Thursday 15 December 2016

Naskiĝtago de Zamenhof

Ni festas la 157-an naskiĝtagon de la inicianto de nia kara lingvo Esperanto !





Monday 12 December 2016

Sanktaj klaŭsoj kurantaj

Almenaŭ 2200 kurantaj Sanktaj klaŭsoj je la dimanĉo matene estis tre feliĉa pri la vetero. Ankoraŭ la tutan tagon antaŭe pli-malpli pluvis. Ĉar en Britio la vetero estas preskaŭ ne prediktebla, ili estis surprizitaj, kiam jam frue la suno aperis por la planita amsa evento en la urbocentro. Jam de kelkaj jaroj miloj da homoj renkontiĝas por kuri plenvestite en ruĝblankaj kostumoj por bona kaŭzo. Estas iniciato de la Helen & Douglas House, oksforda karitata organizo, kiu prizorgas serioze malsanajn infanojn kaj junulojn en siaj lastaj vivjaroj. Tiu, nun jam tradicia kurado (10-a jubileo) estas ege ŝatata ŝanco por fari ion bonan por aliaj homoj kaj aliflanke ankaŭ por si mem. La partoprenantoj finance kontribuas al la subteno de hospico. Kaj estas tre majosa afero kuri en granda gaja komunumo. Efektive estas familia evento, kaj eĉ malgrandaj infanoj povas atingi la celon post kiam ili kompletis tri kaj duonon da kilometroj.



Friday 2 December 2016

Aĉetu, aĉetu, aĉetu !

Nu, la konstruado rapidegas- mi devas ion skribi pri la nova butikcentro antaŭ ol ĝi estos plenkonstruita. Malantaŭ la facado sube en la bildo troviĝas granda konstruada areo, la plej granda konstrua loko en nia regiono. Estos centro en la centro tiu nova afero. Efektive ne estas tutnova, jam en la sepdekaj jaroj malfermis tie granda moderna butikcentro. Dum la jaroj ĝi estis eluzita, kaj laŭ la konata kapitalisma slogano "Kresku aŭ cedu" la nova estos grandega. Jam kelkaj homoj timas, ke ĝi altiros tro da potencialaj klientoj, kiuj kutime butikumadas en plej malgrandaj vendejoj urbcentre.
La reevoluado de tiu loko komenciĝis pasintjare kaj finiĝos je la fino de la venonta jaro. Pli ol 100 vendejoj tiam troviĝos tie, ekz grandaj famuloj, kiel Hugo Boss, Tedd Baker aŭ Calvin Klein. Estos ankaŭ 25 restoracioj kaj kafejoj; kinejo kaj sur la tegmento teraso kun vido al la famaj oksfordaj spajroj.
Kalkulitaj por tiu entrepreno estas entute 440 milionoj da britaj pundoj.




Tuesday 15 November 2016

Forpasis Kate Hall




Hieraŭ matene forpasis mia kara amikino Kate Hall en hejmo por olduloj en Stone-Aylesbury, vilaĝo en Oxfordshire. De ŝia nevino mi eksciis, ke Kate forpasis pace dormante en sia lito.
Ankoraŭ je la pasinta semajnfino mi estis ĉe ŝi. Kate jam ne plu povis forlasi la liton kaj paroli. La komunikado inter ni estis skribe kaj poste ŝi jam estis tro laca, do mi plejparte sidis ĉe la litoflanko.

La nomo de la blogo ja estas oxfordesperanto, do me devas skribi pri Kate, ĉar sen ŝi mia blogado neniam okazis.
Kate mi renkontis antaŭ 7 jaroj, kiam mi interesiĝis pri la internacia lingvo. La kontakton organizis Marjorie Boulton, la alia nura esperantisto en Oksfordo. Marjorie tiutempe mem ne tre bonfartis, do mi plejparte renkontiĝis kun Kate. Mi jam eklernis Esperanton per la interreta platformo LERNU, tamen niaj semajnaj renkontiĝoj fariĝis tre fruktodonaj kaj multege helpis min kompreni Esperanton kaj kies historion.

Iam Kate laboris kiel profesoro, instruinta la francan literaturon. Ŝi estis la plej perfekta intruisto imagebla. Kiam ni renkontiĝis ŝi ja estis pli ol okdek. Preskaŭ neniam ŝi enlasis en nia Esperanto-konversacio la anglan, kaj eĉ jam loĝanta en hejmo por olduloj, Kate insistis, ke mi vizitante ŝin ĉiam kunprenu novan Esperanto-artikolon, kiun ni kune priparolu. Mi lernis multe de ŝi, kaj ne nur koncerne la lingvon. Kiel ĉe ĉiuj bonaj instruistoj oni lernas de la sinteno kaj karaktero de la instruisto ege multe, kaj ofte tiu influo havas vivlongan rezulton. Kate estis vera sinjorino, kiu nur hezite parolis pri si mem kaj kiam aliaj homoj estis rigarditaj, nur pozitivajn aferojn ŝi esprimis. Kompreneble Kate ege ŝatis librojn kaj ŝi donis multajn valorajn ideojn por mia legado kaj niaj diskutoj.

Malpli konata ol ŝia kontribo en la kampo de la franca lingvo, por kiu ŝi ricevis medalon de la franca registaro, kaj ŝia kontribuo en la Esperanta komunumo estas ŝiaj poemoj en la angla.

Jen unu el miaj plej favoraj:


For an Art Class

Those whose hands obey their mind
Make shapes to show me what they find.
I whose mind works with words
Send messages like flying birds,
Birds with breasts and crests of fire,
Not to order, not to bind,
Only in hope they may inspire
Those whose hands obey their mind.

Kion vi posedis, vi scias, se vi perdis ĝin ! Tiel vere, mi pensis en la lastaj tagoj. Tamen Kate jam estas vojaĝanta al novaj regionoj, espereble plej agrablaj...

Sunday 23 October 2016

Solvi la loĝejan problemon



Antaŭ ne longe mi jam verkis atikolon pri la loĝeja situacio en nia urbo. Efektive ne estas nur problemo de Oksfordo, tamen Oksfordo elstaras kiel finance plej malhavigebla urbo tutbritie. Ne mirigas do, ke ĵus okazis duon fojon publika evento, koncerne tian malagrablan situacion. Ĉi-semajnfino (efektive dum tri tagoj) House of the Commons (Domo de Komunaĵo) invitis en la medodista preĝejo/ Cowley Road por priparoli la radikajn kaŭzojn de tiu ĉi problemo. Domo de Komunaĵo estas socia platformo organizitaj de membroj de Transition by Design (Transiro per Dezajno) kunlabore kun civitanoj, aktivuloj kaj profesiaj loĝejofakuloj.

La programo estis plene pakita per kontribuoj diversflankaj, de akademiaj prelegoj al dividitaj spertoj de aktivuloj, kiuj batalas por ĝustaj vivkondicioj por ĉiuj homoj de nia urbo, aŭ de grupoj, kiuj subtenas azilantojn aŭ senhejmulojn.
Kompreneble ankaŭ Brexit estis temo, kaj la ekonomia situacio post la eliĝo de Britio el la Eŭropa Unio. La brita pundo jam rimarkinde malvaloriĝis. De profesoro D. Dorling de nia universitato ni eksciis, ke klare montriĝas malgrandiĝo de loĝejaj prezoj. Estus nur demando de tempo, ĝis la tielnomata "doma bobelo" krevas, eĉ se la ĉefaj gazetoj ankoraŭ nenion pri tio raportas.
Nu, restas la demando, ĉu tio signifas ion pozitivan aŭ eble katastrofan por la socio entute. Eble homoj, aparte de la meza tavolo, denove povos havigi al si loĝejojn, kiuj estas pageblaj. Aliflanke subita kolapso de loĝejmerkato povus rompi la tutan britan ekonomion, ĉar propraĵo de grundo/ loĝejo hodiaŭ ja estas la spino de la angla ekonomio.
Apud plejparte pritraktataj aferoj  teoriaj oni ankaŭ povis praktike agadi, ekz. partopreni en diversaj laborprojektoj, kiel alternativa konstruado (kanabo) aŭ solarmoduloj. Ankaŭ muzikaj kaj teatraj amuzaĵoj estis ofertitaj. Kompreneble bongusta manĝaĵo kaj frandaĵoj ne mankis, danke al teamo de voluntuloj.

La loĝeja afero ne estas solvita ĉi=semajne, tamen grava publika paŝo en la ĝustan direkton estis farita.

Thursday 6 October 2016

Pro libroj ?

Oksfordo- urbo de libroj, tio estis mia unua impreso, kiam mi antaŭ multaj jaroj promenis la unuan fojon tra la vespera urbocentro. Libroj ĉie, en butikaj fenestroj, en privataj salonoj kaj en lumigitaj fenestroj de la universitataj kolegioj. Pli poste mi malkovris la netakseblan riĉecon, kvalitan kaj kvantan de la bibliotekoj ĉi tie. Aldone, en diversaj karitato-vendejoj abundas plejdiversaj libroj, kiuj permesis rekoni tre bone, kia edukada nivelo regas en tiu urbo.

Jen bedaŭrinde malhela flanko de la sama afero.

Hodiaŭ mi legis la ĉefan titolon en tagĵurnalo: Malofta-libro vendisto estis mortigita pro £ 50.00 unua eldono-libroAdrian Greenwood estis murdita printempe ĉi tiun jaron en sia hejmo per multnombraj ponardopikoj. Mi ankoraŭ memoras, ke tiam la domo dum semajnoj estis enketita de polico. La murdinto fine estis trovita kaj nun staras antaŭ tribunalo; estas 50 jara viro, kiu estis en bezono de mono. En lia apartamento oni trovis interalie liston kun nomoj de 14 aliaj riĉuloj- potencialaj viktimoj.
La viktimo faris sukcesan komercon per libroj-efektive nemateria, spirita afero- kaj la kriminto fariĝis murdinto, ĉar li volis riĉigi sin je tiuj.

Kia malĝoja historio el la urbo de libroj.







Wednesday 28 September 2016

Aston's Eyot- sovaĝa oazo en la urbo

Lastsemajnfine mi kaptis ŝancon pli bone konatiĝi kun parto de nia urbo, kiun mi ĝis nun nur iom konis. Nome Aston's Eyot, malgranda freŝverda loko. Ĝi lokas ĉefe ĉe la rivero Temizo kaj bordas kiel insulo je kanaleto de rivero Cherwell. La nomo Eyot devenas de la oldangla vorto por insulo. Aston's  Eyot konsistas el proksimume 30 akroj da tereno kaj apartenas al la universitata kolegio Christ Church. Sed nuntempe ĝi estas pruntedonita al loka asocio por prizorgado kaj publika uzado.
Jen mia sperto.

Alirebla estas la loko de Iffley Road, OX4. Tiam, de la ĉefa vojo al la metalrubejo oni eniras malantaŭ ponto verdan spacon kun abundaj arbustaro kaj arboj. Sed evidente urtikoj superas. Je ilobudo maldekstre de la vojo kolektiĝis gruppo de homoj, precipe virinoj, ne plu junaj. Estas membroj de Amiko de Aston's Eyot, dediĉitaj uloj, kiu pli-malpli regule renkontiĝas por prizorgi tiun terenon. Mi ĵus alvenas por tielnomata laborfesteto. Por tio sufiĉas botoj, laborgantoj, kelkaj iloj kaj bonhumoro. Ĉi-foje ni marŝas al strio da novplantita arbustaro, kiu estas ĉirkaŭe enbarilita pro la sovaĝaj bestoj. La junaj plantoj devas esti liberigitaj de fiherboj.


La suno brilas kaj la laboro facile plaĉas al mi. Ĉi tie mi ekscias io pri la historio de la insulo, kiu estis iam malalta paŝtejo. Sed en la pasintaj ĉirkaŭ 150 jaroj ĝi estis uzita kiel publika rubejo. Tamen de tio oni povas ne plu vidi ion. Dika verdaĵo kovras la terenon. Regardinte la terenon pli funde, malsama nivela alteco estas rimarkinda, kaj surtere malgrandaj pecoj de maljuna rompita keramiko kuŝas ie. Ŝildoj atentigas vizitantojn, ke estas malpermesita elfosi ion ĉi tie. Sed niaj malgrandetej amikoj en la tero, la lumbrikoj faras tion por ni. Kelkaj homoj jam havas hejme sufiĉe grandan kolekton de vasoj, boteloj aŭ potetoj. Bonŝance mi trovis ĉirkaŭ 10 cm altan drogo-boteleton. Tute malrompita, sed mankis kovrileto.

La celo de la laborema grupo estas, ke tiu insulo restu protekta, ke havu abundajn diversecon, koncerne bestojn kaj plantojn, kaj ke ĝi samtempe restu loko por la komunumo, kie homoj povas vagi kun siaj hundoj, ĝuas la naturon aŭ kolektas sovaĝajn fruktojn.

Post la laboro je la budo teo kaj kuketo estas distribuitaj, kaj gaĵa etoso regas pro la laborrezulto. Mi estas invitita denove partopreni venontan fojon.







Kaj vi ankaŭ povus veni...
aŭ almenaŭ lasi komenton sub la artikolo.


Saturday 24 September 2016

Gratulon Oksfordo !

Bona novaĵo el Britio: Universitato Oksfordo nun atingis la unuan pozicion en la listo de elstaraj universitatoj tutmonde ! Laŭ Times Higher Education World University Ranking 2016/17 Universitato Oksfordo anstataŭigis usonan CIT. Estas la unua fojo, ke nia universitato estas nominita kiel plej bona edukada institucio. Kaj Britio sekvas Usono kun la nombro de plej multaj universitatoj en unuaj pozicioj, nome 32 el tute 200 pintaj lokoj.
Duonmil fremdlandaj studentoj studadas en Britio, kio montras, ke britaj universitatoj estas inter la plej ŝatataj kaj serĉataj en la mondo. Kompreneble internacia instruistaro grave kontribuas al la sukceso kaj bona reputicio de la universitato.
Ni esperas, ke Brexit ne rompas tiun rimarkindan rezulton.


Tamen mi ankaŭ esperas, ke tiu rezulto ne freneĝigas kelkajn membrojn en la universitato kaj, ke la distanco inter la mondfama universitao kaj la kutimaj civitanoj ne pligrandiĝas. Jam en la mezepoko terura batalo okazis inter membroj de la universitato kaj urbanoj. La diferencoj fine rezultis en preskaŭ 100 mortintoj. Hodiaŭ multaj civitanoj, kiuj ne estas legitaj al la universitato sentas sin kiel fremduloj en sia propra urbo. Por ĉiam pli kaj pli homoj la vivo en nia urbo iĝas nepagebla. Precipe la fantazie altaj prezoj por loĝejoj estas ege grava problemo, kiu nepre devas baldaŭ solvita.
Sed la malegaleco ankaŭ montriĝas en la universitato mem. Ene de ĝi ekzistas granda, ŝajne ne detruebla hirarĥio kaj rimarkinda diferencoj de salajroj. Granda regimento de superkvalifikitaj kaj subpagitaj sciencaj kunlaborantoj kaj instruistoj vagas en parttempaj pozicioj, havantaj nur limigitajn kontraktojn...
Moderna inovativa entrepreno ne devus esti feŭdale strukturita.

                                                       DOMINUS ILLUMINATIO MEA



Sunday 18 September 2016

Beleco estas en la okulo de la rigardanto

Kazem Hakimi mi konas de kelkaj jaroj. Ne tro ofte, tamen de tempo al tempo mi iras al la Fish and Chips, vendejo por la tipa brita manĝaĵo fiŝo kaj ĉipsoj, aĉetante iom de li. Estas lia vendejo. Ĝi troviĝas en la ege okupita strato Iffley Road en orienta Oksfordo. Ne estas tre granda, ĝuste suffiĉe por prepari manĝon kaj stoki kelkajn aferojn. Ekzistas iom da spaco por la klientaro, koloraj afiĉoj belas la murojn.

Kazem estas la plej agrabla vendisto, kiun mi konas en la kvartalo. Ĉiam li demandas siajn aĉetantojn pri ilia bonstato kaj familio; li volonte instigas konversacion, kaj kompreneble servas per rapideco kaj kvalito - kaj tio ekde preskaŭ 30 jaroj. Li devenas originale el Irano.

De iu amiko mi eksciis, ke li ankaŭ estas bona fotisto, kiu je bonŝanco fotadas siajn aĉetantojn.
Li ne bezonas multe da tempo por fari tion. Kazem ja nur momente povas interrompi sian laboron. Li kondukas klientojn malantaŭ la domo kaj lokas ilin antaŭ hela muro. Jen la studio. Kazem kutime faras unu aŭ du fotojn. Jam inter 300 kaj 400 bildoj tielmaniere estiĝis. Do bona kolekto de la kvartala loĝantaro. Multaj de personoj mi jam konas. Mi ŝatas la altan kvaliton de la fotoj. Kompreneble li usas bonan Nikon-kameraon, tamen la bildo estiĝas ja unue en la kapo de fotisto. La fotitaj homoj aperas belaj kaj indaj.
Kazem revas pri publikigita libro de siaj bildoj kaj planas ekspozicion por la venontan jaron.
Bedaŭrinde mi ne povas montri ĉi-loke sian imponan laboradon artistan, sed ŝajnis al mi ege grave almenaŭ paroli pri Kazem, la nekutima fiŝo kaj ĉipsoj-komercisto, kaj pri siaj rimarkindaj fotoj.

Espereble ni povas vidi liajn bildojn baldaŭ publike.






Tuesday 13 September 2016

Hospitalo kaj Kapelo de St. Bartolomeo

La publika evento "Malfermitaj Pordoj" ĉiujare donas bonan okazon viziti ŝatatajn jam konatajn lokojn aŭ ankoraŭ ne malkovritajn de vi urbajn atrakciojn. Ĉi-jare mi vizitis en la orienta urboparto la Hospitalo kaj Kapelo de St. Bartolomeo.

Oni povus preskaŭ maltrafi la mallarĝan vojeton, kiu forkondukiĝas de la ege okupita Cowley Road al la kapelo, se ne markus tiun lokon granda olda kverko. Jam post nur kelkaj paŝoj oni troviĝas en pejzaĝa etoso; ambaŭflanke densa verdaĵo, malantaŭ heĝoj herbejoj kaj ĝardenoj. Sekvas kelkaj ĉarmaj dometoj tradiciaj, kaj fine la serĉata loko.
Malfermas belega trankvila tereno kun impona larĝflanka loĝejkonstruaĵo kaj la simpla preĝejo, kiu iom similas grenejon, se oni ne remarkus la gotikajn fenestrojn. Ĉio enmetita en abunda verdaĵo kun fruktarboj, kies fruktoj tre allogas. Vere tre speciala loko.

La historio de la hospitalo rekondukas nin al la mezepoko. Ĝi estis fondita de la angla reĝo Henri la 1a. en la jaro 1126 kiel hejmo por lepruloj. Tiam la loko troviĝis mejlo for de la urbaj muroj, do sufiĉe sekura por la oksfordaj civitanoj. Laŭdokumente 12 malsanuloj loĝis ĉi tie.
En 1329 reĝo Edward la 3a transdonis la malsanulejo al la universitata kolegio Oriel. Estis tempo en kiu la pesto ravis la urbon. For de la urbo kelegianoj trovis ripozejo, Tiam la konstruaĵo estis uzita kiel hejmo por malriĉuloj kiuj ricevis manĝaĵon kaj iom da mono por komuna laboro. Ekzistis ankaŭ spirita prizorgado. Kapelano ĉeestis, kaj la maljuna malgranda kapelo estis rekonstruita. En Civila Milito la konstruejoj servis kiel loĝejo por soldatoj. Sekvis 200 jaroj de malprizorgado de ili. La domo eĉ servis kiel drinkejo. Nur komence de la 20a jarcento ambaŭ konstruaĵoj estis donitaj al la loka preĝeja komunumo. La urbo intertempe pligrandiĝiĝis tiel, ke nun tiu loko estis parto de Oksfordo.

Hodiaŭ la domo kun nova facado el la 17a jarcento estas uzita kiel loĝejo (publike ne vizitinda) kaj la preĝejo por preĝejaj servicoj, muzikaj eventoj kaj ekspozicioj. La interno de ĝi estas tre spareme aranĝita, tamen la spaco havas iom da sakrala etoso.
Vizito de ĉi tiu loko ĉiukaze valoras.




Saturday 23 July 2016

Penrosa Desegnaĵo

Matematiko estas fascina afero. En la 21-a jarcento ĝi estas la spino de la aplikitaj sciencoj, ĉu en medicino, spacaj vojaĝoj aŭ en konstruado. Min mem allogas ĝia interna efektive videbla beleco, kiu jam de pratempo iel ensorĉis homojn tutmonde. Post komenca nekonscia perceptado de tia beleco homoj scivolis kompreni la internajn strukturojn de ĝi kaj uzi ilin en arto, simbolismo aŭ konstruado.

En Oksfordo en la nova Matematika Instituto (Andrew Wiles konstruaĵo) ekzistas multaj ekzemploj de videbligita matematiko. Eble la plej bela ekzemplo estas la tiel nomata Penrosa kahelaro rekte antaŭ la nova konstruaĵo. Enirante la instituton ne eviteblas rimarki ĝin.


Unuavide la desegnaĵo ne ŝajnas aparte speciala, tamen  kiam oni iom meditas pri tio, la interna beleco de la dezajno aperas. Jen du tavoloj de geometriaj ŝablonoj kuŝas unu super la alia, kaj kune formas senfinan, senperiodan desegnaĵon. Por la tutaĵo nur du malsamaj kaheloj estas uzitaj.  Oni povas konstrui Penrosa kahelaron tiel, ke ĝi prezentas kaj reflektan simetrion kaj kvinoblan turnan simetrion.


Elpensis tiajn kaĥelarojn la brita matematikisto, fizikisto kaj profesoro de la instituto Roger Penrose kune kun Robert Ammann dum la 1970-aj jaroj. Interese, ke ili per kalkulado kaj analizo venis al tiu bela dezajno. Unue oni konsideris tian neperiodan kahelaron kiel matematikan ludadon, sed poste estis malkovrita, ke efektive ekzistas tiaj strukturoj en la naturo en tiel nomataj Ŝajnaj Kristaloj (angl. Quasicristals). Por la kahelaro antaŭ la Matematika Instituto Penrose dezajnis tiun apartan desegnaĵo nur en 2012. Eble ĉe la enmetitaj metalaj strioj, kiuj formas la supran ŝablonon li estis inspirita de la fenestra dezajno troviĝanta nur kelkajn paŝojn for de la instituto en la mezepoka preĝejo St.Luke.


Similan dezajnan rezulton (kahelaro) kun senlima nerepetiĝada strukturo oni atingis en Persio jam en la 15-a jarcento. La islama arkitekturo ja famas pro sia kompleksa ornamaĵo. Ĉu ĝiaj kreintoj tutkomprenis la matematikan fenomenon ene de la dezajno?






Tuesday 19 July 2016

Trident

Ĵus pasis somera festo en la Florence- Parko. Aperis budoj kaj standoj muzikaj, artaj kaj manĝaj por plezurigi la gastojn. Bona etoso regis, eĉ kiam la vetero iom kapriolis. Tiu parko estas ja unu el la plej ŝatataj en la urbo, eĉ senfestivale.

Je la okzidentflanka eniro de la parko ĉe malgranda ĉeriza arbo je la trunko staras de kelkaj tagoj nigra tabulo kun flava skribaĵo. Legeblas:

NE PLU NUKLEAJ ARMILOJ DE BURGFIELD
(40 MILES SUDE DE OKSFORDO)
HALT  TRIDENT ! 

Tio ja bezonas iom da klarigo.

Unue, sur grundo antaŭ la arbo troviĝas tabuleto kiu atentigas pri la nuklea bombado de Japanio en 1945. Ĝi estis metita tien de CND al datreveno de Hiroŝimo- bombado, kiam oni plantis tiun arbeton (vidu la malfruan artikolon tiurelate).

Ne tro malproxime de Oksfordo en Burghfield troviĝas- tion certe la plejmulto de britaj civitanoj ne scias- la fabrikego por nukleaj armiloj, nome AWE (Atomaj Armiloj Establaĵo). Tie estas elpensitaj kaj konstruitaj la plej novaj nukleaj armiloj, nome la tiel nomataj warheads Trident, uzataj je submarŝipoj.

Milito ja ekzistas ĉiam en la mediaj novaĵoj kaj plej ofte tro malproksima de ni, aŭ ie en la pasinteco, ke ni ne serioze pripensas tian aferon. Do kial ne uzu nukleajn armilojn eksterlande ? Tamen ĉiu de homfarita nuklea radio, egale kie ajn okazinta en la mondo, estas aldono al nia risko malsaniĝi kaj finfine perei kiel specio. Ĉu akzepti tion?
Junio estis agada monato de diversaj kontraŭ- atomaj grupoj, kiuj protestis interalie antaŭ la nuklea fabriko en Burghfield, observataj de ĵurnalistoj kaj policianoj. La civitana iniciativo Trident- Ploughshares (plugilo) protestis per direktaj interrompo- agadoj; ĝiaj membroj blokis la aliro-vojojn de la fabriko. Ili kuŝis survoje kun kunligitaj brakoj, ke neniuj aŭtomobiloj povu trapasi.


Malluma tago en la brita historio

La brita registaro je la 18 a julio plejvoĉe votis, ke ĝi renovigos la Trident- programon per miliardoj da sterlingaj pundoj. La ĉefministrino de Britio ĵus elektita Therasa May respondis al parlamenta demando, ĉu ŝi pretus puŝi botonon por eki nuklean armilon, eĉ se 100 000 homoj estus mortigitaj, per senhezita JES. Por ŝi temas pri malinstigilo. "Niaj malamikoj bezonas scii, ke ni pretus (uzi ĝin) se necese." Jen denove apliko de lingvo de la Malvarma Milito.

Kaj certe plia ĉerka najlo por la homaro farita sur malgranda insulo kun grandaj ambicioj en la vasta atlantiko.



Sunday 10 July 2016

Elefantazio


En lando malvarmeta oni revas kelkfoje pri lokoj pli agrablaj !

Tiu ĉi farlandano troveblas en la Radcliffe Road nomero 5, orienta Oksfordo. Plezuro por la okuloj ĝi estas kaj verda hejmo por birdoj kaj bestetoj. Atesto pri kreemo kaj komprenemo de la homoj en la numero kvin. Aparte, ĉar pli kaj pli da antaŭdomaj ĝardenetoj en tiu parto de la urbo perdas sian verdaĵon por doni konkretan spacon por aŭtomobiloj.

Vivas la hejmaj ekzotoj !

Wednesday 29 June 2016

La posta tago

Stranga etoso regis en la urbo je la 24-a de junio, post la tago de brita referendumo pri forlaso de Eŭropa Unio aŭ resti en ĝi. La tuta urba centro ŝajnis iom malpli vigla, ekscita kiel kutime. La aero iel peziĝis.

La oksforda loĝantaro voĉdonis en la referendumo por restado (72,3 elcento).  Ĉie en Britio kampaniaj afiŝoj proaj aŭ kontraŭaj estis videblaj, sed en Oksfordo mi efektive nenie renkontis "eksteren"-signojn. Nur unu semajno antaŭ la referendum, kiam mi vojaĝis al iu ne tro malproksima vilaĝo, mi vidis tiajn stratflanke.

Do la rezultoj estis por multaj homoj ŝokitaj; ili reagis emocie ĉar iluzio rompiĝis kaj la espero, resti en la unio, estis forprenita.

Neniu jam scias, kio sekve okazos, kiam la rezulto estas oficialigita. Tiakaze Britio eble ŝrumpos kaj devas koncentriĝi plejparte pri siaj propraj problemoj abundaj.

.

Wednesday 8 June 2016

La mondo de Ŝekspiro

Kompreneble kun Universitato Oksfordo estante la dua plej bona tutmonde ne mirigas, ke ĉiam elstaraj ideoj kaj rezultoj aperas.

Al 400-a datreveno de la morto de Ŝekspiro interesa projekto de universitato kunlabore kun Folger Library Washington DC kaj Oxford English Dictionary estis anoncita. Ĝi nomiĝas "La mondo de Ŝekspiro" kaj celas al profunda esploro de la tempo de Ŝekspiro  (1564- 1616) pere de komuna kunlaboro intereta. La Folger- biblioteko posedas tre multajn originalajn dokumentojn el tiu tempo, kiuj ĝis nun ne estas rete alireblaj pro manka transskribado. Oni nun proponas kunlaboradon al tutmondaj volontuloj, kiuj interesiĝas pri tiu afero. Do poste la fakuloj havos aliron al abundaj dokumentoj pli facile, kaj fine ni ĉiuj profitos de tio.

Temas pri leteroj, libroj aŭ ĉiutagaj dokumentoj de ĉiuj tavoloj de socio, de vendisto ĝis reĝo. Ja estas interesa studi la vivon de frua Anglio. Kion homoj manĝis, kion ili surhavis, kaj kiaj aferoj maltrankviligis ilin? Kio estis la varmegaj temoj de klaĉoj? Kion ili faris por amuzado? Kion ili legis kaj kiamaniere ili vojaĝis?

La partoprenantoj estas invititaj transskribi aŭ tutajn paĝojn aŭ nur kelkajn frazojn laŭ ilia gusto kaj povo. Por tio speciala rekono- helpilo estas provizita. Dum tia laboro la partoprenantoj renkontos vortojn, kiuj ankoraŭ ne estas parto de la oficiala oksforda angla vortaro. Faka teamo tiam decidas, ĉu la detektitaj vortoj estiĝas parto de ĝi.

La retpaĝaro de la projekto enhavas ankaŭ blogon, en kiu ebligas diskuti problemojn koncerne la eltrovojn aŭ simple babili pri kuiradaj ideoj el oldaj receptolibroj, kuracilaj konsiloj ktp. Nu, kunlaboru.








Wednesday 1 June 2016

Fajna arto multekosta

De kelke da jaroj ekzistas urbocentre en la High Street privata artgalerio de Aidan Meller. Tie estas ekspoziciataj kaj vendataj Moderna Arto kaj nuntempa. Jam videblis verkoj de Miro, Picasso, Dali aŭ Chagall. Meller entreprenas ankoraŭ aliajn galeriojn en Oksfordo kaj Londono. Ŝajnas esti valora afero.

Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis en la galeria fenestro solan malgrandan bildon tenitan per simpla kadro. Estas fajna originala desegnaĵo de malkonata artisto, portreto majstre farita per buntaj krajonoj, verŝajne pastelaj. Temas pri trankvila iom melankolia portreto de Julia Prinsip Duckworth Stephen, patrino de Virĝina Woolf. Pro sia beleco ŝi estis iam ŝatata modelo en artistaj cirkloj, jen kaptita kiel iom plimaturiĝa virino.

La artisto, kiu nur per signatumo J.S. konatiĝas, apartenas al la tielnomata Skolo de Prerafaelitoj, grupo, kiu alternative kontraŭstaris la Akademion de Reĝa Arto. Por tiuj artistoj kaj la ĉefaj teoriistoj de la grupo, kiel William Morris kaj John Ruskin, arto estu socia fenomeno. Ili kredis je arto por ĉiuj, sendepende de klaso, eduko aŭ riĉeco, do iom utopia ideo.

Jen la ligilo al la nuntempo. Tiu ĉi modesta desegnaĵo estas nun ofertita je la prezo de 25 mil pundoj. Arto por ĉiuj en la patrina lando de kapitalismo?
Jes ja, ekzemple en la Ashmolean- Muzeo aŭ Muzeo de Moderna Arto, sed kelkaj peco de fajna arto en la urbo estas ne por ĉiuuloj kiel mi kaj vi.

Kiom longe la bildo estos videbla, studebla de la strato, antaŭ ol ĝi malaperas en privatan loĝĉambron de iu riĉulo?  


Sunday 15 May 2016

Kurado por bona celo

Jam de kelke da tempo komuna kurado, kiel ekzemple Maratono, ne plu estas socia randfenomeno. Ne, amasa kurado nuntage estas normala sportevento. Do de tempo al tempo kelkaj ĉefurbaj stratoj estas ekskluzive reservitaj por kurantoj, kaj ekscita kaj gaĵa etoso kuŝas en la oksforda aero.

Hodiaŭ iom pli ol kvar mil kurantoj amasiĝis en la Universitata Parko por kompletigi la dek kilometrojn longan kuradon, tielnomatan Town and Gown (tradicia loka esprimo koncerne la universitatan kaj neuniversitatan loĝantaron). Tiu evento estis organizita de iu granda bonfarada organizo, kiu ankaŭ ebligas al malgrandaj similaj organizoj partopreni. La ideo estas, enspezi monon per kurado, pli ĝuste partoprenanto sciigas pri sia agado al siaj familianoj, amikoj aŭ gekolegoj, kiuj tiam finance kontribu al la bona celo.

Kiel vizitanto mi ĉeestis matene la kuradon, ĉar familiano kaj amikoj partoprenis tiun eventon. Ilia celo estas, subteni patrinon suferantan je kaptumoro. Ŝi estas patrino de du el la cirklo de niaj lernejaj infanoj. Partoprenis kurante en malgranda subtena grupo la edzo de koncerna virino kaj naŭ aliaj virinoj kaj unu paro de klaskameradaj gepatroj. Eĉ la estrino de la lernejo kunkuris. Ĉapelo, ĉapelo !

Bone, la vetero estis je nia flanko, kia ne ĉiam estas garantiita en Anglujo. Antaŭ la kuradkomenco renkontiĝis amikoj, konatuloj kaj infanoj. Je la deka komenciĝis la kurado kaj en gaja kaj ekscita etoso la sporta amaso ekmoviĝis. Ni staris apudstrate por ke ni ekpeli la kurantojn per gaja kaj kuraĝiga kriado. Por la infanoj, kiuj aparte ŝatis tian agadon, ekaperis de tempo al tempo ĝojaj karakteroj en komikaj kostumoj. Tempo rapide pasis kaj unu horo ŝajnis mallonga, kiam la plej kurantoj de nia grupo revenis. Ho, ĉiuj iom elĉerpite, sed senvunde atingis la finon kun sento de ĝojo kaj kontento pri la rezulto.

Poste ni ĉiuj estis invitataj hejmen de unu partoprenanto por festi tiun eventon. Oni dorlotis nin donaceme kaj la lerneja kamaradoj ŝatis tion same kiel sian komunan ludon. Iu anoncis, ke entute preskaŭ dek mil pundoj estis donacitaj por la koncerna bonfarada organizo. Tiu ĉi sumo instigis unu el la amikojn, doni la mankantajn 15 pundojn, por ke la rezulto estiĝas plena. Kia sukceso ! Kaj tio ja signifas, ke profitas de tio nia brava amikino.




Wednesday 11 May 2016

Oxford Mini

xxx

En blogo pri Oksfordo kompreneble ne devas manki artikolo koncerne aŭtomobilojn produktitajn en fabriko, kiu jam pli ol cent jarojn stampas la historion de nia urbo. La aŭtomobila produktado ĉi tie estas kiel kontraŭpezo al la intelekta graveco de la tradicia universitato.
Hodiaŭ, pensante pri tio, mi hazarde renkontis en mia kvartalo olda modelo, Morris Minor.
Jen la nomo, kiu gvidas nin al la fondinto de la aŭtomobila entrepreno, nome William Morris. Ne temas pri William Morris, la fama artisto kaj verkisto, kiu ankaŭ postlasis multajn spurojn ĉi tie.

En antaŭa artikolo mi ja skribis pri la alia, la sporta bicikla ŝatulo kaj juna entreprenisto. Tiu ĉi Morris, sukcesinte en bicikla konstruado kaj komerco jam frue komprenis, ke la futuro de la homa moviĝemo kuŝas en aŭtomobila movado. Do en 1913 li fondis “Morris Motors”, konstruejo, en kiu en la unua jaro 100 laboristoj produktis jam 1300 aŭtomobilojn. Kvankam li estis unu el 100 aŭtofabrikistoj en Britio, lia entrepreno estis la plej sukcesa kaj daŭre kreskis. Tamen la urba kaj universitata administrcio kontraŭstaris plian ekspansion de Morris Motors en Oksfordo. Sed la historio havis aliajn planojn. Aparte post la dua mondmilito la demanda al Morris-modelojĉiam kreskis. Intertempe William Morris estiĝis riĉa kaj influpova gravulo en la urbo kiu finfine venkis. En 1961 rolis la milionan veturilon el la fabriko. Estis Morris Minor, ĝuste tiu marko, kiun mi vidis surstrate. Meze de la 70-aj jaroj duono de la loĝantaro laboris ĉe Morris Motors. Sed tiam komenciĝis malkreskado de produktado kaj pro naciaj kaj internaciaj ekonomiaj problemoj daŭre malboniĝis la afero, ke oni eĉ pripensis ĉesigi la produktadon kvankam la Mini- modelo kelktempe furoris.

Sed en 1994 la iama malamiko de Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, venis en formo de moderna aŭtomobilkonzerno BMW por savi la malsanan anglan entreprenon. Ĝi investis 280 milionojn pundojn en la oksforda fabriko kaj jam en 2001 la unua nova Mini aperis sur la merkato. Intertempe kvin modeloj estas enkondukitaj kaj tutmonde kreskas la demando por ili. Ĉefa importpartnero estas Usono. Ĉiujare 170 000 aŭtomobiloj rulas el la fabriko. Kvar mil laborantoj kune kun la robotoj skribas la sukcesa rakonto- almenaŭ ĝis nun.





Monday 25 April 2016

Al Tago de la Tero



La Florence- Parko, unu el multaj enurbaj verdaj spacoj, estas bona loko por reviviĝi. Ĉiuj sezonoj donas specialajn vidindaĵojn, belajn kaj ofte surprizitajn.

Plaĉas al mi vidi la unuajn florojn en la arbetaro kaj en la arboj post la iom griza vintro. Sed unu ekflorantan arbon ĉi tie mi ĉiam rigardas kun aparta atento. Temas pri malgranda ĉerizoarbo proksime de la sudflanka parkeniro. Ĝi estas severe damaĝita, verŝajne junaĝe je la suba parto de la trunko. Rigardante tiun parton de la arbeto, oni povas vidi, ke jam montriĝas la interna ligno, kaj ke ĝi ŝajnas mortinta kaj de insektoj tramanĝataj. Sed la ŝelo ĉirkaŭanta la vundon aspektas ne malbone, kvazaŭ la arbo provu fermi la lezon.


En malfrua aŭtuno kaj vintro tiu ĉeriza arbo, staranta iom malrekta ĉe la vojo, aspektas tiom malforta kaj kompatinda, ke mi jam demandis al mi, ĉu ĝi pluan jaron postvivos. Kaj printempe denove la malbeluleto ekfloras, kaj ŝajne eĉ pli forte ol en la pasinta jaro; ĝi estas transformita al blanka bukedo, en kiu abeloj kaj burdoj gaje ĉirkaŭzumadas.

Ja estas aparta arbo. Ĝi estis plantita en 1999 de oksforda societo kontraŭstaranta nuklean minacon. Antaŭ la arbo troviĝas tableto kun enskribo koncerne Hiroŝimon kaj la esperon ke ne okazas alia nuklea katastrofo.
Intertempe pli kaj pli da nukleaj armiloj pretigas por nia plena detruo kaj eĉ la tiel nomata paca nuklea energiouzado montris post Tŝernobilo sian ombran flankon denove en Japanio je la Fokuŝima katastrofo.

Por mi la kripligita arbo en Florence Parko staras kiel simbolo por nia tuta tero, serioze vundita kaj tamen ankoraŭ vivanta. Estas admono por ke ni atentu pri tiu delikata estaĵo.



Majo de 2an 2016

Kiel bona aŭguro, hodiaŭ alvenis svarmo da abeloj en tiu aparta arbeto ! Tre plaĉis al mi tiu vidindaĵo. Mi alvokis la Natura- Abeloj- Societo-on, kaj nelonge poste paro da abelistoj venis por prizorgi ĝin kaj informis min iom pri la abela afero.

Poste hejme mi konversaciis kun la estro de la asocio kaj estis tre surprizita, kiam mi eksciis, ke li nomiĝas Honigmann, kiu estas en la germana Mieloviro. Nomen est omen.



                                  Foto: Abelisto Brian Fiddian, Oksfordo


Friday 8 April 2016

Bardo Neo

Estis jam iom malfrue kaj la ĉefaj vendejstratoj ne plu estis ŝtopitaj de amaso da vizitantoj kaj lokaj homoj, kiam min allogis kaptinta muziko. Mi devis halti kaj atente aŭskulti. Mi vidis viron, kiu sidis kun gitaro surstrate antaŭ jam fermita vendejo. Plaĉis al mi lia mola kaj plena kantado. Li aperinte ne estis unu el tiuj fimuzikantoj, kiu ĉefe celas al monero. Ne, li efektive estas Bardo, unu el la longa tradicio de subĉielaj muzikantoj, kiuj ne povas alie ol muzikeme rakonti pri la vivo.
Ni iom interparolis kaj mi plu aŭskultis lin kanti.

Do, jen Neo, kiel li nomiĝas.
Li estas senhejma homo kreskinta en nia urbo. Sed libervole li rezignis pri fiksa loĝejo ekde li estis junulo.
Mi demandis al li, ĉu li jam ludis en trinkejo kiel kutimas ĉi tie. Iom konfuzita li respondis, ke li nur de kelkaj monatoj ludas la gitaron. Ĉu vere?, mi min demandis. Li sonis laŭ mi kiel profesia kantisto. Liaj kantoj temas pri la vivo surstrate, observoj en la socio kaj kompreneble pri amo ("Vi estas la foto en la albumo de mia menso...")

Nu, intertempe li efektive ludis en diversaj lokoj. Iu gravuleto rekonis lian talenton kaj kun la helpo de Oksforda senhejmo- projekto li jam ekaperis en la interreto per sia propra kanalo. Kaj eble pli mirinda, Neo ĵus preparis sian unuan KD-on. Oni donis al li senpagan tempon en muzikstudio por registri. Kiam li sukcesas, li intencas uzi la enspezojn por fonduso, kiu ebligas akiri pecon da lando por senhejmuloj. Ekzistas ja multnombraj homoj surstrate, kiuj prefere loĝus en propra loĝejo. Por tiuj homoj tia loko povus esti restaĵo dum kelke da tempo ĝis ili denove trovas daŭran loĝejon.
Spite, ke la urba administracio provizas noktan ŝirmejon, senhejmuloj pro diversaj kialoj ofte preferas ne uzi tian.

Esperas mi, ke li daŭre bonfartas kaj liaj revoj efektiviĝas.




Thursday 24 March 2016

Manĝebla plago en Tamizo


Depende de vetero oni povas observi multe da fiŝkaptistoj je la riverbordoj de Tamizo. Plejparte temas pri hobiaj fiŝkaptistoj, kiuj ĝuas sian trankvilan okupadon ĉe la akvo. Abundas ja ĉiuj ajn specioj da fiŝoj, pli ĝuste 125. Inter ili ekz. troviĝas truto, flundro, savaĝa salmono kaj eglefino, kaj ekde kelkaj jaroj ankaŭ nove enkondukitaj fiŝoj kiel ekz. gobio aŭ perĉo. Do la rivero, kiu en 1957 estis biologie morta, nun estas pli pura ol ĝi estis antaŭ du cent jaroj. 200 profesiaj fiŝkaptadaj boatoj regule laboras tie, kaptantaj amason da fiŝoj kaj ankaŭ kankroj. Oni parolas pri ekologia sukcesrakonto.

Tamen en la Tamizo io ankoraŭ ne estas tute en ordo. En la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento pro komercaj kialoj estis enkondukita nova speco da kankro en Britio, nome la Amerikana signala kankro (Pacifastacus leniusculus). Ĝi promesis grandan eksportan sukceson pere de kultivado.

Tiu novalveninto bedaŭrinde ne nur portis la supozotan profiton sed ankaŭ fungan malsanon, la tiel nomata kankra pesto, kiu ne damaĝas ĝin mem sed estas severa minaco por la hejma Blanka ungega kankro (Austropotamobius pallipes). La amerikana kankro ekde tiam bone disvastiĝis, gustumante interalie malgrandajn fiŝojn kaj fiŝovojn. Ĝi ne sole estis problemo por la nun preskaŭ malaperinta hejma kankra populacio, sed ĝi ankaŭ ege danĝerigas riverajn bordojn per subfosintaj tuneloj, kiu kaŭzas ekonomian malgajnon. En 2011 la brita rivera oficejo (British Waterways) komencis £ 250,000-projekton por protekti riverbordojn per plasto por haltigi la kolapson de kanal- kaj riverflankoj. Komuna agado necesis.

Privata iniciativo de Bob Ring en 2010 furoris, kiam li anoncis publikajn amasajn agadojn por reduki la nun malakceptitan importaĵon pere de komuna prenado kaj fina manĝado. Li kreis moveblan kafejon, en kiu li kune kun artistoj atentas pri la media problemo dum estas ofertitaj bongustaj pladoj da kankro. Kankrobob vaste enkondukis kankron kiel bongustan manĝaĵon en la brita kuirejo, ke nun la demando por ĝi estas tre granda. Sed bedaŭrinde plejparte ĝi devenas el Ĉinio.

La fiŝkaptistoj Roger Sellar kaj Dahle Oram sole kaptis inter Oksfordo kaj Abbingtono en la pasinta jaro jam 7,2 tunojn da kankro kaj esperas ĉi jare ankoraŭ pligrandigi la kaptadon.
Kvankam nun la problemo estas sufiĉe konata, kaj de oficiala kaj privata flankoj traktataj, ŝajnas ke tamen la Amerikana signal kankro plue disvastiĝas.


Tuesday 22 March 2016

Ho ve, la prezoj de domoj !

Oksfordo estas tradicia, tre bela kaj vivanta urbo enligita en trankvila verda pejzaĝo. Kun pli ol 26% de la loĝantaro plentempaj studentoj kaj granda parto da altkvalitaj junaj profesiuloj, ne mankas je intelekta kapacito. Do la plej bona loĝloko, ĉu ne?
Tamen ne eblas por ĉiu trovi ĝustan kaj pageblan loĝejon aŭ domon en Oksfordo.
Hieraŭ oni povis ĵurnale ekscii, ke unuafoje la averaĝa domoprezo en Anglio kaj Kimrio nun atingis la markon de £ 300 000. Certe por makleristoj tiu estas bona novaĵo. Ili ĵus fiere anoncis, ke vendejas domo en nur sep tagoj.
Vere serioza problemo tutsocia evoluiĝas.

En Oksfordo dum la lastaj 10 jaroj domoprezoj kvaroblis, tiel ke nun estas pagita £ 327 000 por meza domo. La problemo de nia urbo estas, ke rapide kreskis la loĝantaro en la lastaj jaroj pro bona evoluo de scienca, teknologia kaj farmacia kampoj. Aliflanke en la urbo ne eblas plie konstrui novajn domojn pro manko de spaco. La lokaj aŭtoritatoj ĉirkaŭantaj Oksfordo ne ŝatas la pligrandiĝon de la urbo kaj malkonsentas pri nova doma konstruado en sia teritorio. Nun oni postulas de la registaro, ke ĝi devigas ilin konsenti.
Post St. Albans, London, Cambridge, Guildenford kaj Woking nuntempe Oksfordo havas la plej altajn domprezojn, sed kompare al la averaĝa enspezo de la loĝantaro (£ 27 000) nia urbo estas la plej nepagebla en Britio.

Jen nepre necesas ŝanĝo !
                                                         

Monday 14 March 2016

Pi-tago



Hodiaŭ estas la 14-a de marto 2016. Alie esprimata: 3-14-16. Jen la Pi-numero. la neracionala matematika konstanto, havanta proksimume la valoron de
\pi = 3{,}14159...
Do preskaŭ tie ! Bona okazo por celebri tiun tagon, kiel multaj homoj fari tion diversloke. 

Apenaŭ iu alia nombro tiom laborigis homojn en la homa historio kaj tiom fascinis ilin kiel \pi. Jam antaŭ grekaj matematikistoj oni serĉis la valoron de tiu misteroplena nombro, kaj kvankam la pritaksoj fariĝis ĉiam pli precizaj, la greka matematikisto Arkimedo en ĉ. 250 jaroj a.K. estis la unua, kiu sukcesis "bridi" tiun nombron. Sed la konata simbolo estis nur enkondukita en 1706 de la angla matematikisto William Jones. Kaj de tiam ni pli kaj pli alproksimiĝis al la reala cifero.
Per komputila kalkulado ni nun kapablas ankoraŭ kalkuli miliardojn pliajn ciferojn post la komo.

Estas ja sufiĉe konata por kia praktika uzado tiu abstrakta numero taŭgas. La lasta apliko de ĝi estis la uzado ĉe la eltrovo de Gravitaj Ondaj, jam antaŭdiritaj de Einstein. Bela koincidento, ke 3-14 ankaŭ estas la naskiĝtago de Einstein.

Sed kial tio ĉi rilatas al Oksfordo? Nu en la jaro 2004 impresa evento okazis en la Scienca Museo. Kompreneble estis la 14-a de marto. La tiama 31-jaraĝa brita Daniel Tammet publike antaŭ komisiono de fakuloj parkere recitis pli ol dudek mil (22.515) ciferojn post la komo. Por tiu nekredebla klopodo li bezonis kvar horojn kaj naŭ minutojn.

Kiamaniere homo kapablas fari tion? Tammet estas sciegul-simptomaruloj kun Asperger-Sindromo, kiu bonŝance evoluis neimageblan mensan forton. Pli nekutime, li ankaŭ posedas grandan kapablecon lerni lingvojn, kiel ekz la islanda en nur unu semajno.

Reen al la hodiaŭa Pi-tago. Tiu tradicio ekis en San Francisko en 1988. Kunlaborantoj de San Francisco Exploratorium, fascinitaj je la Pi-fenomeno, publike ĉirkaŭmarŝis rondajn enurbajn placojn kaj poste manĝis fruktan torton (angle pie). Ekde tiam ankaŭ pico aldoniĝis al la muzea menuo.

Do ni festu tiun tagon, celebru la fascinajn mensajn kapablojn kaj scivolemon de nia specio.


Saturday 12 March 2016

Ĉe la rivero

La rivera pado ĉe la Temizo estas tre ŝatata loko por la oksforda loĝantaro kaj ĝiaj gastoj, ĉu kiel ĉiutaga laborvojo, sporta trako aŭ libertempa promenadvojo. Je kelkaj partoj de la rivero la bordo estas uzata por ankri boatojn. Pli kaj pli homoj permanente vivas sur domboatoj kaj ofte sen permeso por staradi je iu loko. Tute absurda preza evoluo ĉiam kreskanta je la logeĵmarketo devigas homojn al vivo surboate. Por kelkaj homoj la paŝo al la boato signifas ankaŭ la forlaso de normalaj sociaj rilatoj.
En la lastaj jaroj homoj plendas pri neklektitaj boatoj kaj tute malpurigitaj lokoj ĉe la rivero. Rubo amasiĝas kaj el kelkaj boatoj eliĝas oleo aŭ aliaj kemikaĵoj. Ne malofte rilate al tiaj lokoj ebriuloj ĝenadas pasantojn, blokas la vojon ktp.

Tial nun la urba adminstracio preparas novan ordonon por sekurigi publikan spacon je la riveroj Temiszo, Cherwell kaj je la enurbaj kanaloj. Laŭ tio malsocia konduto estu tuj punita per £100 kaj pli grandaj aferoj estu persekutaj per ĝis £1000.

Nur kelkaj tagoj post la gazeta publikigo de tiu estonta ordono, domboaton ĉe ponto Abington Bridge tute elbruligis. Policistoj kaj fajrobrigardistoj tutage estis okupita solvi la bedaŭrindan aferon. Ĉu personoj ankaŭ suferis pro tio? Ankoraŭ du tagoj poste oni povis flari la oradaĉon de la forbrulaĵo.



Saturday 5 March 2016

Edible books- manĝeblaj libroj

Kiel kutime je la tutmonda Tago de la libro multaj aktivecoj okazis en nia urbo, ĉu en lernejoj, infanĝardenoj aŭ bibliotekoj kaj librovendejoj- ĉie renkontiĝis legemuloj.

Ĉi-jare aparta evento estis aldonita. En la scienca biblioteko (RSL) de Universitato Oksfordo estis organizita Manĝebla Libro Festivalo. Ne vere temas pri festivalo, eble iom grandscale, sed pri malgranda publika festeca okazaĵo, en kiu frandaĵoj, kreataj de uzantoj kaj kunlaborantoj de la biblioteko estis ekspoziciataj, priparolataj kaj fine fervore manĝataj.
En ĉambro multaj tabloj estis preparitaj per libroj kaj manĝajoj, plejparte kukoj. Vere kreemaj kaj tre belegaj artaĵoj estis prezentataj, kiuj montris rilaton al iu aparta libro. Premiitaj estis en kvin kategorioj:
Plej kreema, plej amuza, plej librosimila, plej bona leganto-kontribuo, kaj elekto de festivalaj
partoprenantoj.

La unuan premion ricevis kuka skulptaĵo pri la konata “Pinokjo” de Carlo Lorenzini.
La plej amuza kontribuaĵo estis malplena kuketo-biskvitejo, kiu rilatas al la plej vendita libro de Agatha Christi "Kaj tiam neniu".
Premion por la plej librosimila objekto gajnis bakaĵo koncerne la libron "Vojaĝo al la luno" de Jule Verne. Tiu kontribuo estis ankaŭ la plej pionira pro ĝia teknika apliko. Malantaŭ la libro troviĝis tre malgranda projekciilo, kiu ebligis rigardi al originala senvoĉa franca filmo (1902) koncerne la lunrakonton de Jule Verne.
La plej bona leganto-kontribuo estis bongusta kuko pri la infanolibro "La reto de Charlotte" de la usona aŭtoro E. B. White.
Nekredeble altkvalita artaĵo pri la fantazia novelo "La Vojaĝo sur la Matenruĝo" de la oksforda C.S.Lewis ricevis la plej multajn verdajn afiŝetojn de vizitantoj. Ĉu vere iu kuraĝus ektranĉi la majstran verkaĵon pro simpla apetito?

Estis multaj libroj tie kaj kelkaj, kiel ekz. “Ĉokolado-Fabriko” de Roald Dahl instigis eĉ tri homojn krei ion per la dolĉa nigra afero.
Kuko koncerne la libron de Dave Gouldson “Pikilo en la rakonto” (Sting in the tale) kaptis mian atenton. La verkisto kaj biologia profesoro estas fondinto de brita Burdo-Asocio. Patricia Chantegret, la kreinto de libra kuko kun marcipana kovrilo mem estas membro de la asocio. La nuntempa minaca situacio de burdoj estas kora afero por ŝi. Per sia kontribuo al la festivalo ŝi esperas diskonigi la rimakindan aŭtoron kaj ties klopodo pri la burdoj.

Post la oficiala babilado la gastoj estis invitita al gastumado de la frandaĵoj. Malfacilis fari ĝustan decidon kion manĝi, ĉar oni ja ne povas havi ĉion. Fervore la partoprenantoj elektis kaj ĝuis kukon aŭ aliajn manĝaĵojn.
Ankoraŭ unu vorton pri la premioj. Ili konsistis el partoprena atestilo kaj 3D- presaĵo en formo de kolora kulero. Kompreneble estis iu pri scienca afero.

Post tiu sukcesa unua okazaĵo tiu festivalo certe allogos en la venontaj jaroj pli kaj pli da partoprenantoj.



                                                              Foto Nick Cistone

Monday 22 February 2016

Sankta muziko

Nia urbo ja famas pri ĝia maljuna universitato. Vizitantoj de urbocentro ĉiupaŝe renkontas belegajn ŝtonajn konstruaĵojn de kolegioj, establitaj parte jam en la mezepoko. Vivas la tradicio, la videblaj kaj palpeblaj vidindaĵoj de la urbo ! Sed ene de la maljunaj muroj de kolegioj troviĝas ankaŭ preĝeĵoj, en kiuj estas daŭre flegata jarcentaĝa aŭdebla tradicio- kristana adormuziko.

Inter multaj muzikaj ofertoj de pli ol 30 kolegioj elstaras tiurelate la muzika programo de kolegio Christ Church kaj de la kolegio St. Magdalen. Ne nur por la grandaj kristanismaj festoj muzikaĵoj estas preparitaj, ankaŭ semajne oni povas partopreni en preĝejaj agadoj, en kiuj muziko ludas gravan rolon. Ekzemple en la kapelo de kolegio St. Magdalen ĉiutage okazas preĝejaj agadoj, du- trifoje, plejparte kantataj. Je la sesa ĉe la Choral Evensong (Vespera Kantado) la ĥoro de la kolegio estas aŭdebla kun ĉiam ŝanĝinta programo. Tiam ankaŭ la knaboj de la alligita lernejo ĉeestas.

Mi kaptis la ŝancon ĉeesti ĝuste tian eventon pasintan semajnon. La kapelo estis lumigita sole de kandeloj kaj la ĥoristoj en tradicia vestaĵo jam staris en la maljuna benkaro. Regis solena etoso. Alterne kantis vizitantoj kaj ĥoristoj. Tamen plejmulte kantis la profesiuloj. La granda kaj la malgranda orgenoj bele sonis. La junaj freŝaj voĉoj de la knaboj bone kontrastis la maturajn de la plenkreskuloj.

Kiam mi rigardis al la molvizaĝaj knaboj en fajnaj kostumoj kaj al la kelkfojaj knabaĉoj malantaŭ ilia fasado, evidentiĝis al mi, ke ĉi tie mankas knabinoj kaj virinoj en la ĥoro. Jen en tiu momento aperas juna blonda virino, bele vestita, kiu transprenas la gvidadon de la ĥoro. Ŝia movado estas pli mola kaj iom danceca. Estas unu el la du orgenistoj de kapelo. Ja, kial ne ankaŭ inoj partoprenantaj en la sankta servico? Ĝis nun nur knaboj kaj viroj rajtas kantadi en la tradicia kolegia ĥoro. Tamen en 2010 dua ĥoro estis establita, en kiu ankaŭ virinoj estas akceptita.

Post la evento la pastoro invitas la vizitantojn al glaso da vino en la antaŭĉambro de la kapelo. Por la knaboj glaso da sambuka suko estas ofertita.

En Britio pli ol duono de la loĝantaro nun deklaras sin kiel nereligia, kaj de el membroj de la plej granda religia grupo, Church of England, nur iom pli ol dek procentoj vizitadas semajne la preĝejon. Do bone, ke ekzistas en Oksfordo lokoj, en kiuj altkvalita muziktradicio de kristana liturgio persistas.

                                               
                                            Kapelo St. Magdalen, foto: Hugh Warwick

Wednesday 10 February 2016

Gratulon Truck Store !



En la plej grava komerca strato Cowley Road en orienta Oksfordo, kie troviĝas la plej malsamaj vendejoj, kafejoj kaj restoracioj- ĉiam io ŝanĝiĝas. Ĵus oni kutimis al aparta butiko, jen jam malaperis ĝi, lasante spacon por nova entrepreno.

Kiam en 2011 malgranda diskvendejo malfermis sian pordon, eble kelkaj opiniis, ke ĝi ne longe restus tie.

Ĉi-semajne Track Store celebras sian kvinan naskiĝtagon kaj invitas al publika festo kun kafo, kuko kaj kompreneble muziko. The Epstein kaj WATER PAGEANT el Oksfordo estos la specialaj gastoj. Kaj jam du tagoj poste Applewood Road, juna usona bando, prezentos tradician popolmuzikon en la vendejo.

Truck Store ja estas la sola sendependa diskvendejo en Oksfordo. En malgranda ejo multo eblas por muzikŝatantoj. Tie ĉi vi povas aŭskulti kaj aĉeti la plej novajn kaj diversajn albumojn aŭ viajn amatajn malnovajn muzikaĵojn el via juneco. Aĉeteblas kompaktdiskoj, sed ankaŭ vinilaj diskoj kun registraĵoj de lokaj kaj internaciaj muzikistoj. Ne pensu, ke tiaj aĵoj ne plu allogas muzikemulojn. Kontraŭe, ili ja eĉ pretas elspezi la dekoblan sumon kompare al kutima KD pro iom romantika sento ĉe aŭskultado. Senpagaj muzikrevuoj estas ofertaj, biletoj por muzikaj festivaloj aĉeteblas aŭ konsilo pri muzikaj aferoj estas havebla.

Se vi emas iom ripozi, ĉe la grandaj fenestroj vi trovas lokon por trinki kafon aŭ teon kaj manĝi iom da kuko, legante ĉetable revuon aŭ klaki sur via komputilo. Kaj se vi estas bonŝanculo, vi povas aŭskulti iun sange junan muzikbandon el la urbo, prezentantan sian plej freŝan muzikaĵon.

                                                                  Bonvenon !

 Nu, jen dimanĉo.

La suno brilis kaj antaŭ la vendejo staris kelkaj uloj atendante la koncerton. Interne preskaŭ ĉion plenigita. Restis ne multe da spaco, ĉar la ĉefa celo ja estas prezenti tie musikaĵojn. Do mi iom ŝovis min internen. La muzikistojn, tri junaj virinoj, jam prepariĝis por la evento; bona, ekspektema etoso regis. La unua kanto estis titolita Applewood Road kiel la nomo de la debuta albumo de la muzikbando. Trankvile kaj kun sufiĉe da interna spaco la liriko fluis, akompanita nur je unu gitaro, poste de banĝo kaj buŝharmonika. La harmoniaj voĉoj de la sinjorinoj estis tre atentokaptaj. Agrabla sceneja prezenco plus belegaj mallongaj kantoj dominis la tutan koncerton. Elveninte de Nashville, ili certe havas la plej bonan heredaĵon de usona populara muziktradicio en sia sango.
Bone, bone Amber Rubarth, Amy Space kaj Emily Barker !

La aŭdienco dankeme ablaŭdis kaj pretis aĉeti signitan KD-on.


Saturday 23 January 2016

Endomen faleginta ŝarko



En 1986 iom stranga okazo surprizis la loĝantaron de la urboparto Headington. La 9 an de aŭgusto, datreveno de nuklea bombofaligo sur Nagasako, granda ŝarko “falis kiel el la blua ĉielo” sur la domo en strato New High Street numero du. Tia la novaĵo.

Efektive temas pri artaĵo, elpensaĵo de Bill Heine, la domposedanto. La loka radioprezentisto, kiu intencis per granda skulptaĵo esprimi sian aktualan senton. Laŭ li, temas pri sento de iu tute malespera kaj malpotenta vidalvide de nuklea minaco (Nagasako, Ĉernobilo kaj nuntempaj militaj nukleaj armiloj). Do senesperulo, kiu ŝatus frapi trukon tra sia tegmento.

La artisto John Buckley dezajnis la pli ol 7 metrojn longan skulptaĵon kaj loka metiisto faris ĝin el vitrofibro. Fakte, tiu afero estis siatempe efektive aparta loka evento kaj uloj, ne nur najbaraj, gapis al tiu neatendita novaĵo. Sed la urbaj administraciuloj ne ŝatis la artaĵon sur la tegmento. Ne ekzistis plana permeso, kaj eble la tuta konstruaĵo povus kolapsi pro la skulptaĵo. Do, oni postulis de la posedanto, ke ĝi estu demuntita. Heine protestis kontraŭ tio. La afero venis al la korto kaj finfine en 1992 la ministro pri medio decidis, ke la skulptaĵo ne estas malagrabla vidaĵo kaj povus resti tie.

Hodiaŭ preskaŭ 30 jaroj post la starigo de la tegmenta fiŝo, ĝi estas loka vidindaĵo kaj ankoraŭ pensigaĵo pri minacaj povoj en nia mondo.

Monday 18 January 2016

Cigna vero

Komunikaĵo en brita gazeto kaptis mian atenton. En ĝi estis rakontita, ke ni atendu longdaŭran kaj severan vintron. Indikilo por tiu supozo estas la alveno de cigno el Rusio, pli ĝuste la Malgranda cigno el Sibirio jam preskaŭ unu monaton pli frue kiel kutime. Naturprotekta asocio en Slimbrige, kiu registras tempajn ciklojn de travojaĝantaj birdoj ekde 1963, anoncis unue la alvenon kaj faris la antaŭdiron.
La Malgranda cigno, rekonebla pro ĝia flavkolora bekobazo kaj bela “kantado”, kovas en norda oriento, sed prefere forflugas por travintri en Eŭropo, kiam la vetero malvarmiĝas.

Bone, ĝis nun ne vere estis vintro en suda Britio; ni ja iom kutimiĝis al la agrablaj kondiĉoj. Do ni atentu. Jam de rusa diraĵo ni aŭdas, ke Malgranda cigno alportas neĝon sur sia beko.

Tiu komunikaĵo pensigas min pri alia cigna afero en la reĝlando, nome, ke ĉi tie ekde mezepoko ekzistas   leĝo pri reĝa propriga rajto je nemarkitaj cignoj troviĝintaj en malfermaj akvoj. Ĉiukaze temas pri hejma Muta cigno, kiu estas iom pli granda ol sia orienta parenco.

Ĉiu somero sur la rivero Temizo okazas reĝa ceremonio nomita Cigna enketo (angla Swan Upping), je kiu oficialuloj kaptas cignojn por fiksi ringon je kruo. En pasintaj jarcentoj ili estis markitaj sur la beko, kaj tio koncernis posedaĵon kaj fine manĝaĵon, sed hodiaŭ temas pri kalkulado kaj protektado. Cignoj en Britio estas bone prizorgataj, eĉ en vintro.

En 2012 post naŭcent jarcentoj la unuan fojon la ceremonio estis rezignita pro inundado de Temizo.
Jen tio estas ja alia afero de la vetero, pli kaj pli nekalkulebla. Ankaŭ en Britio ni devas alkutimiĝi al venontaj inundadoj kiel normala fenomeno de klimata ŝanĝo.






Thursday 7 January 2016

Lulilo de Oxfam



Urbocentre en la strato Broad Street troviĝas iom modesta butiko, kie mankas la tipaj modaj kaj multekostaj artikoloj de la apudaj vendejoj. Jen ĉiutagaj, jam uzitaj aĵoj kiel vestaĵo, hejmaj aĵoj, libroj aŭ muzikaĵoj estas vendataj. Temas pri karitata butiko de Oxfam- International, (internacia koalicio de neregistaraj organizaĵoj por lukti kontraŭ malriĉeco).

Efektive tiu malgranda butiko estis la unua el miloj de tiaj butikoj tutmonde nuntempe.

La historio de Oxfam komencis en 1942 en tiu ĉi domo, kiam renkontiĝis grupo de kvakeroj, sociaj aktivuloj, kaj akademiuloj por fondi la Komitaton por Malsatkatastrofo- Reliefo. Unue ili provis persvadi la britan registaron permesi manĝaĵo-reliefon tra la Aliancita blokado por la malsataj civitanoj de okupita Belgio kaj Grekio.

En 1943 la oksforda komitato lanĉis sian unuan praktikan projekton 'Grekan Semajnon' kaj kolektis 10.700 da pundoj por la greka Ruĝa Kruco. Tio estis nekredebla fortostreĉo de unu brita urbo en tiama milita tempo.

Tiam en 1947 establis la komitato la unuan butikon, kie homoj povis donaci ne plu uzatajn aĵojn, kiuj poste estis venditaj. Oxfam kreskis, ke ĝi fariĝis tutmonda afero kun 10 mil profesiaj kunlaborantoj kaj 50 mil volontuloj. Hodiaŭ Oxfam laboras en preskaŭ cent landoj precipe tie, kie la homoj estas plej malriĉaj aŭ helpas en situaciojn de naturaj aŭ sociaj katastrofoj.

Certe, Oxfam kun ĉiuj siaj projektoj ankoraŭ ekzistos longe, tiom longe ĝis la homa socio fariĝas pli solidareca.










Wednesday 6 January 2016

Unua biometrika okulo en Oksforda malsanulejo

Jen praaĝa revo efektiviĝis, blindulo povas denove vidi. Rhian Lewis ricevintan okuloperacion pasintan decembron nun vidas la mondon per biometrika okulo. Kvinjaraĝa ŝi estis diagnozita kun Retinitis Pigmentosa, hereda okul- malsano, kiu laŭgrade detruas lumsentemajn ĉelojn en la retino ĝis la fina blindeco.

En la oksforda malsanulejo John Radcliffe la teamo de profesoro Robert MacLauren enplantis malgrandetan elektronikan cirkviton (3x3mm2) kun ĉirkaŭ 1500 elekronikaj ligiloj sub la retino de Rhian Lewis. Per malgranda senkabla aparato enmane ŝi povas reguligi la forton kaj kontraston de optikaj signaloj por optimuma vidado.

Ekde 2012 en la universitata malsanuleo la biometrika okulo estas esplorita kune kun la germana ingeniera firmao Retina Implant AG, kiu gvidas tutmonde sur tiu ĉi esplorkampo.
Kompreneble la vidado ne estas jam tute perfekta, sed unua mejlŝtono estas atingita. Nun eblas rekoni objektojn, signojn kaj vizaĝajn esprimojn. Por Rhian Lewis, patrino de du infanoj, tio certe estas grava rezulto, paŝo el la mallumo al lumo.