Tuesday 21 February 2017

Tago de la gepatra lingvo

Hodiaŭ estas la Tago de la gepatra lingvo proklamita de UNECO en la jaro 1999.
En multaj partoj de la mondo ankoraŭ nuntempe homoj ne rajtas paroli sian gepatran lingvon aŭ la cirkonstancoj por paroli ĝin ne estas favoraj. Tial UNECO daŭre klopodas plibonigi la lingvan situacion.
Oficiale tio sonas jena:
"La protektado kaj la antaŭenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaŭkondiĉoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka interkompreniĝo. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la riĉeco de kulturaj interagoj en nia mondo..."

En Oksfordo ni estas bonŝanca. Ĉiu povas paroli kion li volas. Tamen atentigo pri gepatraj lingvoj tre gravas ankaŭ tie ĉi.
Laŭ la lasta urboadministra censado (de 2011) Oksfordo estas deklarita kiel diversetna urbo. 22% de la loĝantaro konsistas el nigraj aŭ minoritataj grupoj, krome 14% de blankaj grupoj, sed sen brita etno- fono.
La plej grandaj etnaj grupoj konsistas el pakistanoj, hindoj, nigraj afrikanoj kaj aliaj asiaj kaj ĉinaj etnaj grupoj.

La infanloĝantaro estas konsiderinde pli granda ol la maljuna, kaj tio signifas entute pli diversetnan popolon estontan.


Du franca/germana infanoj kaj ilia amiko kun Kazaĥio fono rigardante anglan kartunon koncerne faraonajn vestaĵojn.

Nur por doni ekzemplon, mi mem kiel germanulo vivas kun mia franca partnerino tie ĉi. Niaj infanoj 5/9 jaraĝaj parolas trilingve, nome la francan kiel patrinolingvo, la germanan kiel patrolingvo kaj la anglan kiel lokan lingvon. Ĉar ili naskiĝis en Britio kaj la angla fariĝas pli kaj pli ilia plej forta lingvo, iliaj gepatraj lingvoj estas iom "endanĝeritaj".

Tial ni ne volas neglekti la uzadon de la gepatraj lingvoj ĉe niaj infanoj. Kaj mi mem ĉiam mirigas, kial dulingvaj aŭ multlingvaj familianoj ne daŭrigas la konversacion en la gepatraj lingvoj. Kelkfoje tio estas pro komforto, aliafoje pro la sento, ke paroli tiujn lingvojn estas maloportuna.

Vorpasis la tagoj, kiam oni supozis, ke plurlingva edukado konfuzadas infanojn. Nuntage siencistoj postulas male, ke ĝi ĝenerale estas avantaĝo por la tuta evoluo de la infano, aparte por la fleksebleco de la cerbo.

Do festu ni hodiaŭ la Tagon de la gepatra lingvo.
Bonjour kaj Guten Tag !

No comments:

Post a Comment