Thursday 22 June 2017

Akademia tradicio



Ĉiujare en junio vi povas ĉi tie partopreni por kelkajn minutojn en aparta surstrata spektaklo. Temas pri peceto de tielnomata Encaenia. 

 

La gravularo de Universitato Oksfordo marŝas post la
 ceremonio el la Sheldonian teatro al bankedo.

  La greka vorto"Εγκαίνια" signifas festivalo de renovigo aŭ dediĉo. Estas universitata ceremonio por prezenti honorajn doktorecojn al distingita eks-studentoj kaj distingitaj gravuloj de la mondo en kampoj de arto, scienco kaj sociaj aferoj. Estas iom ŝanĝita tradicio ekde de la mezepoko.

Ĉi-jare sep eminentaj figuroj estis honoritaj por ilia elstara kontribuo al scienco, arto kaj publika vivo. Inter ili estas la postmoderna arkitekto Frank Gehry, bone konata pro la fama Muzeo Guggenheim en Bilbao, kardiologo Profesoro Eugene Braunwald kaj komponistino profesoro Judith Weir. 

Kio okazas je tia tradicia tago?
 
La mateno kutime komenciĝas per tradicia okazaĵo en unu el la kolegioj, kie la partoprenantoj estas invititaj por manĝi persikojn, fragojn kaj trinki ĉampanon de Sinjoro Crewe. Antaŭ la ĉefa ceremonio okazas procesio de kelkaj el la partoprenantoj al la Sheldonian Teatro. Tiuj  kiuj partoprenas en la procesio estas la kanceliero, vickanceliero kaj, ĉefoj de diversaj universitataj kolegioj kaj aliaj gravuloj. La honorigotaj personoj estas alparoltaj en la latina lingvo. Poste ili enskribas sin en la universitata libro de honoruloj. Tiam ĉiuj marŝas al bankedon en All Souls kolegio, kaj posttagmeze en kolegia ĝardeno okazas festeto kun la vickanceliero, honoruloj kaj iliaj familianoj.

                                                   La kancelerio en grandfesta robo.


No comments:

Post a Comment