Monday 22 February 2016

Sankta muziko

Nia urbo ja famas pri ĝia maljuna universitato. Vizitantoj de urbocentro ĉiupaŝe renkontas belegajn ŝtonajn konstruaĵojn de kolegioj, establitaj parte jam en la mezepoko. Vivas la tradicio, la videblaj kaj palpeblaj vidindaĵoj de la urbo ! Sed ene de la maljunaj muroj de kolegioj troviĝas ankaŭ preĝeĵoj, en kiuj estas daŭre flegata jarcentaĝa aŭdebla tradicio- kristana adormuziko.

Inter multaj muzikaj ofertoj de pli ol 30 kolegioj elstaras tiurelate la muzika programo de kolegio Christ Church kaj de la kolegio St. Magdalen. Ne nur por la grandaj kristanismaj festoj muzikaĵoj estas preparitaj, ankaŭ semajne oni povas partopreni en preĝejaj agadoj, en kiuj muziko ludas gravan rolon. Ekzemple en la kapelo de kolegio St. Magdalen ĉiutage okazas preĝejaj agadoj, du- trifoje, plejparte kantataj. Je la sesa ĉe la Choral Evensong (Vespera Kantado) la ĥoro de la kolegio estas aŭdebla kun ĉiam ŝanĝinta programo. Tiam ankaŭ la knaboj de la alligita lernejo ĉeestas.

Mi kaptis la ŝancon ĉeesti ĝuste tian eventon pasintan semajnon. La kapelo estis lumigita sole de kandeloj kaj la ĥoristoj en tradicia vestaĵo jam staris en la maljuna benkaro. Regis solena etoso. Alterne kantis vizitantoj kaj ĥoristoj. Tamen plejmulte kantis la profesiuloj. La granda kaj la malgranda orgenoj bele sonis. La junaj freŝaj voĉoj de la knaboj bone kontrastis la maturajn de la plenkreskuloj.

Kiam mi rigardis al la molvizaĝaj knaboj en fajnaj kostumoj kaj al la kelkfojaj knabaĉoj malantaŭ ilia fasado, evidentiĝis al mi, ke ĉi tie mankas knabinoj kaj virinoj en la ĥoro. Jen en tiu momento aperas juna blonda virino, bele vestita, kiu transprenas la gvidadon de la ĥoro. Ŝia movado estas pli mola kaj iom danceca. Estas unu el la du orgenistoj de kapelo. Ja, kial ne ankaŭ inoj partoprenantaj en la sankta servico? Ĝis nun nur knaboj kaj viroj rajtas kantadi en la tradicia kolegia ĥoro. Tamen en 2010 dua ĥoro estis establita, en kiu ankaŭ virinoj estas akceptita.

Post la evento la pastoro invitas la vizitantojn al glaso da vino en la antaŭĉambro de la kapelo. Por la knaboj glaso da sambuka suko estas ofertita.

En Britio pli ol duono de la loĝantaro nun deklaras sin kiel nereligia, kaj de el membroj de la plej granda religia grupo, Church of England, nur iom pli ol dek procentoj vizitadas semajne la preĝejon. Do bone, ke ekzistas en Oksfordo lokoj, en kiuj altkvalita muziktradicio de kristana liturgio persistas.

                                               
                                            Kapelo St. Magdalen, foto: Hugh Warwick

Wednesday 10 February 2016

Gratulon Truck Store !



En la plej grava komerca strato Cowley Road en orienta Oksfordo, kie troviĝas la plej malsamaj vendejoj, kafejoj kaj restoracioj- ĉiam io ŝanĝiĝas. Ĵus oni kutimis al aparta butiko, jen jam malaperis ĝi, lasante spacon por nova entrepreno.

Kiam en 2011 malgranda diskvendejo malfermis sian pordon, eble kelkaj opiniis, ke ĝi ne longe restus tie.

Ĉi-semajne Track Store celebras sian kvinan naskiĝtagon kaj invitas al publika festo kun kafo, kuko kaj kompreneble muziko. The Epstein kaj WATER PAGEANT el Oksfordo estos la specialaj gastoj. Kaj jam du tagoj poste Applewood Road, juna usona bando, prezentos tradician popolmuzikon en la vendejo.

Truck Store ja estas la sola sendependa diskvendejo en Oksfordo. En malgranda ejo multo eblas por muzikŝatantoj. Tie ĉi vi povas aŭskulti kaj aĉeti la plej novajn kaj diversajn albumojn aŭ viajn amatajn malnovajn muzikaĵojn el via juneco. Aĉeteblas kompaktdiskoj, sed ankaŭ vinilaj diskoj kun registraĵoj de lokaj kaj internaciaj muzikistoj. Ne pensu, ke tiaj aĵoj ne plu allogas muzikemulojn. Kontraŭe, ili ja eĉ pretas elspezi la dekoblan sumon kompare al kutima KD pro iom romantika sento ĉe aŭskultado. Senpagaj muzikrevuoj estas ofertaj, biletoj por muzikaj festivaloj aĉeteblas aŭ konsilo pri muzikaj aferoj estas havebla.

Se vi emas iom ripozi, ĉe la grandaj fenestroj vi trovas lokon por trinki kafon aŭ teon kaj manĝi iom da kuko, legante ĉetable revuon aŭ klaki sur via komputilo. Kaj se vi estas bonŝanculo, vi povas aŭskulti iun sange junan muzikbandon el la urbo, prezentantan sian plej freŝan muzikaĵon.

                                                                  Bonvenon !

 Nu, jen dimanĉo.

La suno brilis kaj antaŭ la vendejo staris kelkaj uloj atendante la koncerton. Interne preskaŭ ĉion plenigita. Restis ne multe da spaco, ĉar la ĉefa celo ja estas prezenti tie musikaĵojn. Do mi iom ŝovis min internen. La muzikistojn, tri junaj virinoj, jam prepariĝis por la evento; bona, ekspektema etoso regis. La unua kanto estis titolita Applewood Road kiel la nomo de la debuta albumo de la muzikbando. Trankvile kaj kun sufiĉe da interna spaco la liriko fluis, akompanita nur je unu gitaro, poste de banĝo kaj buŝharmonika. La harmoniaj voĉoj de la sinjorinoj estis tre atentokaptaj. Agrabla sceneja prezenco plus belegaj mallongaj kantoj dominis la tutan koncerton. Elveninte de Nashville, ili certe havas la plej bonan heredaĵon de usona populara muziktradicio en sia sango.
Bone, bone Amber Rubarth, Amy Space kaj Emily Barker !

La aŭdienco dankeme ablaŭdis kaj pretis aĉeti signitan KD-on.