Sunday 15 May 2016

Kurado por bona celo

Jam de kelke da tempo komuna kurado, kiel ekzemple Maratono, ne plu estas socia randfenomeno. Ne, amasa kurado nuntage estas normala sportevento. Do de tempo al tempo kelkaj ĉefurbaj stratoj estas ekskluzive reservitaj por kurantoj, kaj ekscita kaj gaĵa etoso kuŝas en la oksforda aero.

Hodiaŭ iom pli ol kvar mil kurantoj amasiĝis en la Universitata Parko por kompletigi la dek kilometrojn longan kuradon, tielnomatan Town and Gown (tradicia loka esprimo koncerne la universitatan kaj neuniversitatan loĝantaron). Tiu evento estis organizita de iu granda bonfarada organizo, kiu ankaŭ ebligas al malgrandaj similaj organizoj partopreni. La ideo estas, enspezi monon per kurado, pli ĝuste partoprenanto sciigas pri sia agado al siaj familianoj, amikoj aŭ gekolegoj, kiuj tiam finance kontribu al la bona celo.

Kiel vizitanto mi ĉeestis matene la kuradon, ĉar familiano kaj amikoj partoprenis tiun eventon. Ilia celo estas, subteni patrinon suferantan je kaptumoro. Ŝi estas patrino de du el la cirklo de niaj lernejaj infanoj. Partoprenis kurante en malgranda subtena grupo la edzo de koncerna virino kaj naŭ aliaj virinoj kaj unu paro de klaskameradaj gepatroj. Eĉ la estrino de la lernejo kunkuris. Ĉapelo, ĉapelo !

Bone, la vetero estis je nia flanko, kia ne ĉiam estas garantiita en Anglujo. Antaŭ la kuradkomenco renkontiĝis amikoj, konatuloj kaj infanoj. Je la deka komenciĝis la kurado kaj en gaja kaj ekscita etoso la sporta amaso ekmoviĝis. Ni staris apudstrate por ke ni ekpeli la kurantojn per gaja kaj kuraĝiga kriado. Por la infanoj, kiuj aparte ŝatis tian agadon, ekaperis de tempo al tempo ĝojaj karakteroj en komikaj kostumoj. Tempo rapide pasis kaj unu horo ŝajnis mallonga, kiam la plej kurantoj de nia grupo revenis. Ho, ĉiuj iom elĉerpite, sed senvunde atingis la finon kun sento de ĝojo kaj kontento pri la rezulto.

Poste ni ĉiuj estis invitataj hejmen de unu partoprenanto por festi tiun eventon. Oni dorlotis nin donaceme kaj la lerneja kamaradoj ŝatis tion same kiel sian komunan ludon. Iu anoncis, ke entute preskaŭ dek mil pundoj estis donacitaj por la koncerna bonfarada organizo. Tiu ĉi sumo instigis unu el la amikojn, doni la mankantajn 15 pundojn, por ke la rezulto estiĝas plena. Kia sukceso ! Kaj tio ja signifas, ke profitas de tio nia brava amikino.




Wednesday 11 May 2016

Oxford Mini

xxx

En blogo pri Oksfordo kompreneble ne devas manki artikolo koncerne aŭtomobilojn produktitajn en fabriko, kiu jam pli ol cent jarojn stampas la historion de nia urbo. La aŭtomobila produktado ĉi tie estas kiel kontraŭpezo al la intelekta graveco de la tradicia universitato.
Hodiaŭ, pensante pri tio, mi hazarde renkontis en mia kvartalo olda modelo, Morris Minor.
Jen la nomo, kiu gvidas nin al la fondinto de la aŭtomobila entrepreno, nome William Morris. Ne temas pri William Morris, la fama artisto kaj verkisto, kiu ankaŭ postlasis multajn spurojn ĉi tie.

En antaŭa artikolo mi ja skribis pri la alia, la sporta bicikla ŝatulo kaj juna entreprenisto. Tiu ĉi Morris, sukcesinte en bicikla konstruado kaj komerco jam frue komprenis, ke la futuro de la homa moviĝemo kuŝas en aŭtomobila movado. Do en 1913 li fondis “Morris Motors”, konstruejo, en kiu en la unua jaro 100 laboristoj produktis jam 1300 aŭtomobilojn. Kvankam li estis unu el 100 aŭtofabrikistoj en Britio, lia entrepreno estis la plej sukcesa kaj daŭre kreskis. Tamen la urba kaj universitata administrcio kontraŭstaris plian ekspansion de Morris Motors en Oksfordo. Sed la historio havis aliajn planojn. Aparte post la dua mondmilito la demanda al Morris-modelojĉiam kreskis. Intertempe William Morris estiĝis riĉa kaj influpova gravulo en la urbo kiu finfine venkis. En 1961 rolis la milionan veturilon el la fabriko. Estis Morris Minor, ĝuste tiu marko, kiun mi vidis surstrate. Meze de la 70-aj jaroj duono de la loĝantaro laboris ĉe Morris Motors. Sed tiam komenciĝis malkreskado de produktado kaj pro naciaj kaj internaciaj ekonomiaj problemoj daŭre malboniĝis la afero, ke oni eĉ pripensis ĉesigi la produktadon kvankam la Mini- modelo kelktempe furoris.

Sed en 1994 la iama malamiko de Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, venis en formo de moderna aŭtomobilkonzerno BMW por savi la malsanan anglan entreprenon. Ĝi investis 280 milionojn pundojn en la oksforda fabriko kaj jam en 2001 la unua nova Mini aperis sur la merkato. Intertempe kvin modeloj estas enkondukitaj kaj tutmonde kreskas la demando por ili. Ĉefa importpartnero estas Usono. Ĉiujare 170 000 aŭtomobiloj rulas el la fabriko. Kvar mil laborantoj kune kun la robotoj skribas la sukcesa rakonto- almenaŭ ĝis nun.