Saturday 23 January 2016

Endomen faleginta ŝarko



En 1986 iom stranga okazo surprizis la loĝantaron de la urboparto Headington. La 9 an de aŭgusto, datreveno de nuklea bombofaligo sur Nagasako, granda ŝarko “falis kiel el la blua ĉielo” sur la domo en strato New High Street numero du. Tia la novaĵo.

Efektive temas pri artaĵo, elpensaĵo de Bill Heine, la domposedanto. La loka radioprezentisto, kiu intencis per granda skulptaĵo esprimi sian aktualan senton. Laŭ li, temas pri sento de iu tute malespera kaj malpotenta vidalvide de nuklea minaco (Nagasako, Ĉernobilo kaj nuntempaj militaj nukleaj armiloj). Do senesperulo, kiu ŝatus frapi trukon tra sia tegmento.

La artisto John Buckley dezajnis la pli ol 7 metrojn longan skulptaĵon kaj loka metiisto faris ĝin el vitrofibro. Fakte, tiu afero estis siatempe efektive aparta loka evento kaj uloj, ne nur najbaraj, gapis al tiu neatendita novaĵo. Sed la urbaj administraciuloj ne ŝatis la artaĵon sur la tegmento. Ne ekzistis plana permeso, kaj eble la tuta konstruaĵo povus kolapsi pro la skulptaĵo. Do, oni postulis de la posedanto, ke ĝi estu demuntita. Heine protestis kontraŭ tio. La afero venis al la korto kaj finfine en 1992 la ministro pri medio decidis, ke la skulptaĵo ne estas malagrabla vidaĵo kaj povus resti tie.

Hodiaŭ preskaŭ 30 jaroj post la starigo de la tegmenta fiŝo, ĝi estas loka vidindaĵo kaj ankoraŭ pensigaĵo pri minacaj povoj en nia mondo.

Monday 18 January 2016

Cigna vero

Komunikaĵo en brita gazeto kaptis mian atenton. En ĝi estis rakontita, ke ni atendu longdaŭran kaj severan vintron. Indikilo por tiu supozo estas la alveno de cigno el Rusio, pli ĝuste la Malgranda cigno el Sibirio jam preskaŭ unu monaton pli frue kiel kutime. Naturprotekta asocio en Slimbrige, kiu registras tempajn ciklojn de travojaĝantaj birdoj ekde 1963, anoncis unue la alvenon kaj faris la antaŭdiron.
La Malgranda cigno, rekonebla pro ĝia flavkolora bekobazo kaj bela “kantado”, kovas en norda oriento, sed prefere forflugas por travintri en Eŭropo, kiam la vetero malvarmiĝas.

Bone, ĝis nun ne vere estis vintro en suda Britio; ni ja iom kutimiĝis al la agrablaj kondiĉoj. Do ni atentu. Jam de rusa diraĵo ni aŭdas, ke Malgranda cigno alportas neĝon sur sia beko.

Tiu komunikaĵo pensigas min pri alia cigna afero en la reĝlando, nome, ke ĉi tie ekde mezepoko ekzistas   leĝo pri reĝa propriga rajto je nemarkitaj cignoj troviĝintaj en malfermaj akvoj. Ĉiukaze temas pri hejma Muta cigno, kiu estas iom pli granda ol sia orienta parenco.

Ĉiu somero sur la rivero Temizo okazas reĝa ceremonio nomita Cigna enketo (angla Swan Upping), je kiu oficialuloj kaptas cignojn por fiksi ringon je kruo. En pasintaj jarcentoj ili estis markitaj sur la beko, kaj tio koncernis posedaĵon kaj fine manĝaĵon, sed hodiaŭ temas pri kalkulado kaj protektado. Cignoj en Britio estas bone prizorgataj, eĉ en vintro.

En 2012 post naŭcent jarcentoj la unuan fojon la ceremonio estis rezignita pro inundado de Temizo.
Jen tio estas ja alia afero de la vetero, pli kaj pli nekalkulebla. Ankaŭ en Britio ni devas alkutimiĝi al venontaj inundadoj kiel normala fenomeno de klimata ŝanĝo.






Thursday 7 January 2016

Lulilo de Oxfam



Urbocentre en la strato Broad Street troviĝas iom modesta butiko, kie mankas la tipaj modaj kaj multekostaj artikoloj de la apudaj vendejoj. Jen ĉiutagaj, jam uzitaj aĵoj kiel vestaĵo, hejmaj aĵoj, libroj aŭ muzikaĵoj estas vendataj. Temas pri karitata butiko de Oxfam- International, (internacia koalicio de neregistaraj organizaĵoj por lukti kontraŭ malriĉeco).

Efektive tiu malgranda butiko estis la unua el miloj de tiaj butikoj tutmonde nuntempe.

La historio de Oxfam komencis en 1942 en tiu ĉi domo, kiam renkontiĝis grupo de kvakeroj, sociaj aktivuloj, kaj akademiuloj por fondi la Komitaton por Malsatkatastrofo- Reliefo. Unue ili provis persvadi la britan registaron permesi manĝaĵo-reliefon tra la Aliancita blokado por la malsataj civitanoj de okupita Belgio kaj Grekio.

En 1943 la oksforda komitato lanĉis sian unuan praktikan projekton 'Grekan Semajnon' kaj kolektis 10.700 da pundoj por la greka Ruĝa Kruco. Tio estis nekredebla fortostreĉo de unu brita urbo en tiama milita tempo.

Tiam en 1947 establis la komitato la unuan butikon, kie homoj povis donaci ne plu uzatajn aĵojn, kiuj poste estis venditaj. Oxfam kreskis, ke ĝi fariĝis tutmonda afero kun 10 mil profesiaj kunlaborantoj kaj 50 mil volontuloj. Hodiaŭ Oxfam laboras en preskaŭ cent landoj precipe tie, kie la homoj estas plej malriĉaj aŭ helpas en situaciojn de naturaj aŭ sociaj katastrofoj.

Certe, Oxfam kun ĉiuj siaj projektoj ankoraŭ ekzistos longe, tiom longe ĝis la homa socio fariĝas pli solidareca.










Wednesday 6 January 2016

Unua biometrika okulo en Oksforda malsanulejo

Jen praaĝa revo efektiviĝis, blindulo povas denove vidi. Rhian Lewis ricevintan okuloperacion pasintan decembron nun vidas la mondon per biometrika okulo. Kvinjaraĝa ŝi estis diagnozita kun Retinitis Pigmentosa, hereda okul- malsano, kiu laŭgrade detruas lumsentemajn ĉelojn en la retino ĝis la fina blindeco.

En la oksforda malsanulejo John Radcliffe la teamo de profesoro Robert MacLauren enplantis malgrandetan elektronikan cirkviton (3x3mm2) kun ĉirkaŭ 1500 elekronikaj ligiloj sub la retino de Rhian Lewis. Per malgranda senkabla aparato enmane ŝi povas reguligi la forton kaj kontraston de optikaj signaloj por optimuma vidado.

Ekde 2012 en la universitata malsanuleo la biometrika okulo estas esplorita kune kun la germana ingeniera firmao Retina Implant AG, kiu gvidas tutmonde sur tiu ĉi esplorkampo.
Kompreneble la vidado ne estas jam tute perfekta, sed unua mejlŝtono estas atingita. Nun eblas rekoni objektojn, signojn kaj vizaĝajn esprimojn. Por Rhian Lewis, patrino de du infanoj, tio certe estas grava rezulto, paŝo el la mallumo al lumo.