Thursday 22 June 2017

Akademia tradicio



Ĉiujare en junio vi povas ĉi tie partopreni por kelkajn minutojn en aparta surstrata spektaklo. Temas pri peceto de tielnomata Encaenia. 

 

La gravularo de Universitato Oksfordo marŝas post la
 ceremonio el la Sheldonian teatro al bankedo.

  La greka vorto"Εγκαίνια" signifas festivalo de renovigo aŭ dediĉo. Estas universitata ceremonio por prezenti honorajn doktorecojn al distingita eks-studentoj kaj distingitaj gravuloj de la mondo en kampoj de arto, scienco kaj sociaj aferoj. Estas iom ŝanĝita tradicio ekde de la mezepoko.

Ĉi-jare sep eminentaj figuroj estis honoritaj por ilia elstara kontribuo al scienco, arto kaj publika vivo. Inter ili estas la postmoderna arkitekto Frank Gehry, bone konata pro la fama Muzeo Guggenheim en Bilbao, kardiologo Profesoro Eugene Braunwald kaj komponistino profesoro Judith Weir. 

Kio okazas je tia tradicia tago?
 
La mateno kutime komenciĝas per tradicia okazaĵo en unu el la kolegioj, kie la partoprenantoj estas invititaj por manĝi persikojn, fragojn kaj trinki ĉampanon de Sinjoro Crewe. Antaŭ la ĉefa ceremonio okazas procesio de kelkaj el la partoprenantoj al la Sheldonian Teatro. Tiuj  kiuj partoprenas en la procesio estas la kanceliero, vickanceliero kaj, ĉefoj de diversaj universitataj kolegioj kaj aliaj gravuloj. La honorigotaj personoj estas alparoltaj en la latina lingvo. Poste ili enskribas sin en la universitata libro de honoruloj. Tiam ĉiuj marŝas al bankedon en All Souls kolegio, kaj posttagmeze en kolegia ĝardeno okazas festeto kun la vickanceliero, honoruloj kaj iliaj familianoj.

                                                   La kancelerio en grandfesta robo.


Tuesday 13 June 2017

Strata arto


Preskaŭ finita ! Jen en la orienta parto de nia urbo, en la strato Cowley. Temas pri artaĵo farita de Andrew Manson por strata festivalo ĉi-somere. Tiu evento celebras divercecon kaj komunuman spiriton. Ĝi estos denove pakitaj per instiga muziko, kolorplena parado, bongusta kaj ekzota manĝaĵoj. La konata stratobando 'Horn of Plenty', kiu furoras ekde dek jaroj en Oxfordo, kompreneble ne mankos. Pro tiu jubileo ĝi estiĝis ankaŭ temo por la murobildo .

Thursday 8 June 2017

Balototago en Britio
















Pripensado de portempa insulano

Post 16 jaroj de kontinua partoprenado en milita agado en Mezoriento kaj Norda Afriko kaj samtempa redukto de elspezoj en la socia sektoro en Britio, la tago devenis hodiaŭ pri klara decido ŝanĝi tion.

La tiel nomata "milito kontraŭ terorismo" kaŭzis milionojn da mortoj en Irako, Afganio, Jemeno kaj Sirio. Suferis plejparte senkulpulojn, speciale infanojn. Milionoj da homoj ĝis nun forlasis siajn hejmojn, la efiko de tio estas ege sentebla ĉie en Eŭropo. Ne menciita la efiko sur la medio.Theresa May kaj ŝia partio plenkore apogis tiun kruelan kaj katastrofan agadon ĉiujn tiujn jarojn. Ŝi estas ankaŭ respondeca por la terura atenco de la dense loĝita grandurbo de Mosulo, same kiel por la rekta partopreno en la bombado de Jemeno flanke de Saud-Arabio.
Tiu milito-favora konduto de la konservativa registaro ankaŭ kaŭzis grandan redukton de elspezoj sur la sana kaj socia sektoroj. Ĉu daŭrigi tion? Theresa May kun ilia aliancano Trump planas plue militan agadon en Mezoriento. Jen potenca konduto kaj megalomania partnereco. Kiel la britoj balotas hodiaŭ? Post komencaj malalta nombro, nun ŝajne multaj civitanoj prenas sian rajton partopreni en tiu grava elekto.

Ni nur povas esperi, ke la malvarmeta aero de la Atlantiko donas hodiaŭ klaran menson al ili.