Friday 17 February 2017

Aslan


Eble vi konas Aslan-on, la parolantan leonon el C.S. Lewis fantaziaj libroj?
Li estas la Reĝo de Bestoj, filo de la Imperiestro preter de la maro; saĝa, kompata, kaj kun magia povo (ambaŭ tempa kaj spirita); mistera kaj bonvola gvidanto al la infanoj, kiuj vizitas la fantazian landon Narnia.

En la Kronikoj de Narnia (The Chronicles of Narnia) ni legas jenan:

"Li estas la Reĝo. Li estas la Sinjoro de la tuta arbaro, sed li ne estas ofte tie, vi komprenas. Neniam en mia vivo aŭ de mia patro. Sed la vorto atingis nin, ke li revenos. Li estas en Narnia tiumomente. "

...kaj nu li venis al ni, en la Bury Knowle Parkon en Headington. Tie jam de longe staras multaj tre maljunaj arboj. Antaŭ la biblioteko troviĝis grandega ekzemplo de cedro-arbo, bedaŭrinde en malbona stato, ke oni decidis faligi ĝin. Sed la restaĵon oni volis uzi por skulptaĵo teme ligita al la biblioteko. Bona ideo, elekti konatan karakteron de oksforda verkisto.
Do oni kolektis monon kaj Matt Cave, oksforda artisto ricevis la taskon fari tiun grandan leonon.
En februaro la laboro finiĝis kaj nun la mirinda grandulo kaj amiko de la infanoj estas preta saluti la vizitantojn de la parko. Ankoraŭ la freŝtranĉita ligno bone odoras kaj estas plezuro tuŝi la surfacon de la skulptaĵo.

Estus granda ĝojo por Lewis renkonti sian kreaĵon...




No comments:

Post a Comment