Monday 15 May 2017

Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !

Estis denove granda plezuro reviziti Marjorie Boulton, unu el la plej konataj esperantistoj. Ŝi ĵus festis sian 93-an naskiĝtagon. Plaĉis al mi vidi ŝin en sufiĉe bona stato kaj en bona humoro. "Mi faras bone, laŭ mia aĝo", ŝi volonte konfirmas. Nuntempe ŝi ne plu povas bone marŝi senhelpe, do rulseĝo necesas. Bonŝance kunloĝas kun ŝi Maciej, ŝia prizorganto, kiuj de kelkaj jaroj bonkore kaj ege atente zorgas pri ŝi. Marjorie nomas lin 'mia nobla polo'. Tio ja li estas.
Pro li ŝi povas forlasi la domon kaj ankoraŭ partopreni en universitataj kunvenoj, muzikaj eventoj, ja ŝi eĉ ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Francio.

Plaĉas al Marjorie viziti la faman botanikan ĝardenon en Oksfordo. Same kiel rigardi al la  antaŭfronta ĝardeneto de ŝia (kompreneble) verda domo, kie ĉiam estas provizita manĝaĵo por katoj de la najbararo, kaj akvo por la birdetoj.
Interparolado kun Marjorie nuntage estas iom pli malrapida ol antaŭe, sed ankoraŭ ĝi estas piprita per inteligentaj frandaĵoj kaj bona humuro. Sed lastatempe mankis bona apetito al ŝi. Pri tio ŝi mem iom miras.
Nu, ni deziras, ke ŝi ankoraŭ sufiĉe bone ĝuu siajn venontajn krepuskajn jarojn.


Foto: Maciej Mirnowicz

 

Denove fantoma biciklo !


Blanka aŭ fantoma biciklo ie je la strata rando signifas mortinta biciklanto ! Estas malgranda tuja monumento, kiu servas kiel rememorigilo de la tragedio. Ĝi ankaŭ servas kiel trankvila deklaro pri subteno de biciklantaj rajtoj kaj sekura vojaĝado. Tiu tradicio estiĝis en Usono komence de 21 jarcento kaj nun okazas tutmonde.
Ni ĉiuj vojaĝas la saman nesekuran stratojn kaj alfronti la samajn riskojn; la mortinto povus same facile esti iu ajn el ni.



Tiu ĉi biciklo estas el nia urbo, kie pasintan semajnon koliziis studentino kun buso. La pli ĝustajn cirkonstancojn de la akcidento ankoraŭ ne estas priskribitaj. Faktas nur la morto de ĵus finpreparita studentino de ekologia fako.
Du tagojn poste proksime 150 biciklantoj, simpatiantoj kaj amikoj de ŝi kun bicikloj silente marŝis la straton, kie okazis la trista akcidento.
Oksfordo estas konata kiel bicikla urbo. Tamen tio ne signifas, ke ekzistas bone zorgitaj vojoj por biciklantoj, nur ke ekzistas multe da biciklantoj. Ja estas universitata urbo, kaj studentoj estas la plej granda parto el ĉiuj biciklantoj, sed kiel ili vojaĝadas estas alia afero.

Ni ne nur funebras kun la familio der mortinto, ni plu klopodu por plibonigo de trafika situacio en nia urbo kaj atento pri biciklantoj.



Thursday 4 May 2017

Majo bela venu!

En multaj landoj de la mondo oni festas la unan tagon de majo. Plejparte estas laboristoj, kiuj atentigas pri iliaj laboraj rajtoj kaj ofte malbonaj vivosituacioj. Sed ankaŭ kontraŭuloj de la kapitalista sociosistemo montriĝas sur stratoj, kaj ofte esprimas ilian malŝataton pri tiu sistemo per vandalisma agado. Ropitaj aŭtoj aŭ vendejaj fenesregoj estas la rezultoj. Alie en nia urbo, kie ŝajne ĉio estas en bona ordo. Ĉi tie oni festas la alveno de printempo en iom paga etoso. Laŭ gazetaj raporto preskaŭ tridek mil homoj jam frue, je la sunleviĝi amasiĝis en la urba centro. Ekde mezepoka aĝo je la sesa ĥorknaboj kantas de la Magdalen-kolegia turo kristanaj himnoj. Poste homoj marŝas tra la urba centro pou rigardi al muzikaj kaj danzej performoj- sed rigardu vi mem: