Wednesday 29 June 2016

La posta tago

Stranga etoso regis en la urbo je la 24-a de junio, post la tago de brita referendumo pri forlaso de Eŭropa Unio aŭ resti en ĝi. La tuta urba centro ŝajnis iom malpli vigla, ekscita kiel kutime. La aero iel peziĝis.

La oksforda loĝantaro voĉdonis en la referendumo por restado (72,3 elcento).  Ĉie en Britio kampaniaj afiŝoj proaj aŭ kontraŭaj estis videblaj, sed en Oksfordo mi efektive nenie renkontis "eksteren"-signojn. Nur unu semajno antaŭ la referendum, kiam mi vojaĝis al iu ne tro malproksima vilaĝo, mi vidis tiajn stratflanke.

Do la rezultoj estis por multaj homoj ŝokitaj; ili reagis emocie ĉar iluzio rompiĝis kaj la espero, resti en la unio, estis forprenita.

Neniu jam scias, kio sekve okazos, kiam la rezulto estas oficialigita. Tiakaze Britio eble ŝrumpos kaj devas koncentriĝi plejparte pri siaj propraj problemoj abundaj.

.

3 comments:

  1. Saluton, samideano, kaj dankon pro via blogo! Mi estos en Oksfordo dum tri semajnoj, komence sabaton. Ĉu estos esperantaj kunvenoj, ktp dum tiu tempo?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Hola Neal. Dankon pro via komento. Ne vere ekzistas e-klubo ĉi tie. Sed ni povas renkontiĝi, kiam vi venos.
      Bonvolu skribi al: js.saluton@gmai.com

      Delete