj sendependaj bandoj.
Ĉar tiu festivalo estas ligita al drinkejo, ĝi estas nomita Biero-kaj Muzikfestivalo. Do ne mirigas, ke multe da drinkaĵo estas oferta, ekz 15 diversaj bieroj kaj cidroj kaj 12 malsamaj ĝinoj. Kaj ĉar drinki alvokas apetiton, oni povas ankaŭ manĝi ekz freŝajn picojn el la bakejo aŭ specialaĵojn de la Tibeto-budo.
Mi aŭdas al diversaj muzikistoj kaj renkontas konatojn aŭ babilemajn amikojn, kaj ĝuas la vidaĵon de ĝojaj homoj en la sunsubiro. La vespero promesas ĝis meznokte pliajn amuzajn programerojn, tamen mi iru hejmen laŭ la devizo de mia avino: Ĉesu, kiam estas plej bona!

Festivaloj nuntempe estas grava parto de la brita kulturo. Ĉiu somero en multaj lokoj okazas tiaj eventoj, grandaj kaj malgrandaj. La plej konata estas Glastonbury Festival en sudokcidenta Britio kun ĉirkaŭe 150 mil partoprenantoj. Tio, kio en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento komenciĝis kiel iom hipia kaj kontraŭkultura evento kaj biletoj po unu pundo fariĝis la plej granda subĉiela muzikfestivalo tutmonde kun biletoj po 225 pundoj.
Tiu festivalo ne nur temas pri muziko; ankaŭ cirko kaj komedio, dancado kaj aliaj artoj okazas. Famaj bandoj kaj musikistoj ludis tie. Ekz Bruce Springsteen, Paul McCartney aŭ Rolling Stones.
Sed tiu festivalo ne estas komerca. Plejparte voluntuloj prizorgas la eventon pruvante ankaŭ hodiaŭ la ekziston de tiama verda kaj alternativa spirito. La plej multaj enspezoj estas donita al organizoj, kiuj faras ion por la plibonigo de la mondo, kiel ekzemple Greenpeace. La necesa energio por la elektra instalaĵo estas plejparte energispareme uzata kaj devenas de ekologiaj fontoj.
La vizitantoj de kvartaga festivalo kampas en siaj tendoj ĉe ajna vetero. Gravas ja nur la neforgesebla ĉeesto ĉu ne? Kiam pluvegas, la tuta vastega areo fariĝas granda kota bano. Spite tion, por la homoj, kiuj ne hejmenfuĝi, aparte ekscitaj programeroj kelfoje okazas.

Mi konfesas, ke ĝis nun mi ankoraŭ neniam ĉeestis Glastonbury Festival-on, pri kiu iu diris, ke se oni volas kompreni britan kulturon, oni vizitu ĝin, almenaŭ unu fojon.

Ĉu revolucio ĝis nun ne okazis en la patrina lando de kapitalismo eble interalie pro tiaj belaj distraĵoj?