Wednesday 1 June 2016

Fajna arto multekosta

De kelke da jaroj ekzistas urbocentre en la High Street privata artgalerio de Aidan Meller. Tie estas ekspoziciataj kaj vendataj Moderna Arto kaj nuntempa. Jam videblis verkoj de Miro, Picasso, Dali aŭ Chagall. Meller entreprenas ankoraŭ aliajn galeriojn en Oksfordo kaj Londono. Ŝajnas esti valora afero.

Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis en la galeria fenestro solan malgrandan bildon tenitan per simpla kadro. Estas fajna originala desegnaĵo de malkonata artisto, portreto majstre farita per buntaj krajonoj, verŝajne pastelaj. Temas pri trankvila iom melankolia portreto de Julia Prinsip Duckworth Stephen, patrino de Virĝina Woolf. Pro sia beleco ŝi estis iam ŝatata modelo en artistaj cirkloj, jen kaptita kiel iom plimaturiĝa virino.

La artisto, kiu nur per signatumo J.S. konatiĝas, apartenas al la tielnomata Skolo de Prerafaelitoj, grupo, kiu alternative kontraŭstaris la Akademion de Reĝa Arto. Por tiuj artistoj kaj la ĉefaj teoriistoj de la grupo, kiel William Morris kaj John Ruskin, arto estu socia fenomeno. Ili kredis je arto por ĉiuj, sendepende de klaso, eduko aŭ riĉeco, do iom utopia ideo.

Jen la ligilo al la nuntempo. Tiu ĉi modesta desegnaĵo estas nun ofertita je la prezo de 25 mil pundoj. Arto por ĉiuj en la patrina lando de kapitalismo?
Jes ja, ekzemple en la Ashmolean- Muzeo aŭ Muzeo de Moderna Arto, sed kelkaj peco de fajna arto en la urbo estas ne por ĉiuuloj kiel mi kaj vi.

Kiom longe la bildo estos videbla, studebla de la strato, antaŭ ol ĝi malaperas en privatan loĝĉambron de iu riĉulo?  


No comments:

Post a Comment