Saturday 23 July 2016

Penrosa Desegnaĵo

Matematiko estas fascina afero. En la 21-a jarcento ĝi estas la spino de la aplikitaj sciencoj, ĉu en medicino, spacaj vojaĝoj aŭ en konstruado. Min mem allogas ĝia interna efektive videbla beleco, kiu jam de pratempo iel ensorĉis homojn tutmonde. Post komenca nekonscia perceptado de tia beleco homoj scivolis kompreni la internajn strukturojn de ĝi kaj uzi ilin en arto, simbolismo aŭ konstruado.

En Oksfordo en la nova Matematika Instituto (Andrew Wiles konstruaĵo) ekzistas multaj ekzemploj de videbligita matematiko. Eble la plej bela ekzemplo estas la tiel nomata Penrosa kahelaro rekte antaŭ la nova konstruaĵo. Enirante la instituton ne eviteblas rimarki ĝin.


Unuavide la desegnaĵo ne ŝajnas aparte speciala, tamen  kiam oni iom meditas pri tio, la interna beleco de la dezajno aperas. Jen du tavoloj de geometriaj ŝablonoj kuŝas unu super la alia, kaj kune formas senfinan, senperiodan desegnaĵon. Por la tutaĵo nur du malsamaj kaheloj estas uzitaj.  Oni povas konstrui Penrosa kahelaron tiel, ke ĝi prezentas kaj reflektan simetrion kaj kvinoblan turnan simetrion.


Elpensis tiajn kaĥelarojn la brita matematikisto, fizikisto kaj profesoro de la instituto Roger Penrose kune kun Robert Ammann dum la 1970-aj jaroj. Interese, ke ili per kalkulado kaj analizo venis al tiu bela dezajno. Unue oni konsideris tian neperiodan kahelaron kiel matematikan ludadon, sed poste estis malkovrita, ke efektive ekzistas tiaj strukturoj en la naturo en tiel nomataj Ŝajnaj Kristaloj (angl. Quasicristals). Por la kahelaro antaŭ la Matematika Instituto Penrose dezajnis tiun apartan desegnaĵo nur en 2012. Eble ĉe la enmetitaj metalaj strioj, kiuj formas la supran ŝablonon li estis inspirita de la fenestra dezajno troviĝanta nur kelkajn paŝojn for de la instituto en la mezepoka preĝejo St.Luke.


Similan dezajnan rezulton (kahelaro) kun senlima nerepetiĝada strukturo oni atingis en Persio jam en la 15-a jarcento. La islama arkitekturo ja famas pro sia kompleksa ornamaĵo. Ĉu ĝiaj kreintoj tutkomprenis la matematikan fenomenon ene de la dezajno?






Tuesday 19 July 2016

Trident

Ĵus pasis somera festo en la Florence- Parko. Aperis budoj kaj standoj muzikaj, artaj kaj manĝaj por plezurigi la gastojn. Bona etoso regis, eĉ kiam la vetero iom kapriolis. Tiu parko estas ja unu el la plej ŝatataj en la urbo, eĉ senfestivale.

Je la okzidentflanka eniro de la parko ĉe malgranda ĉeriza arbo je la trunko staras de kelkaj tagoj nigra tabulo kun flava skribaĵo. Legeblas:

NE PLU NUKLEAJ ARMILOJ DE BURGFIELD
(40 MILES SUDE DE OKSFORDO)
HALT  TRIDENT ! 

Tio ja bezonas iom da klarigo.

Unue, sur grundo antaŭ la arbo troviĝas tabuleto kiu atentigas pri la nuklea bombado de Japanio en 1945. Ĝi estis metita tien de CND al datreveno de Hiroŝimo- bombado, kiam oni plantis tiun arbeton (vidu la malfruan artikolon tiurelate).

Ne tro malproxime de Oksfordo en Burghfield troviĝas- tion certe la plejmulto de britaj civitanoj ne scias- la fabrikego por nukleaj armiloj, nome AWE (Atomaj Armiloj Establaĵo). Tie estas elpensitaj kaj konstruitaj la plej novaj nukleaj armiloj, nome la tiel nomataj warheads Trident, uzataj je submarŝipoj.

Milito ja ekzistas ĉiam en la mediaj novaĵoj kaj plej ofte tro malproksima de ni, aŭ ie en la pasinteco, ke ni ne serioze pripensas tian aferon. Do kial ne uzu nukleajn armilojn eksterlande ? Tamen ĉiu de homfarita nuklea radio, egale kie ajn okazinta en la mondo, estas aldono al nia risko malsaniĝi kaj finfine perei kiel specio. Ĉu akzepti tion?
Junio estis agada monato de diversaj kontraŭ- atomaj grupoj, kiuj protestis interalie antaŭ la nuklea fabriko en Burghfield, observataj de ĵurnalistoj kaj policianoj. La civitana iniciativo Trident- Ploughshares (plugilo) protestis per direktaj interrompo- agadoj; ĝiaj membroj blokis la aliro-vojojn de la fabriko. Ili kuŝis survoje kun kunligitaj brakoj, ke neniuj aŭtomobiloj povu trapasi.


Malluma tago en la brita historio

La brita registaro je la 18 a julio plejvoĉe votis, ke ĝi renovigos la Trident- programon per miliardoj da sterlingaj pundoj. La ĉefministrino de Britio ĵus elektita Therasa May respondis al parlamenta demando, ĉu ŝi pretus puŝi botonon por eki nuklean armilon, eĉ se 100 000 homoj estus mortigitaj, per senhezita JES. Por ŝi temas pri malinstigilo. "Niaj malamikoj bezonas scii, ke ni pretus (uzi ĝin) se necese." Jen denove apliko de lingvo de la Malvarma Milito.

Kaj certe plia ĉerka najlo por la homaro farita sur malgranda insulo kun grandaj ambicioj en la vasta atlantiko.



Sunday 10 July 2016

Elefantazio


En lando malvarmeta oni revas kelkfoje pri lokoj pli agrablaj !

Tiu ĉi farlandano troveblas en la Radcliffe Road nomero 5, orienta Oksfordo. Plezuro por la okuloj ĝi estas kaj verda hejmo por birdoj kaj bestetoj. Atesto pri kreemo kaj komprenemo de la homoj en la numero kvin. Aparte, ĉar pli kaj pli da antaŭdomaj ĝardenetoj en tiu parto de la urbo perdas sian verdaĵon por doni konkretan spacon por aŭtomobiloj.

Vivas la hejmaj ekzotoj !