Wednesday 29 June 2016

La posta tago

Stranga etoso regis en la urbo je la 24-a de junio, post la tago de brita referendumo pri forlaso de Eŭropa Unio aŭ resti en ĝi. La tuta urba centro ŝajnis iom malpli vigla, ekscita kiel kutime. La aero iel peziĝis.

La oksforda loĝantaro voĉdonis en la referendumo por restado (72,3 elcento).  Ĉie en Britio kampaniaj afiŝoj proaj aŭ kontraŭaj estis videblaj, sed en Oksfordo mi efektive nenie renkontis "eksteren"-signojn. Nur unu semajno antaŭ la referendum, kiam mi vojaĝis al iu ne tro malproksima vilaĝo, mi vidis tiajn stratflanke.

Do la rezultoj estis por multaj homoj ŝokitaj; ili reagis emocie ĉar iluzio rompiĝis kaj la espero, resti en la unio, estis forprenita.

Neniu jam scias, kio sekve okazos, kiam la rezulto estas oficialigita. Tiakaze Britio eble ŝrumpos kaj devas koncentriĝi plejparte pri siaj propraj problemoj abundaj.

.

Wednesday 8 June 2016

La mondo de Ŝekspiro

Kompreneble kun Universitato Oksfordo estante la dua plej bona tutmonde ne mirigas, ke ĉiam elstaraj ideoj kaj rezultoj aperas.

Al 400-a datreveno de la morto de Ŝekspiro interesa projekto de universitato kunlabore kun Folger Library Washington DC kaj Oxford English Dictionary estis anoncita. Ĝi nomiĝas "La mondo de Ŝekspiro" kaj celas al profunda esploro de la tempo de Ŝekspiro  (1564- 1616) pere de komuna kunlaboro intereta. La Folger- biblioteko posedas tre multajn originalajn dokumentojn el tiu tempo, kiuj ĝis nun ne estas rete alireblaj pro manka transskribado. Oni nun proponas kunlaboradon al tutmondaj volontuloj, kiuj interesiĝas pri tiu afero. Do poste la fakuloj havos aliron al abundaj dokumentoj pli facile, kaj fine ni ĉiuj profitos de tio.

Temas pri leteroj, libroj aŭ ĉiutagaj dokumentoj de ĉiuj tavoloj de socio, de vendisto ĝis reĝo. Ja estas interesa studi la vivon de frua Anglio. Kion homoj manĝis, kion ili surhavis, kaj kiaj aferoj maltrankviligis ilin? Kio estis la varmegaj temoj de klaĉoj? Kion ili faris por amuzado? Kion ili legis kaj kiamaniere ili vojaĝis?

La partoprenantoj estas invititaj transskribi aŭ tutajn paĝojn aŭ nur kelkajn frazojn laŭ ilia gusto kaj povo. Por tio speciala rekono- helpilo estas provizita. Dum tia laboro la partoprenantoj renkontos vortojn, kiuj ankoraŭ ne estas parto de la oficiala oksforda angla vortaro. Faka teamo tiam decidas, ĉu la detektitaj vortoj estiĝas parto de ĝi.

La retpaĝaro de la projekto enhavas ankaŭ blogon, en kiu ebligas diskuti problemojn koncerne la eltrovojn aŭ simple babili pri kuiradaj ideoj el oldaj receptolibroj, kuracilaj konsiloj ktp. Nu, kunlaboru.








Wednesday 1 June 2016

Fajna arto multekosta

De kelke da jaroj ekzistas urbocentre en la High Street privata artgalerio de Aidan Meller. Tie estas ekspoziciataj kaj vendataj Moderna Arto kaj nuntempa. Jam videblis verkoj de Miro, Picasso, Dali aŭ Chagall. Meller entreprenas ankoraŭ aliajn galeriojn en Oksfordo kaj Londono. Ŝajnas esti valora afero.

Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis en la galeria fenestro solan malgrandan bildon tenitan per simpla kadro. Estas fajna originala desegnaĵo de malkonata artisto, portreto majstre farita per buntaj krajonoj, verŝajne pastelaj. Temas pri trankvila iom melankolia portreto de Julia Prinsip Duckworth Stephen, patrino de Virĝina Woolf. Pro sia beleco ŝi estis iam ŝatata modelo en artistaj cirkloj, jen kaptita kiel iom plimaturiĝa virino.

La artisto, kiu nur per signatumo J.S. konatiĝas, apartenas al la tielnomata Skolo de Prerafaelitoj, grupo, kiu alternative kontraŭstaris la Akademion de Reĝa Arto. Por tiuj artistoj kaj la ĉefaj teoriistoj de la grupo, kiel William Morris kaj John Ruskin, arto estu socia fenomeno. Ili kredis je arto por ĉiuj, sendepende de klaso, eduko aŭ riĉeco, do iom utopia ideo.

Jen la ligilo al la nuntempo. Tiu ĉi modesta desegnaĵo estas nun ofertita je la prezo de 25 mil pundoj. Arto por ĉiuj en la patrina lando de kapitalismo?
Jes ja, ekzemple en la Ashmolean- Muzeo aŭ Muzeo de Moderna Arto, sed kelkaj peco de fajna arto en la urbo estas ne por ĉiuuloj kiel mi kaj vi.

Kiom longe la bildo estos videbla, studebla de la strato, antaŭ ol ĝi malaperas en privatan loĝĉambron de iu riĉulo?