Wednesday 8 June 2016

La mondo de Ŝekspiro

Kompreneble kun Universitato Oksfordo estante la dua plej bona tutmonde ne mirigas, ke ĉiam elstaraj ideoj kaj rezultoj aperas.

Al 400-a datreveno de la morto de Ŝekspiro interesa projekto de universitato kunlabore kun Folger Library Washington DC kaj Oxford English Dictionary estis anoncita. Ĝi nomiĝas "La mondo de Ŝekspiro" kaj celas al profunda esploro de la tempo de Ŝekspiro  (1564- 1616) pere de komuna kunlaboro intereta. La Folger- biblioteko posedas tre multajn originalajn dokumentojn el tiu tempo, kiuj ĝis nun ne estas rete alireblaj pro manka transskribado. Oni nun proponas kunlaboradon al tutmondaj volontuloj, kiuj interesiĝas pri tiu afero. Do poste la fakuloj havos aliron al abundaj dokumentoj pli facile, kaj fine ni ĉiuj profitos de tio.

Temas pri leteroj, libroj aŭ ĉiutagaj dokumentoj de ĉiuj tavoloj de socio, de vendisto ĝis reĝo. Ja estas interesa studi la vivon de frua Anglio. Kion homoj manĝis, kion ili surhavis, kaj kiaj aferoj maltrankviligis ilin? Kio estis la varmegaj temoj de klaĉoj? Kion ili faris por amuzado? Kion ili legis kaj kiamaniere ili vojaĝis?

La partoprenantoj estas invititaj transskribi aŭ tutajn paĝojn aŭ nur kelkajn frazojn laŭ ilia gusto kaj povo. Por tio speciala rekono- helpilo estas provizita. Dum tia laboro la partoprenantoj renkontos vortojn, kiuj ankoraŭ ne estas parto de la oficiala oksforda angla vortaro. Faka teamo tiam decidas, ĉu la detektitaj vortoj estiĝas parto de ĝi.

La retpaĝaro de la projekto enhavas ankaŭ blogon, en kiu ebligas diskuti problemojn koncerne la eltrovojn aŭ simple babili pri kuiradaj ideoj el oldaj receptolibroj, kuracilaj konsiloj ktp. Nu, kunlaboru.








No comments:

Post a Comment